La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Yvonne
Sonetoj malsekretaj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

(Post)moderna trobadoro

Pri Timothy Brian Carr (aŭ Tim Carr, n. 1943, esp. 1969) ni scias ke li estas hibride angl-irlanda poeto, ĉefe sonetisto, kiel montras lia antaŭa sonetaro Sur Parnaso (1998). Nun li prezentas duan samstrofan poemaron, Yvonne. Sonetoj malsekretaj, kun 237 poemoj, inter ili ankaŭ kelkaj rondeloj kaj du soneteskoj aŭ sonetidoj sur p. 49 (ABCC DCEED BEAC ED) kaj 133 (ABBA ABBA ABBA CDE CDEC DEE). Multajn poemojn sekvas dato rilatanta taglibrece al la enhavo de la koncerna ero. Cetere, la preso, papero, kovrilo belegas.

Nu – kial Yvonne? Pri kio, aŭ pri kiu, temas? Verdire ni scias preskaŭ nur tion, ke Yvonne estas francino renkontita de "la poeto" adoleske, en 1958, kaj ke li (obsede) plu amadas ŝin. Malgraŭ sporadaj dementoj en dis-iuj versoj (p. 230: Amo nepre ne korteza), temas pri korteza amo, "amo lontana" (p. 99) trans jardekoj, kvazaŭ platona, kaj do pri nuntempigo de korteza poezio. Ni vidu plurajn versojn tiutemajn: [la aŭtoro] "sonete stenografas historion / pri amo adoleska, daŭra flamo" (p. 5); "Sonete mi ŝin kantas Esperante!" (p. 70); "mi febre kun poemo kiel celo / malŝargis emocion en kajeron / – dramon de perdo kaj ekzalta belo" (p. 74); "Ivona estas amo la plej bela; / novega post kvindeko da apriloj" (p. 99). Ĉu tro kliŝe? Ni diru ke la poeto uzas la tradiciajn formulojn de tia poezio, kio ne malhelpas la kreon de novaj vortfiguroj: "Ni estis virgaj, riĉaj Amerikoj; / dum manoj formis istmon, kontinento" (p. 212).

Aldone, fine de la verko pluraj sonetoj vivoplene kaj serene pritraktas ĉi amadon mem kaj la agon pripoemi ĝin, ekzemple: Malkaŝo (p. 205), Falsaĵo (p. 206), Aristofane (p. 212), Mi forgesis memori forgesi (p. 214), Ĉe "psikologo" (p. 215), Jes, Vivo nova (p. 238). Ni legu nun por gustumo unu el ili:

Falsaĵo

 
Se mi malkovrus en kajero ŝima
ĉi tiun kuriozan historion
de iu konfidinto anonima,
mi sentus tuj admiron, simpation.
Kaj en konfeso plena, grandanima
vidante et-epikan poezion,
kun nur aldonoj forma, metra, rima
mi febre falsus membiografion.
Ĉar amon kun cirusa, ŝaŭma bazo
la mondo, ĉiam preta saĝe moki,
mistaksus iluzio, nura fazo,
des pli mi ĝuus peri la rakonton
– ne sen intenco pruvi, eĉ provoki.
Sed sen modifi jote mian fonton.

Korteza poezio – kaj "la poeto" (avataro de Tim Carr?) kiel ĝia, kaj ŝia, amkantisto aŭ trobadoro. Eĉ pli: eksplicite li difinas sin mem "Petrarkisto" dudekajarcenta (p. 204) kaj eĉ "popa Danto" (p. 217). Tamen, kiel ni vidos poste, aliaj temoj alternas aŭ paralelas kun la ama motivo kaj motoro de la verko.

La versoj montriĝas ĝenerale fluaj, sed, kiel jam okazis en Sur Parnaso, ne ĉiuj sonetoj estas same altkvalitaj. Ekzemple, la poemon Drogmano (p. 82; pri la titolo vidu sube) mi apenaŭ komprenas, eble ĉar mi ne sukcesis trovi aŭ krei taŭgan interpreton por la tuto; same pri Elizabetano (p. 115) kaj Enscenigiste (p. 149), por mi tro arkanaj aŭ kriptaj, aŭ la konfuz-efektaj La milito de la mondoj (p. 132) kaj Arabesko (p. 140). Kelkfoje senteblas ankaŭ la evitinda emo de la sonetformo mem al aŭtomata unufrazeco de versoj kaj unuverseco de frazoj.

Forigo de pluraj sonetoj ne plene sukcesaj aŭ fluaj sendube rafinus la tuton ne nur poetike-poezie, sed ankaŭ helpus al tio ke la leganto ne emu perdi la intereson pri la Yvonne-ama ĉefa temfadeno, alternanta aŭ veftanta kun diversaj aliaj, ekzemple: kino kaj muziko (ĉefe roka kaj popa sed ankaŭ t.n. klasika); futbalo; politiko; Irlando (kaj la de Carr abomenata brita koloniado); kataroj aŭ, kiel dirus Cherpillod, kataristoj (albigensoj); literaturo(j); greka kaj romia mitaroj (ofte tra franca filtrilo); esperanto; medi-defendado; biciklemo kaj aŭtofobio:

Sankta Georgo, sur fajrvoma drako
ekstermu aŭtojn per fulmanta brako!
(p. 137)

Parenteze, en iuj sonetoj (p. 100) la aŭtoro aŭdacas eĉ aloji Ivonan kun futbalo (aŭ futbalon kun literaturo) miaopinie ne glate sed morganate.

