La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vespere

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tiam ĉi tiam


9, 2010

El sisma zono, de Mikaelo Giŝpling, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1994, 109 p., ISBN 9071205568.

Eola harpo, de Mikaelo Giŝpling, eld. Eŭropa Jura Universitato, Moskvo, 1999, 106 p.

Tie ĉi tie, de Mikaelo Giŝpling, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2003, 104 p., ISBN 9077066101.

Vespere, de Mikaelo Giŝpling, eld. “Impeto” / Eŭropa Universitato Justo, Moskvo, 2008, 126 p., ISBN 9785716101838.

Geoffrey Sutton konsideras Mikaelon Giŝpling (1924) unu el la 46 plej gravaj aŭtoroj de la E-literaturo[1]. En antaŭparolo al la unua poemaro de Giŝpling, El sisma zono (1994), William Auld esprimis sian “admiregon” pri la verko, tamen timante ke oni pensos jene: “Jen tiu facilanime laŭdema Auld denove troigas sian entuziasmon”.

Mi emas konsenti kun tiu eble nur retorika timo de Auld. Efektive, mi ne sukcesis trovi en El sisma zono eĉ unu solan elstaran poemon. Plurajn bonajn, certe jes: la simpatie koncizan kaj ironian Beata nesciado (p. 28); tiun sentitolan pri la prefikso “mis-” sur p. 42; versleteron al nederlandaj amikoj (Elkore. Junio 1993, p. 91-98), en kiu li raportas pri la tiamaj eventoj en Rusujo post la disfalo de Sovet-Unio; aŭ la miaopinie plej bonan poemon en la kolekto, La liberiĝo, sur p. 83. Sed tiujn erojn apudas kaj ĉirkaŭas pecoj iom tro plataj, supraĵaj kaj eksplicitaj; pecoj forme kaj enhave oscedigaj; ĉenoj da strofoj jen konstruitaj per formuloj, jen muzeinde ali-epokaj, jen tro patosaj; kaj poemoj kiuj, paradokse!, sonas proze, kvazaŭ temus pri ordinara prozo distranĉita en rimitajn frazojn[2].

En recenzo[3] de Moskvaj sonoriloj[4], antologio de poemoj fare de anoj de la “moskva skolo” de la esperanta poezio, mi skribis: “Supozante ke la antologio reprezentas taŭge la verkarojn de moskvaj versistoj laŭlonge de multaj jardekoj, mi havas la impreson trovi en ĝi […] lingve ali-vestitan daŭrigon de rusa tradicio”. “Ne tiom ia moskve rusfona skolo de la E-literaturo, sed E-lingva fako aŭ sekcio de la rusa klasika poezio!” “[S]e, aldone al la rigidaj strofoj kun fiksaj (kvazaŭ)rimoj, oni konsideras ankaŭ la jam menciitan fonan melankolion, ne estas strange ke multaj poemoj sonas kiel tradukoj origine pensitaj, konceptitaj en alia lingvo (la rusa) – aŭ eĉ kiel pretervolaj pastiĉoj, ĉar, ju pli proksimas la aŭtoro al la nuno, des pli la versaĵoj impresas anakronisme.” “Ĉe Giŝpling la modelo atingas sian limigitan perfektecon: la versoj sekvas unu la alian glate kaj flue, ĉiam en la poetikaj limoj de la klasikisma kadro. Temas pri bonaj poemoj, tamen eksmodaj aŭ, se paroli pli precize, laŭ la modo de la 19a jarcento […].” Eblus aldoni ke, kompare almenaŭ kun alia tradicio, tiu de la grandaj poetoj greklatinaj, rimado estas nur plumpa, rudimenta barbaraĵo por oreloj kaj gustoj poke postulemaj.

Ĉi-rilate, Eola harpo ne prezentas multajn novaĵojn[5]. Enhave temas pri poemaro pli diversa ol la unua, kiun veftis starpunkta ateismo kaj vidpunkta pesimismo ĉe kaj laŭ la rando de l’ kolapso de Sovetio. En Eola harpo la aŭtoro, jam 75-jara, priversas siajn rememorojn kaj (daŭre dampitajn) esperojn; sian mornan filozofion; plendojn kontraŭ ia verŝajne nur simbola dio; relegon de bibliaj rakontoj (vidu poste); indignon kontraŭ la mensogoj kaj manipuloj de l’ politikistoj (sur p. 71-79 legeblas verve longa versletero grandparte pri Jelcin); aŭ sian koncepton de arto.

Ĝenerale la versoj legiĝas tre kompreneble, iom pli flue ol en El sisma zono, sen la abundo da strangaj tordoj plagantaj tiom da parnasismaj versistoj en Esperantujo. Tamen multaj, tre multaj el la poemoj de Giŝpling plu sonas same moderne kiel, ni diru, versaĵoj de Zamenhof. Ni legu la unuan el la 10 strofoj de Malnova tombejo, en Eola harpo (p. 11:

Ni pasas… Kaj mankas eĉ spuro de ni.

