La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vojaĝo al disiĝo

  • Verkinto: Spomenka Štimec
  • Speco: novelo
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€7.44
  • Eldonjaro: 1990
  • Priskribo: Mallongaj prozaĵoj de perceptema aŭtorino.
  • Paĝoj: 90
  • Alto: 200 mm
  • ISBN: 9635711069
  • Recenzo:
    • De Mark Fettes: Mozaika spegulo
    • De Ulrich Lins: Historioj el ĵusa pratempo
    • De Sten Johansson: Pecoj da vivo
    • De Stanislavo Belov: Vojaĝo al disiĝo: taglibro de sentoj
    • Vojaĝo al disiĝo: Legi Spomenka Stimec estas ŝin akompani en pluraj situacioj, foje komikaj, foje dramaj, sed per eleganta kaj klasika stilo. Ŝia verko Vojaĝo al disiĝo, duonnudigas ŝian animon delikate, subtile kaj montras al ni la vualojn, la nuancojn de la ina sento kvazaŭ ia mistera pentraĵo...
      Valoras la penon legi tiun interesan libron! (Fonto (Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2018)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mozaika spegulo


1993/02, p. 25
Per tiu ĉi libreto eblas sekvi la evoluon de unu el la plej grandaj talentoj en la nuntempa Esperanto-beletro. Bedaŭrinde la pecoj portas nek daton, nek fontindikon; ni scias nur, ke ili aperis „disŝutitaj en diversaj revuoj” en la jaroj antaŭ Ombro sur interna pejzaĝo (1984). Fakte, eĉ tiu indiko estas misa, ĉar ,Aŭstralio’ dividis la unuan premion pro prozo ĉe la belartaj konkursoj de UEA en 1987, kaj ankaŭ aliaj libreroj postiris la romanon.
Same kiel Ombro, la kolekto konsistas el mozaikaj bildoj pri la vivo - aŭ pli ĝuste, pri iu difinita vivo, pri la vivo de literaturama kroata esperantistino, kiu tre similas al la aŭtoro mem. Ni ekscias pri ŝiaj amrevoj kaj elreviĝoj, kongresado kaj gastigado, surprizaj ekĝojoj kaj renkontiĝoj kun la morto. Kaj preskaŭ ĉiuĉapitre okazas tiu eta miraklo de sukcesa arto: kvankam la mozaikeroj estas prenitaj el ŝia vivo, la kreita bildo ŝajnas spegulo de la nia.
Tiu „ni” indikas: „ni homoj”, sed ankaŭ „ni esperantistoj”. La libro estas verkita ne por iu ajn homgrupo, sed ĝuste por tiuj samsortanoj, al kiuj „fatale alrampis la lingvo de Lazaro Ludoviko Zamenhof”. Per tenera humuro Ŝtimec rekreas la etajn ironiojn, kiujn ĝi kunportas - kaj la profundajn verojn, kiuj kaŝiĝas sub ĝia surfaco. Tradukproblemo najbaras al pacekzerco. Nepagipovan malgajon sekvas ridiga rakonto pri gastigado, Ŝtimec havas plian komunaĵon kun niaj grandaj poetoj: ŝi pretas labori.
Tiu ĉi jardeko da tekstoj vidigas la zorgon, per kiu ŝi tajlis kaj poluris sian stilon. Kaptu ĉiun ŝancon por ekkoni ĝin. Jen unu el la fondoŝtonoj de literaturo, kiun ni plenrajte povos nomi nia.

Mark Fettes

Historioj el ĵusa pratempo


1993

Vojaĝo al disiĝo. Spomenka Štimec. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1990. 90p. 20cm.

Geografio de miaj memoroj. Spomenka Štimec. Vieno: Pro Esperanto, 1992. 140p. 23cm.

Kroata milita noktlibro. Spomenka Štimec. Vieno: Pro Esperanto, 1993. 103p. 23cm.