Ĉi temvario igas min cerbumi pri tio ĉu Carr estas ne moderna sed (almenaŭ parte) postmoderna trobadoro, se oni permesas ke mi uzu la apenaŭ difineblan nocion aŭ ĵokeran etikedon "postmodernismo" (ĉiu aŭtoro komprenas, difinas kaj aplikas ĝin propramaniere), kies ĉefaj trajtoj povas esti i.a. relativismo (nefido pri teorioj kaj ideologioj; malemo al raciismo; elstarigo de konvencioj); forigo de limoj inter "serioza" kaj "populara" kulturoj, inter ĝenroj, aŭtoroj kaj epokoj; interteksteco; ironia memreferencado; emo al absurdo kaj ekstremoj; ktp.

Aliflanke, pluraj el liaj amataj ĉevaletoj aŭ ĉevalegoj, kiel la jam menciita aŭtofobio, sonas al mi premoderne… Jam en 1993 mi skribis ke Carr estas libera-ribela poeto kiu "atakas rekte, elimine / kaj, paradokso!, ege discipline / en diktatura kadro de soneto" (Sur Parnaso, p. 10). Paradoksa estas ankaŭ lia trobadoreco en la nuntempo, des pli se oksimore postmoderna. El tiuj konstantaj kontrastoj iasence konsistas la "ludo" de la poeto ĉi-poemare.

Rilate la vortostokon, nenio nova sub la suno, kredeble kun la escepto de jenaj vortoj: olim (iam antaŭ longa tempo, malnelge), oĵa (malaĉa; oni komparu kun la interrete samsignife proponita sufikso -uĵ-, por i.a. la karesa senco de -et-), men (malpli). Formoj kiel ĉendi (ekbruligi) aŭ sor kaj sob ne plu estas tute malkutimaj, eĉ en rakonta prozo. Vortaristoj bonvolu noti ĉi listeton da vortoj eble utilaj: terpoŝto (t.e. paper-poŝto, kontraste al ret-), raŭto (anstataŭ la dua NPIVa senco de kurso), kolaziono (manĝeto inter tag- kaj vesper-manĝo, PIV sed ne NPIV), drogmano (parol- aŭ buŝ-tradukisto; necesas distingo inter la diversaj signifoj de interpreti), Fuĵio (anstataŭ la NPIVa Fuĵi-monto), hevio (metalroĥo; vidu tuj poste), masklismo (malfeminismo), punka (rilata al nekonformisma muzik- kaj vesto-stilo), roĥenrolo/roĥo (por eviti la homonimecon de roko), staŭto (malpala biero simila al portero sed pli forta).

Koncerne la notojn kaj glosojn, ne ĉiuj latinaj, provencaj aŭ anglaj fremdlingvaĵoj en titoloj kaj motoj estas tradukitaj; foje mankas klaraj eksplikoj (ekzemple pri la hispanujaj Burgoso kaj Vivaro sur p. 105, pri Varingtono kaj Vigano sur p. 108, aŭ sur p. 129 pri tio ke la greka vorto anthos signifas floro) aŭ noto pri la signifo de vortoj kiel kurgano (io simila al tumulo aŭ kairno) aŭ kontroversa (diskutinda, diskutiga).

Carr decidis sisteman esperantigon de lok- kaj hom-nomoj ene de la poemoj, tamen ne en la notoj, kio ebligas kompreni ekzemple ke Bitloj, Bleero, Gojo, Jakobo Bondo, Jejco, Ĵojco, Kico, Lorko, Svifto, Ŝavo estas resp. The Beatles, Blair, Goya, James Bond, Yeats, Joyce, Keats, Lorca, Swift, Shaw. Tamen, ke Singo (p. 66) estas Synge kompreneblas nur sur p. 79. Kaj ĉu nia kara Carr iĝu Karo? Cetere, nekohere kun la antaŭaj esperantigoj li jen kunfandas nomon familian kun individua en la formo Maŭzedongo (ne kongrua kun la ĉina prononco, nur kun la pinjina transskribo), dum sufiĉus simpla Mao (Cetongo, ne Cifuo!). Tamen jen Yvonne mem, nur disfoje kaj "malvolonte" nomata Ivona. Pri tio rakontas la soneto Y comme Yvonne (p. 201):


Al perfekteco de l’ originalo
ŝarĝan a malvolonte mi aldonas.
De vi "konkrete" mi nur nomon havas.