Ne revu pri nia reveno.

Nur blankas ostetoj kaj gapas krani’

En herbo sub fora vimeno.

…kaj tiel plu ĝis la deka strof’! Ĉio des pli ŝablona, ju oni relegas la versojn, la frazojn, la vortojn. Al tio mi aldonu ke la majuskligo de ĉiuj verskomencoj, sendepende de la ĵus antaŭa interpunkcio, ne nur kontribuas al la malmoderna impreso sed foje ankaŭ stumbligas la komprenon.

Idean kaj bildan banalon substrekas ankaŭ la sindevigo rimi, kiel ĉe plia poemkomenco (p. 14):

Loĝantoj de l’ merita libra ŝrank’ –

Amikoj miaj el malnovaj libroj,

Ĉeestas vi en ĉiuj miaj fibroj,

En miaj vejnoj fluas via sang’.

Aŭ en la unua strofo de Antaŭvintre (p. 18):

Jen pasis la somero. Folion ruĝe flavan

Algluis nokta pluvo al la fenestra vitro.

Prezentas la aŭtuno paletron sian ravan,

Sed jam el nuba nordo per frosto spiras vintro.

La lastaj sunaj tagoj gravedaj je malvarmo

Ankoraŭ nin dorlotas, sed velkas la esper’:

Al ni alproksimiĝas la tempo de alarmo –

Ĉu venos, ĉu ne venos la nova primaver’[6]?

Mi povus citi plue specimenojn de ŝablonpoezio (p. 37, 40, 46, 47-48) aŭ de, tutsimple, malpoezio (p. 28). Tamen ŝajnas ke ĉi tiaj poemoj plaĉas al multaj homoj, ankaŭ al recenzantoj kaj al ĵurianoj de konkursoj belartaj…

Kiel menciite, interesa elemento estas serio de reinterpretoj de la bibliaj mitoj (p. 56-68): Kaino, Noa, Raĥel, Kredo (pri Moseo), Eliro, Rut, Ijobo. Laŭ mia kompreno, Giŝpling rekonceptas ne sian ateismon, kiu restas firma, sed sian judecon kaj sian skeptikan rigardon pri la homa naturo kaj pri la nuntempo. Ne hazarde tio okazas ĵus antaŭ lia transloĝiĝo[7] en 1998 al Jerusalemo (malgraŭ la eldonjaro 1999, la aŭtoro datis ĉiujn poemojn antaŭaj al la la fino de 1997). En tiu serio ni trovas poemojn kaj versojn pli bonajn ol la averaĝa nivelo de la tuta libro, kiel jenaj du strofoj el Eliro (p. 65):

Vi pli bonan vivon petas.

Ĉu vi mem al tio pretas?

Malgraŭ via sorĉa savo

Akompanos vin malben’:

Sklavo ĉiam restos sklavo –

En katen’ kaj sen katen’.

Mankas nun al vi eĉ signo

De honesto, virtoj, digno,

Kaj por vi ne estas grave,

Ke vi iras al liber’…

Sklavo agos ĉiam sklave

Eĉ en Promesita Ter’.

Vibras ankaŭ lia poezio pli senpere politika, kiel ĉi unua vladimiro[8] (pri Rusujo) sur p. 70:

Mia kara povra land’ –

Regno de stultuloj,

Kiuj en grandega kvant’

Svarmas kiel kuloj…

Aŭ ĉi kvaro el p. 76:

Kaj la antipodoj de l’ tempo pasinta

Nun jam unuiĝas… Kaj estas nun ŝanco,

Ke venkos la stranga al ni alianco

De kruco, svastiko kaj stelo kvinpinta.

Aŭ, fine, versoj resumantaj lian mondbildon, kiel fine de p. 34:

Kaj vana estas nia fido

Pri dia volo kaj destin’…

Laŭ striktaj leĝoj universaj

En manieroj plej diversaj

Hazardo blinda regas nin.

Simile sur p. 72, aŭ en Senpente (p. 90-93). Kune kun eroj kiel Sabato (p. 95) aŭ Transveturo (p. 101), ĉi tiaj poemoj konsistigas la kremon de ĉi libro enhave kaj kvalite malebena, sed certe preferinda kiel legaĵo al la pelmela Moskvaj sonoriloj.

Pli ekvilibra montriĝas Tie ĉi tie. Kiel klarigas Giŝpling en antaŭparolo: “La poemoj […] plejparte estas skribitaj en la tempo, kiam en la vivo de la aŭtoro okazis tre gravaj por li eventoj: li transloĝiĝis el Moskvo en Jerusalemon”. Rezulte ni trovas tri partojn, kio donas ian strukturon al la kolekto: Mio, kun diversaj rememoroj; Neĝa fantazio, nostalgia je lia vivo en la neĝoza Rusujo; kaj la mozaika Kalejdoskopo. Al la antaŭparolo ne mankas kelklinia poetiko: “[E]ble iu nomos la manieron, en kiu estas skribitaj la versaĵoj, eksmoda kaj malmoderna. Li estos tute prava. La aŭtoro konscie penas eviti artifikojn kaj poezian nebulon. Laŭ lia opinio, Esperanto devas esti klara kaj komprenebla al la leganto el ĉiu mondparto”[9]. Neeviteble oni trovos do ĉi-verke la samajn virtojn (aŭ pekojn) de la du antaŭaj, ĉefe la ŝablonan stilon aŭ mikrostilon pritraktitan en mia recenzo de Moskvaj sonoriloj kaj la emon al orel- kaj neŭron-martela metriko[10].