Kiam la usona semajnrevuo Time en 1987 dediĉis grandan artikolon al la centjara jubileo de Esperanto, ĝi citis ankaŭ la plendon de brita esperantistino ke, kontraste al la tradukoj de literaturaj ĉefverkoj, "ni ne havas ian leĝeran legaĵon."

Ne estas nun nia temo diskuti pri kion povas signifi "leĝera". Sed estas fakto ke mankas legaĵoj en Esperanto kiuj estus samtempe malpezaj kaj altnivelaj. Niaj pioniroj multe fortostreĉis por tradukoj kiuj demonstru la plenan kapablon de la lingvo. Tra la jardekoj ankaŭ evoluis originala literaturo kun plej altaj pretendoj. Estis krome multaj broŝuroj kaj libroj kiuj sin turnis al la t.n. ordinara esperantisto. Tamen inter tiuj superregas verkoj kies aŭtoroj ne vere havas multon por diri; ili celas iom distri aŭ amuzi, sed nek bazas sin sur kulturaj valoroj propraj al la esperantista komunumo, nek klopodas eduki al konsciiĝo pri ĝia aparta karaktero. Eĉ pli malbone, multaj aŭtoroj erare opiniis ke ne tiom gravas atenti pri senriproĉa lingvaĵo.

Spomenka Štimec estas escepto. Ŝi verkas pri temoj proksimaj al la vivo-sfero de la legantoj. Ŝia rigardo estas direktita al ordinaraj homoj. Kaj ŝi insistas je simpla stilo, ĝuste tial bela. Tiu ĉi aŭtorino restas imuna kontraŭ la lingvo-ĵonglemo de niaj esoteruloj. Ŝi preferas elvoki ĉe siaj legantoj intiman impreson – per lingvouzo trejnita interalie dum dudekjara laboro en Internacia Kultura Servo. "Mi volis," diris ŝi en intervjuo, "montri tiun sukan flankon de Esperanto, tiun malakademian, ĉar ĝi donas al mi grandan plezuron."

Sed ne nur pro la lingvaĵo elstaras la verkoj de Štimec. Ŝi ankaŭ sukcesas, pli ol iu alia nuna verkisto, ĉerpi el nia homarana tradicio kaj rilatigi al ĝi la observojn kiujn ŝi faras en la nuntempo, hejme aŭ dum vojaĝoj. Se estas vero, kion ni ofte varbocele asertas, ke per Esperanto eblas kolekti unikajn spertojn kaj akiri veran tutmondan perspektivon: jen ŝi personigas sukcesan provon plene utiligi la potencialon de Esperanto kaj samtempe transdoni la akiritan menso-larĝon al aliaj.

Vojaĝo al disiĝo entenas plurajn kontribuojn al Belartaj Konkursoj (ekde 1978), per kiuj Štimec komencis famiĝi. Geografio de miaj memoroj kolektas vojaĝ-impresojn el malsamaj landoj – ekz. Japanio kaj Kubo, Svedio kaj Irano –, kaj brile montras kion vere signifu "vojaĝi per Esperanto". Oni fermus la libron kun agrabla danko-sento, se ne estus la postparolo, verkita en rifuĝejo en oktobro 1991, kiam la aŭtorino kun aliaj zagrebanoj devis descendi en kelon por protekti sin kontraŭ la atak-aviadiloj el Beogrado.

En la tria verko, Kroata milita noktlibro, ne plu temas pri vojaĝoj. Štimec, ekscivitanino de Jugoslavio, raportas, ankaŭ per ekzemploj el la propra familio, pri la sekvoj de la disiĝo de kroatoj kaj serboj; amare notas ke malamo kreskas kiel inundo; kaj memoras pri Sarajevo en 1973, kiam ŝi estis la sekretariino de TEJO-kongreso. Tre malgaja ĉapitro traktas la sorton de esperantisto, la dentkuracisto René en Vukovar, kiun serboj forkondukis kaj verŝajne mortigis. Sed plej korskuaj estas vortoj diritaj dum la enterigo de alia esperantista viktimo, la kuracisto Pero. Ĉe la tombo la vidvino "lumigis kandelon de espero", vokante al ĉesigo de la malamo: "Ne gravas, kiu komencis la unua, kiom da fojoj . . . Mi al neniu koleras, ĉar mia edzo estas mortigita. Ne daŭrigu! . . . Estu ni la komenco de la paco, pri kiu ĉiuj parolas."

