La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La vidvino kaj la profesoro

  • Verkinto: Ronald Cecil Gates
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€13.30
  • Eldonjaro: 1997
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Krimromano de la jam fame konata aŭtoro. Pri kio temas? Vi divenis ĝuste: pri murdo! Sed ĉu estas vera murdo? Ja la viktimo reaperas... La solvo de la kazo estas tiel streĉa kiel en la antaŭaj romanoj.
  • Specimeno: La vitra pordo, kiu kondukis de la strato en la atendejon, malfermiĝis. Tra ĝi enblovis vento tiel glacia, ke ŝajnis, ke ĝi venas rekte de la suda poluso. Patriko tremis kaj levis la okulojn de sia libro. Staris sur la sojlo juna virino en malhelverda mantelo. Ŝi tenis mansaketon kaj tolkovritan valizon. Ŝi ĉirkaŭrigardis, antaŭ ol aliri la komizon ĉe la akceptotablo. (Komenco de la unua ĉapitro)
  • Paĝoj: 132
  • Larĝo: 230 mm
  • Alto: 150 mm
  • Pezo: 245 g
  • ISBN: 3-901752-06-4
  • Recenzo:
    • De Sten Johansson: Pedante sed flue
    • De Donald Broadribb: La vidvino kaj la profesoro
    • La vidvino kaj la profesoro: La legado de tiu libro estas interesega. Tuj kiam vi komencas legi, vi deziras pli scii pri la rakonto kaj legas pli da paĝoj ol vi antaŭe decidis, kiel mi, kiu intencis legi nur unu paĝon tage, do nur ok paĝojn dum tiu sumoo, kaj finfine legis 40 paĝojn!
      La komencon de tiu libro mi proponis al miaj lernantoj, kaj ili decidis ke ni devu plulegi ĝin. Do ĉiu aĉetis la libron kaj ni plutraktos ĝin ekde septembro en nia kurso! (Martine - Internacia Esperanto-Sumoo Julio 2016)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pedante sed flue


1999

La juna profesoro en La vidvino kaj la profesoro de Ronald Cecil Gates havas urĝajn tagojn. Li devas ne nur solvi misteron eble kriman, proponi enkondukon de aldonvalora imposto en Aŭstralio, krozi inter du amemaj virinoj kvazaŭ inter Skilo kaj Ĥaribdo, sed krome tra la tuta romano provadi verki favoran recenzon pri malbona libro!

La grava kaj granda merito de ĉi krim- kaj amromano estas ĝia simpla sed lerte elpensita intrigo, kiu de trankvila, idilia komenco malrapide akceliĝas al vere ekcita fino. Dume la profesoro okupas nin per diversioj kiel evitado de virinoj kaj prelegado pri ekonomiko.

La rakonta tekniko kaj lingvaĵo de Gates estas simpla, neeleganta, foje karikature naiva. Tamen la rakonto fluas glate, kaj li sufiĉe prudentas por ne transsalti la obstinajn barojn, kiujn starigas lia tekniko. Li adaptas la verkadon al sia kapablo, kaj tia modesteco tro raras en la esperanta literaturo. Sian profesoron li prezentas kiel sufiĉe sekan formalulon, kaj ne tre gravas, ĉu tiu karaktero estas intenca aŭ ne.

Eblas eĉ trovi la rakonton amuza, se la leganto mem alportas bonan humuron. Ekzemple, fojfoje komikas la manio de Gates ĉion trakti kun sama emfazo kaj pedante kiel kontisto raporti la plej sensignifajn detalojn.

Oni prefere ne tro proksime ekzamenu ideojn esprimitajn en la romano. Ekonomika liberalismo estas reala, politiko nereala. Maldekstruloj estas krudaj stultuloj. Vera virino estu malforta; iniciatema virino estas vampiro. Nu, ni lasu tion, prefere legu kaj distriĝu de ĉi flua rakonto.

Sten Johansson

La vidvino kaj la profesoro


jan-feb 2001

De longe nia membro kaj AEAprezidanto Ronald Gates estas konata kiel aŭtoro de krimrakontoj, kaj li akiris meritatan reputacion pro ili. Per ĉi tiu romano li pruvas sian kapablon verki romanon malpli facile klasifikeblan. T.e. li verkis sengenran romanon, kaj tion li faris tre kompetente - eĉ majstre.

La vidvino de la titolo estas Izabela, juna virino kiu edziniĝis antaŭ nelonge, kaj kies edzo mortis antaŭ ol ŝi informiĝis pri eĉ liaj plej etaj detaloj. 1)

1) Ĉu ne kredeblas? Tamen, tiaj aferoj okazas! Antaŭ pluraj jardekoj, en Melburno, mi intervjuis maljunan virinon kies familia nomo estis identa kun la mia. Mi esperis informiĝi pri la granda grupo da Broadribb-oj en Aŭstralio. sed ve! Mi trovis ke ŝi edzigis iun viron nomitan Broadribb nur du semajnojn post renkonti lin...kaj li mortis pro kormalsano jam la unuan matenon post la geedziĝo, tiel ke ŝi sciis tute neniom pri li. DB

La profesoro nomiĝas Patriko; ku estas profesoro de ekonomiko ĉe Aŭstralia universitato. La epoko estas la preskaŭ-nuna, dum kiu oni diskutadis la enkondukon de la GST, t.e. la sistemo imposti elspezojn, en Aŭstralio. Kelkrilate Gates karakterizas ĉi tiun profesoron surbaze de siaj propraj spertoj, sed, kiel avertas la aŭtoro, ne supozu ke li mem ja estas la priverkato.

Patriko ĵus finis (laŭ lia supozo) fianĉecon kun virino en Londono, kaj revenis al Aŭstralio, espereble por ĉiam postlasante ŝin.

Hazarde Patriko renkontas Izabelan ĉe trajnstacio, kaj ili kune veturas entrajne. Izabela estas bibliotekistino, kiu devas komenci novan postenon en nova urbo. Dum la veturo ŝi rakontas al Patriko iom pri siaj lastatempaj spertoj, precipe pri sia strange mallonga edzineco.

La detaloj de la morto de la edzo de la vidvino instigas Patrikon enketi ĉe la policejo. Polica detektivo, kiun li konas, transprenas la taskon detale enketi pri la morto. Tiurilate, la romano estas krimrakonto.

Tamen, plej okupas la atenton de la leganto, kaj la plej multajn paĝojn, la karaktero de la profesoro, kaj (iom malpli) tiu de la vidvino. Pri ĉi tio brilas la verkspirito de Ron Gates, kiu sukcesas krei por ni tute kredeblajn profesoron kaj vidvinon, kiujn ni pli-malpli intime ekkonas dum la turniĝo de la paĝoj. Oni povas legi la verkon kiel amromanon, talente prezentatan al ni dum Patriko strebas forgesi sian Londonan eksfianĉinon kaj interesiĝas pli kaj pli pri Izabela.

Pli detale mi ne deziras konigi al vi la romanon. Mem legu kaj ĝuu ĝin: vi trovos ĝin tre bonkvalita literaturaĵo, pri kiu la aŭtoro rajtas fieri.

Donald Broadribb

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.