Skribas Christian Declerck en sia ege favora enkonduko[11] ke “[la verkado de Giŝpling] estas la vivo mem: lia kaj nia, ĉar la okazaĵoj, la ĝojoj kaj doloroj de la vivo, la subitaĵoj – la tiroj, puŝoj kaj batoj – formas la ĉiaman temon de ĉi poeto filozofa”. Prave, en la senco ke la poeto priversas kvazaŭ taglibre sian ĉiutagon kiel bazon aŭ fonon por iom pli altflugaj meditoj.

La temon de sia judeco li retraktas en tre bona sentitola poemo sur p. 18 (“Mi estas judo kaj samtempe ruso…”). Tamen, kompare kun Rusujo, al Israelo li turnas multe malpli da atento, kaj des malpli al la hodiaŭa Palestino. Ĉi lastan oni ne konfuzu kun la Palestino biblia kaj cionisma, donanta titolon al unu peco (p. 58) kiu reduktas la originon de l’ konflikto al legenda epizodo:

Sed se Hagar kaj Sara kunvivus sen kverelo,

Se povus Abrahamo starigi ordon decan,

Idar’ de Isaako, idar’ de Iŝmaelo

Hodiaŭ konsistigus popolon unuecan.

Israelo, lia nova hejmo, fakte kutimas aperi kontraste kun la nun sopirata Rusujo, kiel en Tie ĉi tie (p. 49), kiu same povus titoliĝi Tiam ĉi tiam[12]. Esceptoj estas la parabola Anĝelo (p. 85); Oazo (p. 17), kie li malsenpartie mencias “la Oazon / En Dezerto de Malamo”; Du nomoj (p. 71); kaj kredeble ankaŭ Katono la Maljuna (p. 66), kun versoj harstarigaj:

Trans multaj jarcentoj ripetas Katono:

Frakasu Kartagon en polvon kaj rubon,

Por bono komuna detruu la urbon,

Ke sur ties loko ne restu eĉ ŝtono!

Do trafu min sago, do piku min lanco,

Sed al malamiko ne restu eĉ ŝanco!

…kio ne facile kongruas kun liaj vortoj ke “sed antaŭ ĉio ni ja estas homoj!” (p. 18) aŭ kun prireligia poemo kiel La mitoj (p. 77). Sed, nu, Giŝpling estas poeto de kontrastoj kaj kontraŭdiroj (en la mondo kaj en si mem), kaj do, turnante paĝojn, oni trovos kaj povos legi, ekzemple, la simpatian Per si mem (p. 31), kies leĝera stilo pensigas pri Marjorie Boulton, ne nur pro la kata temo.

Fine, la kvara titolo: Vespere. Ĝi prezentas 63 paĝojn da originalaj poemoj, plus 47 paĝojn da similtonaj tradukoj el la rusa (de poemoj de i.a. Aĥmatova, Blok, Mandelŝtam, Pasternak aŭ Puŝkin) kaj la germana (Heine), el originaloj verkitaj inter 1822 kaj 1976. En la originala parto ni retrovas ne nur la stilon de la tri antaŭaj libroj (kun ekuzo de kelkaj abortaj rimoj) sed ankaŭ plurajn temojn karajn al la aŭtoro, kiel Rusujo (Kiam?, p. 24) kaj ateismo (Promeno, p. 29, aŭ La Judea vintro, p. 27). Enestas ankaŭ du cikloj: unu kun poemoj pri 10 pentraĵoj de la rusa pejzaĝisto Isaak Levitan (1860-1900; la libreto apudmontras belajn kolorajn bildojn de tiuj pentraĵoj); alia pri Hamleto: la intrigon de la ŝekspira Hamleto la poeto reverkas kiel nuntempa (re)leganto, spektanto. El ĉiuj poemoj ĉi-libraj, miaopinie aparte bonas Arkivisto (p. 23) kaj, pleje, Transe (p. 68-74), kun tiu ĉi komenco:

La koro haltis. Ĉesis la dolor’.

Samtempe ankaŭ ĉesis la ekzisto.

Animo mia tiuj ekflugis sor

El la azilo de sufer’ kaj tristo.

Pri la ĝisnuna verkaro de Giŝpling mi povas do diri nur tiom ĉi tiom… kun unu aldono. En BA3 (septembro 2008, p. 110-122) publikiĝis lia menciinda poemciklo Rekviemo, ricevinta la unuan premion en la tiujaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Surprize, la lasta poemo en la ciklo, Lux æterna, ne havis rimojn. Mi ŝatus inviti la poeton plu versi tiel, senrime, mal- aŭ preter-parnase; kaj eble li ankaŭ provu komponi poezian prozon (prozpoemojn) aŭ poemojn solstare unuversajn.