Nur per pli multaj kandeloj de espero, kiujn lumigas ankaŭ Spomenka Štimec per siaj verkoj, ni povos akiri la necesan volon venki la nunan tragedion de Eŭropo.

Ulrich Lins

Pecoj da vivo

Spomenka Štimec estas talenta aŭtorino plej konata pro sia majstra romano Ombro sur interna pejzaĝo.

La novelaro Vojaĝo al disiĝo konsistas ĉefe el pli fruaj verkoj. Mi ege ĝuis legi la dudek du mallongajn novelojn - etudoj nomas ilin la eldonejo, sed pluraj el ili estas veraj perloj, pli maturaj ol la pliparto de esperanta literaturo.

Štimec laboras en ŝajne malvasta kadro, ĉiutaga, hejmeca, intima sfero, kaj ŝia tono estas persona, kvazaŭ ŝi parolus kun mi sola, trans kuirejan tablon. En tiun varpon ŝi nature enteksas vefton el la "granda vivo", amo, morto, angoro, milito, politiko. Mi pensas ekz. pri Pacekzerco, kie monda politiko drama infuziĝas en ŝian kuiradon de internacia manĝo, aŭ Participo por la morto, kie ŝi kun lingva leĝereco delikate komentas la plej seriozan.

Tri-kvar noveloj estas poste uzitaj en Ombro sur interna pejzaĝo. Komparante la du versiojn, mi konstatas, ke eĉ Štimec kapablas poluri sian stilon, kvankam ĝi jam komence imponis.

Tro multaj, kiuj verkas esperante, uzas la lingvon kiel mekanikan ludilon. Štimec estas malo de tiuj. Ŝia lingvo estas simpla sed riĉa, vivanta kaj elvokiva, kaj trafe spegulas la temon de ŝiaj tekstoj.

Por uzo en studrondoj "progresantaj" oni eldonis arojn da "Esperanto-historietoj" - mizeraj laŭ stilo, lingvo kaj enhavo. Kial ne altigi la ambicion uzante ekz. ĉi tiun novelaron de Spomenka Štimec kiel legolibron? Anstataŭ senvalora rubo la studrondanoj ricevus pecojn da vivo en modela kaj persona lingvo, mallonge dirite: Literaturon! Domaĝe nur, ke pro la aĉa bindo de HEA, mia legado rompis la dorson (ne la mian, sed tiun de la libro!)

Mi rekomendas tiun ĉi verkon al ĉiuj esperantistoj vivantaj!

