La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vereco distro stilo
Romanoj en Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Trafe pri kvindek romanoj

Surbaze de siaj prelegoj pri la Esperanta romanarto William Auld kreis ĉi tiun apenaŭ centpaĝan tamen tre riĉan kaj detalan analizon de kvindeko da originalaj romanoj aperintaj antaŭ 1980. Li faris tion en maniero ege lerta kaj interesa. Post kelkaj vortoj pri kiel difini romanon kaj kiel distingi ĝin de aliaj ĝenroj, precipe de noveloj, Auld traktas la demandon, en kio konsistas la arta valoro de romano. La respondo al tiu malfacila kaj tikla demando kaŝiĝas en la titolo de ĉi verko. Laŭ Auld la romano posedu altan gradon de vereco – kio pli parencas al kredindo kaj konvinka povo ol al historia vero. Plue ĝi havu intrigon, kiu kapablas distri la leganton kaj fiksteni lian atenton. Kaj ĝi estu verkita en riĉa, bela, konvena stilo. Ne ĉiu verko atutas laŭ ĉiuj tri kriterioj, sed ne sufiĉas plenumi nur unu el ili.

Auld sufiĉe trafe diskutas la rilaton inter fikcio kaj biografia aŭ historia vero, precipe en membiografiaj romanoj. Plue li koncize traktas ankaŭ kelkajn malsamajn rakontajn vidpunktojn, kiel la personan mi- aŭ li-formon, kaj la ĉioscian rakontanton. Ankaŭ la tempopasadon en romano li iom komentas, kaj same la demandon pri temo aŭ mesaĝo de la verko.

Ĉion supran Auld ekzemplas per citaĵoj el Esperantaj romanoj, kaj tio validas eĉ pli, kiam li poste traktas tiujn pli-malpli sisteme. Lia revuo de romanoj estas parte kronologia de 1907 ĝis 1979, sed super la kronologio li metas apartenon al ĝenroj aŭ tradicioj. Tiu ĝenroj estas sinsekve: unue la plej fruaj romanoj, due romantikaj romanoj, trie utopioj, satiroj kaj fantascienco (scienc-fikcio), kvare krimromanoj kaj aliaj distraĵoj, kaj kvine socie kritikaj romanoj. Kun malmultaj esceptoj li analizas ĉiujn romanojn de la koncerna periodo, kelkajn koncize, sed plurajn tre detale, kun abundaj citaĵoj, kaj laŭ mia opinio plej ofte tute trafe kaj profunde. Eble oni povus diri, ke li kelkfoje tro indulge pretervidas gravajn mankojn kaj troigas la bonajn trajtojn, sed tio ne estas grava kritiko. Kiel diris la sveda poeto Thomas Thorild en sia Kritiko pri kritikistoj en 1791: “Nenio estas farita pro siaj mankoj, sed pro sia valoro”.

Auld metis kvantan limon de minimume cent paĝoj, por ke libro estu nomata romano. Tio povas ŝajni prudenta postulo, sed ĝuste en la Esperanta beletro sufiĉe oftas libroj de 70 ĝis 90 paĝoj, kiuj laŭ sia enhavo kaj strukturo tamen similas romanojn – do, romanetoj. Estas iom bedaŭrinde, ke la verko de Auld nur pro kvanta motivo ne traktas kelkajn el tiuj. Tre interesus min legi Auld-ajn analizojn pri ekz. Por recenzo de K.R.C Sturmer kaj Auli de Hendrik Adamson. Cetere mankas ankaŭ manpleno da pli ampleksaj romanoj, kiel ekz. Matenruĝo – la juneco en la tridekaj jaroj de Oka Kazuta.

La verko de Auld ĉesas en 1980, ĝuste ĉe la sojlo de ondego da Esperantaj romanoj. Parolante pri la distraj romanoj, li konstatas, ke “Sur la kampo de la literaturo Esperanta, aliflanke, tiaj romanoj estas surprize malmultnombraj, kaj efektive la ĝenerala publiko ne malofte esprimas malkontenton pri tio.” Nu, en la jardekoj post 1980 la Esperantaj romanistoj evidente strebis pli kontentigi tiun demandon de la merkato. Ĉu ili sukcesis, mi ne certas. Oni povas bedaŭri, ke la verko de Auld do ampleksas nur etan porcion de la Esperanta romanarto ĝisnuna (2015), sed tiun fruan parton ĝi vere traktas bonege. Eblus diri, ke li starigis ekzemplon sekvindan de postaj literaturstudoj.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.