[1] Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, de Geoffrey Sutton, eld. Mondial, New York, 2008, X + 728 p., p. 18. Recenzoj pri ĝi aperis en BA5 (junio 2009), p. 123-125, kaj BA7 (februaro 2010), p. 132-139.

[2] Pluraj ekzemploj legeblas sur p. 13, 18, 27, 37, 38, 45, 68-75, 99-101.

[3] Malpretertempe, en BA8 (junio 2010), p. 133-140.

[4] Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj, eld. Rusia Esperantista Unio kaj Impeto, Moskvo, 2007, 159 p.

[5] “Inter la unua kaj la dua liaj poemaroj […] aperis 20-paĝa poemkolekto sub la rubriko ‘Solistas Mikaelo Giŝpling’ en la revuo ‘Scienco kaj Kulturo’ (1997), kiun ekde 1995 eldonadas Eŭropa Jura Universitato Justo” – Vladimir Samodaj en la aŭtorprezento komence de Vespere, p. 4.

[6] Parenteze, Giŝpling ne anatemas t.n. neologismojn, kaj en la kvar poemaroj krom “primavero” li uzas i.a.: alo (t.e. flugilo, ekzemple aglina), amori, aperta, arida, avio, bagno, bakanalo (t.e. bakĥanalio), basa, ĉipa, degeli, delico, desaponti, despero, dura, emerĝi, farniento, fatamorgano, febla, filandro, flabelo (t.e. ventumilo), fola, frida, friska, futuro, galgo (t.e. pendingo aŭ pendumilo), guno, gvidoro (t.e. popol-gvidanto aŭ -estro), hanti, hasti, hati, hida, horto, incendio, karbolo (?), kebabo, kompano, koŝmaro, kovarda, kurta, langvoro, lanta, lazura, liva, lontana, lugubra (t.e. malĝojiga, animprema), mava, merdo, minca, morbo, moroza, nelga, nupto, obskura, olda, paseo, pigra, povra, prohibi, puca, pugo, rara, rodo, rojo, ruro, siesto, sinistra, sob, softa, sombra, sor, spero (t.e. espero), spontanea, stulta, sutlerino (t.e. armea provizistino), svaga, ŝaŝliko, ŝlako (speco de skorio?), ŝorto, tarda, trista, turpa, vrako, vokto, vorko…

[7] Mi prefere skribus “transmondiĝo”, se tio ne pensigus pri postmorta ekzisto. Transmondiĝo aŭ “eliro” kurioze paralela al tiu de Edwin de Kock (1930) el Sudafrikio al Usono en 1994, pri kio legeblas en BA5 (junio 2009), p. 157-164; Sudafrikio: Respubliko de Sud-Afriko.

[8] vladimiro: Kvarversa strofo, kiel en La bapto de caro Vladimir de Karel Havlíček Borovský (trad. Tomáš Pumpr).

[9] Feliĉe lia strebo al klareco kaj komprenebleco ne implicas neologismofobian bonalingvismon!

[10] Mi reskribu, kun aldonoj kaj modifoj, alineon de mia recenzo jam menciita: multaj naci-lingvaj poetoj de la 20a jarcento ribelis kontraŭ la rigora metriko de pli fruaj epokoj vaste uzante la t.n. liberan verson. En la rusa poezio mi, bedaŭrinde, konas nur unu nomon: Majakovskij. En Esperantujo tian rompon aŭ liberiĝon alportis, krom William Auld, Edwin de Kock kaj, plej abunde kaj profunde, Baldur Ragnarsson, ankaŭ aliaj aŭtoroj, de la Eŭgeno Miĥalski de Ajno (en Prologo, 1929) kaj la Kálmán Kalocsay de Ebria ekvatoro (en Streĉita kordo, 1931), ĝis Victor Sadler, Aldo de’ Giorgi, Roberto Passos Nogueira aŭ, pli proksime al nia nuno, Mauro Nervi, Miguel Fernández, Gonçalo Neves, István Ertl kaj Mao Zifu.

[11] Declerck nomas lin i.a. “benita talento”, “erudita poeto” kaj “majstro de la metaforo”.

[12] Ken Miner blogis jene je 23.08.2010: “[Se la tempo estas dimensio,] ‘pasinta’ evento ne ‘ĉesas ekzisti’ sed restas en sia loko laŭ la dimensio – kiel en signifohava rakonto (mito).” (airbits.com/~miner/TAGLIBRO_package/Auxgusto_2010.html).