Sten Johansson

Vojaĝo al disiĝo: taglibro de sentoj

Publikigita ĉe
stanobelov.blogspot.com December 09, 2011
En la rusa oni diras pri malŝparemulo, ke en lia poŝo “mono pepas” kvazaŭ petante eliĝi. Sur mia breto pepas libroj – esperanto-libroj aĉetitaj antaŭnelonge en UEA-vendejo. Mi jam forglutis 4 el 15 kaj voras plu. Jen mia lasta viktimo – “Vojaĝo al disiĝo” de Spomenka Štimec.
Iam, en la komenco de mia esperanto-vivo fascinis min ŝia belega “Ombro sur interna pejzaĝo” – vere unuaranga beletraĵo, kiu honorigus eĉ multe pli grandan literaturon ol nia. Nun me decidis legi ŝian rakontaron kaj jen – denove trafa elekto!
Temas pri 22 noveloj, unue publikigitaj en diversaj revuoj kaj artikolaroj. Parto da ili poste eniris la supremenciitan romanon (pri tio informas notoj ĉefinaj). Pri kio rakontas al ni aŭtorino? Jen malfacila demando… Unuarigarde antaŭ ni staras bunta plado konsistanta el diversspecaj komponantoj: priskriboj de renkontiĝoj, vojaĝaj impresoj, rememoroj pri iamaj amrilatoj, hazardaj pensoj. Tamen estas unu trajto, kiu forte similigas ĉiujn erojn de tiu novelaro: sentoj.
Mi ne konas Spomenka Štimec persone, sed ŝiaj verkoj klare bildigas virinon tre (ĉu tro?) senteman, percepteman al iu ajn spirita movo, penso, ago. Ŝi ekkonas tiun ĉi mondon ne racie, sed per sentoj, kiuj ŝajne anstataŭigas al ŝi sensojn. Mi povas nur imagi kiom malfacila estas vivo por tia homo, kies animo estas kvazaŭ senigita je haŭto kaj do iĝis sentema kaj vundebla samtempe. Sed al ni, ŝiaj legantoj, tio donas unikan eblecon eĉ ne ekvidi, sed eksenti ŝian internan mondon. Do ajna malgravaĵo povas doni al ŝi puŝon al verkado.
Jen ŝi staras en haltejo, atendante buson kaj pensas: kiom malgrandan terenon okupas ŝiaj piedoj. Antaŭ iom da tempo tiu tereno povis spiri, nun ŝi kovris ĝin, sed jen ŝi demetas la piedon – kaj ĝi povas spiri libere. Ĉu? Jen ŝi sidas en aviadilo alteriĝanta kaj pensas: se ĝi nun kraŝos kio okazos? kiaj estos ŝiaj lastaj pensoj?
Ne, mi ne plu rerakontu, ĉar mi vidas ke tio evidentiĝas stultaĵo. Ne eblas plene transdoni sencon de tiaj verkoj, ĉar necesas transsendi sentojn, kion mi ne kapablas fari. Diference de Spomenka Štimec.
Plenigo de nova adresaro, morto de la patrino de alilanda konato, pordo de malfermita galereo, vorto mankanta en ĉiuj alireblaj vortaroj, sciigo pri kraŝo de la trajno en kiu ŝi ĵus veturis, letero ricevita de amato – ĉion ŝi trasentas, kvazaŭ transirigas tra si por poste elverŝi miksaĵon de siaj sentoj sur paĝojn. Verŝajne dum tiu elverŝo perdiĝas parto da plej fajnaj sentoj, sed eĉ restintaj sufiĉas por pensigi kaj impresi. Vera legindaĵo por ĉiuj inklinemaj al meditado kaj kontemplado.
Mi aldonu kelkajn vortojn pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas tre modesta. Mola kovrilo, simpla papero, bildoj mankas. Post akurata legado dorso de mia libro tamen parte malgluiĝis kaj post ioma plua uzado folioj verŝajne impetus al liberiĝo. Tajperaroj ĉeestas, sed ne multegas. La lingvaĵo estas facile komprenebla, kvankam foje ŝajnas iom nekongrua al reguloj, pli proksima al “praktika” Esperanto, naskiĝinta post ties multjara ĉiutaga uzado.
Iel ajn estus, tio neniom ĝenis min kaj oni povas konsideri ĉi rimarkon nura harsplitaĵo. Ne sekvu min – sekvu la libron kaj tio plene kompensos legadon de ĉi eseeto. Kaj pardonu min pro kriplaj frazoj. Simple mi estas plejparte racia, intelektema homo kaj eble manko de sentoj kialas por tiom arda reago, ĉu? Aŭ ĉu ili vere loĝas en mi kaj la libro nur vekis ion, profunde dormantan?
Estas interese, ĉu “Kroata milita noktlibro” same impresos min? Mi jam difinis ĝin kiel mian sekvan viktimon. Mi ekiras al la breto…

Stanislavo Belov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.