La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro


2009. №8–9 (178–179)
La aŭtoro de tiu kurioza libro, naskita en 1763 en Savojo, karieris kiel oficiro kaj defendis sian landon kaj ties suverenon kontraŭ la franca armeo, kaj, post elmigro al Rusujo, servis en la rusa armeo, i.a. kontraŭ Napoleono. Li mortis en 1852, post la puĉo de “Napoleono la Malgranda”, feliĉe ne travivinte la anekson de Savojo al Francujo en 1861.

Lia verketo Voyage autour de ma chambre publikiĝis en 1795 zorge de lia pli fama frato Joseph, fama kontraŭrevolucia polemikisto, kaj ricevis grandan sukceson, similan al la sukceso de A Sentimental Journey de Sterne. Tiu famo manifestiĝis en la naskiĝanta Esperantujo. La esperantlingva traduko far Samuel Meyer ĝuis tri eldonojn inter 1904 kaj 1907.

La aŭtoro, kiu dum sia vivo plurfoje ŝanĝis sian loĝolokon, spertis en 1790 kvardekdu-tagan punan enkarcerigon en sia propra hejmo pro duelo. El tiu sperto naskiĝis tiuj kvardek du ĉapitroj (kiuj tamen, diference de taglibro, ne koincidas kun difinitaj tagoj), en kiuj la aŭtoro transformas la devigan kaptitecon en hedonisman, ironian filozofiadon pri ĉio, kion inspiras al li la enhavo de la ĉambro, la konduto de lia lakeo kaj precipe la rememoroj, pensoj, ideoj pri la ekstera mondo, kun ties moroj, sociaj konvencioj, diskutoj pri artoj ks ks. Resume: malkonstruo de la tradiciaj vojaĝorakontoj en tiu senmova vojaĝo, malapero de la tempaj kriterioj en tiu ĉiudirekta digresiado, diletanta skeptiko kaj moko al la socia seriozo, sed ankaŭ rifuĝo for de la tiuepokaj kruelaĵoj. La lasta ĉapitro eĉ transformiĝas en ian halucinon per apero de fantomaj personoj el la helena tempo : Hipokrato, Platono, kaj precipe Aspazio.

Gonçalo Neves liveras al ni tradukon pli modernan, ol tiu de Meyer, al kiu li tamen prave omaĝas. En 1904 Meyer verkis tradukon en senriproĉa lingvaĵo, ankoraŭ legebla kun plezuro. Evidente, kio estis ĉe Meyer seĝego, banderolo, pafilego, glavo estas ĉe Neves fotelo, rimeno, kanono, spado. Neves korektis la eraran korporalo al kaporalo. Sed ambaŭ tradukintoj parolas pri varmejo por tio, kion ni prefere nomas forcejo. Ambaŭ skribas “vi aŭdis paroli pri…”, dum “vi aŭdis pri…” sufiĉas. Ambaŭ uzas la vorton bienoj, dum la senco de la franclingva biens estas havaĵoj, valoraĵoj, kaj en tiu epoko ankaŭ plezuraĵojavantaĝoj. Kaj Neves ne ĉiam pravas en siaj elektoj. Meyer uzis la vorton agordilo, al kiu certe preferindas agordoforko, sed kiu ne samsencas kun diapazono, uzata de Neves. Pri detaloj de klasika franca lingvo, kiun uzas la aŭtoro ankoraŭ fine de la dekoka jarcento, Meyer estis pli subtila: faire l'amour ne estas uzata en la senco de amori (Neves), se de amindumi (Meyer), gorge ne estas nur gorĝo (Neves), sed (pri virino) brusto (Meyer), veste ne estas vesto (Neves): fakte ĝi estis speco de longa silka ĉemizo, por kiu Meyer uzis la malpli malĝustan terminon veŝto. Indas scii ankaŭ, ke en la tiama iom ceremonia lingvaĵo neveux estis ankoraŭ uzata en la senco de nepoj (tiuj, kiuj nin benos), kion sciis Meyer.

Post listigo de tiuj korektendaĵoj, oni povas tamen konkludi, ke la traduko de Neves aspektas pli senĝena, pli flua por ni, legantoj de la 21-a jarcento (Meyer parolis ankoraŭ pri centjaroj). Krome, Neves uzis la plej fidindan kaj plej bone dokumentitan eldonon de la Vojaĝo, el kiu li ĉerpis interesajn klarigajn notojn.

Tradukantoj havas ofte kapdolorojn pro la verkotitolo. Tiu ŝajne simpla autour de starigas timindan problemon, kiun Meyer solvis per la traduko Vojaĝo interne de mia ĉambro. Nia ĉirkaŭ ja povas, pli ol la franclingva autour de, sugesti la eksteron kaj eĉ nekonstantan distancon. Neves konsciis la problemon kaj, post aludo al pluraj alilingvaj tradukoj (el kiuj forestas la rusa, kiu montrus, ke la ĝusta traduko estas ne около, sed вокруг), sprite pravigas la uzon de ĉirkaŭ per la konstato, ke la aŭtoro, enfermite en sia ĉambro, tamen vojaĝas mense ekstere(n) kaj en lia verko “temas do pri vojaĝo samtempe interna kaj ekstera”. Tia ambigua rezonado certe plaĉus al Xavier de Maistre.

Michel Duc Goninaz

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.