Jorge Camacho

Poeto bone reganta konservativan versarton

Miĥael Giŝpling estas konata nomo inter legantoj de poezio, verkinto de kvar originalaj poemaroj ekde 1994. Lia lasta, Vespere, aperis en 2008, en lia 84-a jaraĝo. Giŝpling lernis Esperanton en siaj junulaj jaroj kaj aktivis en la sovetia movado dum kelka tempo, sed retiriĝis; li aperis denove sur la Esperanta kampo nur en 1990, kiam li komencis traduki poemojn el la rusa lingvo en Esperanton kaj, en la posta jaro, mem verki poemojn. Lia nova poemlibro enhavas kaj originalajn poemojn kaj tradukojn. La tradukoj prezentas poemojn de 13 rusaj poetoj kaj unu germana, Heinrich Heine, entute 41 poemojn, proksimume same multajn kiel la originalaj, el kiuj 8 jam aperis antaŭ nelonge en la antologio Moskvaj sonoriloj.
Giŝpling estas sentema kaj serioza poeto, sed ne aparte lirikisma; foje li esprimas pesimisman animstaton rekte, sendevie: "Jam finiĝis miaj vagoj, / ŝutas neĝon frostaj vintroj / kaj forfluas miaj tagoj, / kiel akvo inter fingroj"; tian senesperon li tamen foje kontrŭbalancas per bonhumoro; en unu poemo li komparas sian vivovojon kun transpaŝado de zebrostria pasejo: nigro kaj blanko alternas, same espero kaj malespero, kaj fine oni povas esti danka, ke parto de la irita vojo ja estis blanka! Ĝenerale tamen la atmosfero de la tre diverstemaj poemoj estas iom morna, sed neniam elvokas cedon aŭ rezignacion, Giŝpling estas kuraĝa homo, plendemo estas al li fremda.
La temoj de Vespere estas ofte surprize interesaj. En "Promeno" li observas Goeton kaj Betovenon promeni kune, ili renkontas survoje la reĝinon de Aŭstrio kun dek korteganoj, Goeto ekstaras ĉevoje, nudigas la kapon, "fleksiĝas kaj ree rektiĝas multfoje, / dum pasas reĝino kaj ŝia eskorto", sed Betoveno ŝovas sian ĉapelon sur la frunton, digne firmigas sian plupaŝadon, tiel ke la eskorto devas cedi al li la vojon. Ne estas dubo, kies sintenon la poeto Giŝpling admiras. Al tia digna sinteno proksimas la indigno kaj kolero kontraŭ maljusto kaj kruelo en liaj politikaj versaĵoj, da kiaj kelkaj aperas en la libro.
Kelkaj poemoj priskribas kaj interpretas pentraĵojn de la granda artisto Isaak Levitan (1860-1900), kies koloraj kopioj akompanas ĉiun poemon; la naturaj, ofte iom mornaj motivoj de la belaj bildoj elvokas facile ja tristajn interpretojn, tamen pli celeme lirikismajn ol kutime en la poezio de Giŝpling. Plej impresa estas Vladimirka, landvojo, kiun trapasis siatempe miloj da homoj kondamnitaj al Siberio. La poeto meditas antaŭ la pentraĵo: "Jam foriĝis kri' kaj bojo, / malaperis tint' katena .../ Kaj denove la landvojo / kuŝas trista kaj malplena."
La plej longa kaj samtempe la plej kaptotena poemo estas la vizia kaj drameca Transe. Ĝi priskribas vojaĝon de la poeto post la morto tra iuj transaj mondoj. Per 44 kvarversaj strofoj la poeto senhalte, sinpele, trapasas tiujn mondojn en epopeece aktiva stilo, kiu neniam forlasas la atenton de la leganto. Kvankam la fino estas "profunda fend' / duoniganta grandan mornan rokon", al kiu la poeto ekpaŝas "forlasante la esperon", tio ne damaĝas la vojaĝon mem, kiu simbolas la multfacetecon de la vivo mem. Per tiu ĉi eksterordinara poemo Giŝpling klare montras, ke lia poezia talento inklinas pli nature al drameca rakonto ol al subtila lirikismo.
La poezian stilon de Mikaelo Giŝpling ne influis modernismaj tendencoj, sed li bone regas la konservativan versarton, kiun li ofte uzas efike pri konkretaj temoj daŭre aktualaj, kvankam rilataj al pasintaj kruelaĵoj (ekz-e en Voĉoj el paseo). Lia temara gamo estas vasta, tamen ĉiam motivita de personaj sintenoj, pensoj kaj sentoj, kiel ĝenerale estas konstateble ĉe bona poezio.

Baldur Ragnarsson

PRI LA POEMARO "VESPERE" DE MIKAELO GIŜPLING

Publikigita ĉe
Israela Esperantisto 2009

La nova poemaro de Mikaelo Giŝpling allogas la legonton ekde la unua kontakto, pere de sia belega kovrilo, kiu prezentas pentraĵon de la fama rusa pentristo Isaak Levitan (1860-1900). Ne temas pri simpla ornamaĵo aǔ pri alloga komerca prezentado de libro. Tiu ĉi pentraĵo (kiu nomiĝas "Vespera sonorado") reaperas ene de la libro, en la poemserio titolita "En la arta galerio". Tie, la aǔtoro prezentas 10 pentraĵojn de Levitan, kiujn li ilustras per siaj poemoj. Plej ofte, la grafikisto estas tiu kiu ilustras poemaron kaj kreas kovrilon, enkondukantan en la etoson de la poemaro. Sed ĉi-foje la poeto estis inspirita de 10 pentraĵoj kaj ilustris ilin. Por la kovrilo, la eldonejo elektis tiun el la pentraĵoj, kiu plej bone difinus la tutan etoson de la libro. Ankaǔ la titolon de la libro bone rilatas kaj al la titolo de la kovrila pentraĵo, kaj al la anima pejzaĝo de la poeto.

