La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vesperkanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

SONORO DE VESPERKANTO

Publikigita ĉe
A. Cs.: OMAĜE...6-a vol.
La estona-esperanta poeto kaj prozverkisto Hendrik ADAMSON, aŭtoro de VESPERKANTO naskiĝis la saman tagon kiel K. Kalocsay: 1891.10.06 kaj forpasia en 1946. La sorto ne favoris lin. Malfacilaj viv-cirkonstancoj kaj longdaŭra malsano (ftizo) turmentis lin.

La poemojn de la postmorte aperinta VESPERKANTO kolektis J. Ojalo, kun helpo de Hilda Drezen. La poemoj de Adamson plejparte aperis en Literatura Mondo. Li debutis en la antologieto DEKDU POETOJ (1934) per 11 poemoj.

En la poezia voĉo de Adamson alternas amaro kaj optimismo. Vere, li ludas sur la kordoj de ĝojo kaj malĝojo:

Ĉi tie sango gutas
al neĝ' en grinca frost',
serpent' venenon sputas
kaj dancas ost' kun ost'.

Sed fore diamantas
loganta la esper'
kaj najtingaloj kantas
en gaja maj-vesper'.

Senespereco, ombraj pensoj sonas en la poemo "Adiaŭo".

Ĉu ĝisvivos mi someron,
ĉu mi mortos en printempo,
oni metos min sub teron,
kion kisos pluv' kaj vento.

Sed li akceptis la sortobatojn ne ribelante, kun silenta rezigno, kaj en liaj ampoemoj jam eksonas la vivĝojo:

Junulin', brunulin',
mia dolĉa kunulin',
kantu pri la ebri',
kiel ni ekamis nin.

"En liaj naturbildoj — skribas Kalocsay en DEKDU POETOJ — magie susuras, trilas, zumas la plej sonoraj sonimitoj, la tuta riĉa eblo de la lingvo":

Bril', tril', el ekzil' la alaŭd revenis,
hel', bel', la abel' en labor' ekpenis,
lum', zum', al ovum' birdoj jam rapidas,
hum', fum', sun-orum', la kampar' ekridas. .
La libron redaktis kaj la la poemojn kontrolis, respektive poluris K. Kalocsay. Hilda Drezen severe riproĉis al Kalocsay pro la gravaj ŝanĝoj. En la respondletero skribis Kalocsay:

"Leginte vian leteron, mi tiras mian kapon inter la ŝultroj, kiel iu sin defendanta de batoj. Vi estas prava kaj neprava. Multe mi klopodis pri la Adamsona-volumo; vere sendankema klopodo, donante nenian gloron. Tamen la ĉefaĵo estas, ke Esperanto havu kiel eble plej multe da belaj kaj bonaj poemoj."

Opinioj pri la polurita poemaro:

W. Auld skribis (HdE 1971:8, p. 1): "D-ro Kalocsay ne povis bridi sian konatan jukon reviziadi la poemojn de mortintaj poetoj, kaj tio, kion ni ricevis, jam ne estas la reala Adamson, kiel ĝi ankaŭ ne estas tiu Adamson, kies verkoj siatempe aperis en Dekdu Poetoj kaj diversaj revuoj."

Argumento de R. Rossetti (Esperanto 1978/135): "... Kiam mi plendis ke en Vesperkanto de Hendrik Adamson li (t.e. Kalocsay, editoro de la libro) grave ŝanĝis plurajn pecojn, eĉ donante al la aŭtoro neologismon 'svaga', kreitan 20 jarojn post lia morto, Kalocsay respondis, ke ankaŭ la fruajn versojn de Adamson li reverkis por Dekdu Poetoj (1934), ĉar ili estis 'nekredeble primitivaj, sed ili havis kelkajn bonajn ideoj! Do jen el la nepoeto li fabrikis poeton, kaj la brava estono iris kun falsita pasporto en la Esperantan Panteonon..."

Defende al Hendrik Adamson:

Hilda Dresen, Jaan Ojalo, Henrik Seppik reagis al la artikolo de R. Rossett (Esperanto 1979/8-9):

"...Nin, estonajn esperantistojn, ege ĝenas la lasta frazo de R. Rossetti, ĉar ĝi sonas kiel mortoverdikto al la poeto H. Adamson, anoncita 30 jarojn post lia fizika morto. Kvankam — verŝajne — temas pri iuj hazardaj kaj nepripensitaj vortoj de K. K. (kio ne videbliĝas el la deklaro de R. R.), ni komparis la versaĵojn aperigitajn en DEKDU POETOJ kun la manuskriptoj de H. A., troviĝantaj en la literatura muzeo en Tartu, kopiitaj far ni ... Vesperkanto kaj parte reverkita far K. K., prezentas nur la proksimume duonon de la tuta poezia verkaĵo de H. A. en pli moderna, pli perfekta vesto. H. A. estis kaj restas estona kaj Esperanta poeto certe ankaŭ sen la kaj reverkado far K. K., kompreneble — poeto de sia epoko. Per tio ni ne volas subtaksi la talenton kaj rolon de K. K. en la Esperanta literaturo. La aserto, ke K. K. kaj irigis H. A. estas ne pripensita arogantaĵo, ne depende de tio, ĉu de K. K., ĉu de R. R., aŭ de ili ambaŭ."

Kiu pravas: ĉu la plendantoj, ĉu la poluranto? Ne gravas, ĉar la VESPERKANTO certe plezurigas la poem-amantojn.

Ada Csiszár

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.