Ĉar la unua impreso de leganto estas la kovrilo, kaj ĉar en tiu ĉi aparta kazo la kovrilo tiom multon signifas por la tuteca ĝuado de la libro, mi diru kelkajn vortojn pri la pentristo Isaak Levitan. Li vivis dum la tempo de Zamenhof. Li estis judo, samkiel Zamenhof. Li naskiĝis en urbeto de Litovujo, proksime de Kaǔnas, la naskiĝurbo de la edzino de Zamenhof. Li loĝis en Moskvo dum la tempo kiam Zamenhof estis studento en la Universitato de Moskvo, en la medicina fakultato. Ĉu ili hazarde renkontiĝis? Ĉu ili konis aǔ almenaǔ aǔdis unu pri la alia? Ĉu Zamenhof admiris pentraĵon de Levitan ie en Moskvo? Ĉu Levitan konis esperantiston aǔ aǔdis opiniojn pri la internacia lingvo? Ĉu li havis sian propran opinion pri ĝi? Ni ne povas scii. Kion ni ja scias, estas ke la pejzaĝoj de Levitan prezentas la tiaman Rusujon de Zamenhof, kaj la homoj kiujn ni vidas en liaj pentraĵoj estas vestitaj laǔ la tiama modo, samkiel la familio Zamenhof (tial, ili pensigas onin pri la nigraj-blankaj fotoj de la familio Zamenhof).
La poemo, kiun Giŝpling verkis ilustrante la peĵzaĝon "Vespera sonorado", estas plen-plena de melodio kaj ritmo, kun neatenditaj rimoj, ritmaj ripetoj de vortoj aǔ de sonoj en la sama verso, kreante etoson, kiu facile gluas al la memoro. Jen fragmento:

"La vespera sonorado,
Softa voĉo de trankvilo
Naĝas – bato post la bato –
Super svelta kampanilo,
Naĝas tra vesper' serena,
Super bildo bukolika,
Super branĉoj de saliko,
Super fora kampo grena…

Naĝas sonoj sonorilaj,
Naĝas petoj plenumotaj
Ĉe kupoloj ore brilaj
Al nubetoj perlamotaj."

Iusence, oni povas diri, ke la tuta poemaro de Giŝpling estas aparta koncerto de poemoj-kantoj. En ĉiu strofo oni sentas la amon de la poeto por la lingvo. Kiel majstra violonisto, kiu scipovas lertege kaj efike uzi ĉiujn eblecojn de sia amata violono, Giŝpling majstre uzas la eblecojn de la mirakla lingvo Esperanto.
La poemserio "En la arta galerio" inkluzivas kvaronon el la originalaj poemoj de la libro. Tio tute ne signifas, ke bunteco de koloroj kaj formoj mankas al aliaj poemoj. Kontraǔe. Dum en la poemoj dediĉitaj al pentraĵoj de Levitan, la poeto kaj la pentristo iusence "kantas" duope, en la aliaj poemoj la poeto "kantas" sole, sed li ja emociiĝas antaǔ la koloroj kaj la formoj de la vivo mem, kiujn per siaj vortoj li "pentras" (aǔ eĉ "filmas", ĉar kutime li aldonas movadon al siaj priskriboj). Li ofte enŝovas priskribojn de odoroj kaj gustoj en siajn versojn, kreante vere vivplenajn pejzaĝojn. Jen ekzemple la suba fragmento el la poemo "Matene ĉe maro":

"Mi per la tuta brust' enspiris en ĉi hor'
Aeron kun odor' de salo kaj de jodo…
Kaj regis ĉirkaǔ mi kvieto kaj silent'
De la senhoma bord' kaj de l'dezerta rodo.

La maro – prapatrin', lulilo de la viv' –
Tenere prenis min por amo kaj kunfluo…
Mi naĝis, kaj la sun' ekŝprucis post montar'
Kaj la malhela spac' ekbrilis tuj per bluo."

Ok el la originalaj poemoj de Giŝpling ariĝas en la poemserio dediĉita al Hamleto. Mi opinias, ke tiuj poemoj ne estas parodioj laǔ la fama teatraĵo de Ŝekspiro. Almenaǔ mi ne sentis ilin kiel parodiojn, sed kiel tute originalajn internajn monologojn jen de la roluloj, jen de la aktoroj kiuj identigas sin kun la ludataj aǔ luditaj roluloj (sed samtempe iomete distanciĝas de ili mense), jen de la spektantoj meditantaj pri la ĝenerala senco de la spektaklo "Hamleto" (rilatante ĝin al la granda spektaklo de la vivo mem). Drameco estas grava eco de multaj poemoj en la libro, sed precipe en tiu ĉi aparta poemserio. Ankaǔ la humuro, ĉeestanta en multaj poemoj de la libro, evidentiĝas tre multe en la poemoj pri Hamleto. Ofte temas pri malgaja humuro, eĉ nigra humuro, kiel ekzemple en la suba fragmento el la poemo "Sur la tombejo", kiun mi elektis por ekzempligi kaj la humuron kaj la dramecon troveblajn en la poemaro de Giŝpling. La rolulo, kiu recitas la sekvan monologon, estas "tombisto gaja apud tomborando", kiu malkovras la kranion de la klaǔno Jorik'. Li diras:

"En longa ĉen' de naskoj kaj ekstermoj
Tombisto estas grava element' –
Li fosas kavon, plu laboras vermoj
Kaj kun la ter' miksiĝas la klient'.

Kaj min kaj vin englutos la mallumo,
Ne helpos jam doktor' nek eliksir',
Vi estas homo, sed vi estos humo…
Do kion fari, mia kara Sir'?"

En tiuj strofoj, oni sentas la humuron kaj la nigran ironion pere de la vorto "klient'", pere de la similsonoraj vortoj "homo" kaj "humo" (kvazaǔ ne estus granda diferenco inter "homo" kaj "humo") kaj eble ankaǔ pere de la vorto "Sir'" – ne nur ĉar ĝi estas neatendita rimo, sed pro la fakto ke ĝi atentigas nin pri la nobla deveno de Hamleto, en cirkonstanco kiam la ideo de nobleco (aǔ ajna interhoma diferenco) jam ne gravas (la antaǔajn vortojn ĵus substrekis la fakton, ke ajna homo estos fin-fine "klient'" de tombisto: "Kaj min kaj vin englutos la mallumo", t.e. la tombisto kaj la princo simile finos; tamen la tombisto zorgas pri la etiketo kaj nomas la princon "Sir'").
Multaj poemoj en tiu ĉi libro havas profundan filozofian dimension (precipe la serio pri Hamleto). En la impresiva longa poemo "Transe", la poeto imagas sin transirante la limon de la vivo, kaj la vojaĝo al la transmondo estas tre vive kaj emociplene priskribita, ĝis la lasta sojlo, kie la espero estas forlasita (laǔ la bone konataj vortoj de Dante, kiu priskribis la plej faman vojaĝon en la transmondon).
Krom 40 originalajn poemojn, la poemaro de Giŝpling enhavas ankaǔ poemojn tradukitajn el la rusa kaj el la germana. Ĉar mi konas nek la rusan nek la germanan, mi ne povas komenti pri la akurateco kaj arteco de tiuj tradukaĵoj. Mi nur povas diri, ke ankaǔ legante tiujn poemojn mi admiris la fluecon kaj la lertecon per kiuj la aǔtoro uzas Esperanton. Aparte plaĉis al mi la poemo "Nebela knabino" de Nikolaj Zabolockij. Mi nenion scias pri la aǔtoro de la originala rusa versio, sed tio ne malhelpis min ĝui la pensigan mesaĝon de la poemo. Zabolockij priskribas "nebelan" knabinon kun ĉarma infana personeco, kaj li konkludas tiel:

"Do kio estas la belec' por ni
Kaj kial ĝin diigas la popolo?
Fiol', en kiu estas nur neni'
Aǔ fajro, kiu flagras en fiolo?"

Mi konkludu tiujn ĉi komentojn dirante ke mi ege admiras kaj la fiolon kaj la fajron de la poemaro "Vespere", ĉar laǔ mi la poemoj estas belaj kaj supraĵe (muziko, koloroj ktp) kaj profunde (ideoj, emocioj ktp). Mi tutkore gratulas la poeton Mikaelo Giŝpling pro lia emociiganta realigo.

Luiza Carol

Perletere pri 'vespere' (anstataŭ recenzo)

Publikigita ĉe
Scienco kaj kulturo, 1-2008

Bonan vesperon, estimata Mikaelo!

Certe, vi ne scias, ke mi ricevis vian novan vesperan poemaron por recenzi ĝin. Do jes, mi ricevis. Kaj mi scias, kion diris William Auld pri viaj antaŭaj poemoj. Kun absoluta fido mi akceptas la opinion de la Poeto, des pli mi aprobas tiun opinion, ĉar mi posedas delonge tri viajn poemarojn, legis ilin kaj fojfoje relegas miajn ŝatatajn versojn. Tiuj multas, kaj mi sincere diru, ke mi ŝatas foliumi viajn poemarojn, do ili havas iom taŭzitan aspekton. Tio estas la plej taŭga aspekto por ĉiu ajn libro — ĉar legata!

Ĉe la foliumado mi ĉiam — sen speciala deziro, nur pro iaj kolizioj enkape — rememoras vian modestan loĝejon en Jerusalemo, nian kunsidadon tie dum finjulia vespero, kaj viajn atentemajn okulojn. Vi nenion recitis, nenion deklamis, modeste prezentinte liberon al la gasto, kiu verve kantaĉis dum la tuta vespero por kelkaj kunsidintoj. Mi hontas kaj bedaŭras ke ne aŭdis vin deklami viajn poemojn. Eble neniam plu aperos tia bonŝanco...

Sed jen — nova poemkolekto! Mi tenis ĝin en la manoj, antaŭĝuante tralegon. Mi tralegis ĝin kaj ricevis la sopiratan ĝuon — dankon al vi!

Mirinda kaj admirinda estas bunteco de viaj temoj. Kiel vi kaptas ilin en la ŝvita etero jerusalema — estas enigmo, nesolvebla por mi. Kvankam, bremsetas mian ekveon kaj ekenvion la fakto, ke sufiĉe ofte ni pensas samdirekte kaj fojfoje eĉ kaptas la samajn temojn por pritrakti ilin tute sendepende kaj diversmaniere. Jen ĉi tie mi havas kaŭzon por reala envio, ĉar la melodio de kelkaj temoj estas kreita de vi tiom fajne!

... Tamen post la pord' ekstera
Plue brilas, pulsas, bruas
La freneza mondo tera,
Kiu logas min kaj skuas.

Ankaŭ tiu remeditado kun la genio de Levitan, tiu via retravivo de pentristaj travivaĵoj! Estus normala afero por bona poeto, se vi eĉ nur kaptu kaj vortigu la esencon de tiuj pentraĵoj, kiujn mi ŝategas ekde lerneja aĝo, des pli post vizito al Pljos, al la lokoj de Levitan. Sed vi mergiĝas pli profunden por malkovri la nuancojn, certe, ne rimarkitajn de la plejmulto (ve — ankaŭ de mi!), ekzemple en la poemkomento por "Aŭtuna tago. Sokolniki":

Ŝi iras, kiel vivo-signo,
Post la mortinta jam somero,
Kiel allogo kaj enigmo
Kaj revenonta primavero.

Venas tento citi ankaŭ la ĉarmajn vortojn, kiujn vi inventis por "Marto", ili konsternis min:

Fulmetas grajniginta neĝo
Sub klara bluo de l' ĉiel'...

Kompreneble, la etaj bildoj, prezentitaj en la libro, nur informetas pri la impreso, kiun donas al spektanto veraj pentraĵoj, tamen ja viaj poemoj nepre fortigos deziron de ĉiu leganto vidi tiujn verajn.

Skuendas la kapo — por forpeli la intencon verki panegiron. Verdire, komencante la leteron, mi ne havis tiun intencon — ĝi aperis dum skribado. Ĉar relegante la libreton mi estis ĉarmita per viaj rimparoj — preskaŭ ĉiam kristale puraj, per la senriproĉa metriko... Do mi skuu la kapon kaj konfesu, ke la rimoj kaj la metriko dum la tria relego jam ne efikas ĉe trouzitaj temoj aŭ ĉe nefinmedititaj konkludoj. Tiuj kaj tiuj ne multas en via poemaro, sed, bedaŭrinde, ĉeestas. Por ke la poemaro estu eĉ pli superba, estunte redaktanto, mi rekomendus al vi elsarki (nu, eble por posta publikigo en la plena verkaro) almenaŭ du poemojn, apude kuŝantajn en pp. 24-25. Estas la politikaĵo "Kiam?" kies temon kaj bildojn ne uzis en Rusio eble nur la plej pigraj homrajtistoj; ankaŭ la konkluda frazo pri "la amara konsekvenco de l' sklavec' kaj alkohol'" estas laŭ mi disputinda. Ankaŭ "La ratoj"...

Antaŭ kelkaj tagoj mi prezentis esperanton al la poeta socio de Sankt-Peterburgo. La majstroj ĝentile aŭskultis min, agnoskis ĉarmon de la lingvo, kiun vi kaj mi preferas uzi por esprimi niajn sentojn, sed... Eĉ post miaj pli-malpli trafaj respondoj al iliaj provokaj demandoj, la veraj rusiaj poetoj fride kaj malentuziasme akceptis mian tezon, ke la poezio, ekz. de Puŝkin, en nialingvaj tradukoj estas ĝuinda por eksterlanda legantaro. Deprimita, mi ne multe parolu pri viaj tradukoj, lokitaj en la libreto. La plej impresiga estas la traduko el Ed. Bagrickij, ĉar vi sukcesis konservi kaj la versmuzikon kaj la esencon de la poemo. Aliaj tradukoj naskas demandojn, kiujn vi eble respondus trafe dum privata konversacio inter ni. Do permesu al mi reveti, ke la destino donacos al mi la ŝancon por tia konversacio. Kaj akceptu miajn gratulojn okaze de plia leginda poemaro, kreita de vi.

Sincere via,

Mikaelo Bronŝtejn

Mikaelo Bronŝtejn

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.