Per ĉi poemaro ni ricevas do la frukton de longtempa am-obsedo kaj de sam-envergura sonetemo, ne surpriza ĉe poeto kisinta la blarnan ŝtonon (ŝtono ĉe la kreneloj de kastelo en Blarno, Irlando), donantan elokventon al tiuj kiuj ĝin kisas; vidu p. 61 kaj 241). Kaj ĉi frukton li komparas, kvazaŭ sinresume aŭ sinrecenze (p. 238), kun la verko Vivo nova de Danto:

Jes, Vivo nova

 
Jes, Vivo nova aktuala.
Originalo, ne kopio.
Rakonto strikte poezio.
Arto, tamen, ekstemporala.
Sen ĉifroj aŭ teologio
konfeso ĝoje plendetala.
Jen Vivo nova radikala,
jubiloj de revolucio.
Valenten-karto grandegskala.
Novaĵo por la galaksio.
Eksvoto. Dolĉa misterio.
Memoro, nun forĝita, Grala.
Jes, Vivo nova aktuala.

Ĝuste tion la poeto promesas, proponas – kaj efektive donas. Mi tamen finu per la soneto Trobar clus (p. 155), mia preferata en la kolekto, malgraŭ (aŭ pro?) ĝia hermeteco (sed kial ĝi pensigas min pri mia travidebla poemo La sav-armeo, en Koploj kaj filandroj, p. 89? ĉu eble mi refoje preterlegis aŭ maltrafis ion plej gravan?). Piednoto informas pri tio ke la titolo estas la nomo de unu el la tri trobadoraj stiloj: leu (leĝera), clus (hermetika), ric (riĉa). Ĉiaj interpretoj bonvenas!

Trobar clus

 
Inunde ili rompas, sternas, pelas,
antaŭen trete sturmas al konkero.
Kornblove, tamburbate kun fiero
landfundamenton ili jam ŝancelas.
Flagre nur horizontoj sentinelas.
Krepitas, krom rikoltoj, la espero.
Ruinoj signas vojon tra infero.
Balae la ĉefurbon ili celas.
Sin trenas kline, sen komando, ordo
taĉmentoj en retreto kontinua,
persekutate ĝis abismobordo.
Ŝvebas atako fina, tutdetrua.
Subite savkolumno – sed el kie? –
frakasas ilin retro ĝojokrie.

Jorge Camacho

Verko kiu meritas respektan atenton


oktobro 2010
La titolo Yvonne, virina nomo; la subtitolo Sonetoj malsekretaj aludas al "Sekretaj sonetoj" de Kalocsay, tiu legaĵo sinripete enuiga malgraŭ ĝia forma perfekteco. Kio pri la 224 sonetoj, kiuj rekte aŭ nerekte estas dediĉitaj al Ivona? Mi tuj diru, ke ili certe ne estas enuigaj, savas ilin la persona tono ĉie konstatebla, kontraŭe al la Kalocsajaj, kaj pli da tema varieco; tamen ili, okaze, povas efiki lacige, sed ne nepre en negativa senco.
Kiu estas Ivona? Franca knabino, kiun ekvidis enamiĝe dekkvinjara knabo, kiu nutris tiun amon tra sia vivo, same kiel Petrarka sian amon al sia Laura. Kaj kiel Petrarka rakontis sian vivlonge tenatan sperton en la Canzoniere, Timothy Brian Carr rakontas sametose pri sia neforgesebla amo al sia Ivona. En soneto titolita dudekajarcenta "Petrarkisto" la poeto demandas: "Sed kiel mi min klasu kun Petrarko?" kaj respondas "Kiel? Per amo – ĉiamdaŭra sparko –" kaj komentas konklude: "Mi faras min Ivona-industrio!". Tiu komento havas ironian tonon, estas kvazaŭ la poeto, almenaŭ en tiu verkmomento, iel oblikve konsiderus sian sonetaran produktadon kiel ian metian transformadon. Sed ĉu nur metio, industrio?
Ne estas tiel. La "Sekretaj sonetoj" de Kalocsay pritraktas virinon kiel cedeman objekton por amorado, la malsekretaj sonetoj de Timothy Brian Carr prezentas sian virinon kiel neatingeblan idealon. Tio ekipas lin per multe pli vastaj kaj variaj eblecoj de esprimado ol konstateblas en la sonetaro de Kalocsay. Malsimilaj sintenoj de la du poetoj al la temoj faras ĉi tie decidan diferencon. Unu estas enfermita inter siaj objektaj limoj, la alia ebligas aliron ĉiudirekte en tempo kaj spaco.
Multaj sonetoj estas datitaj taglibrece, rilate al la enhavo de la poemoj. Tiel 29 el la komencaj poemoj havas la daton 1958, la jaron de la Ekkoniĝo, kiam la estonta Esperanto-poeto estis 15-jara. Tiuj datoj donas informojn, sed efektive ne necesajn, la aĝo de la knabo klare aperas en iuj poemoj, ekzemple en "Jen mi dekkvinjaraĝa" (p. 36), la tuta ciklo sufiĉe informas pri si mem, pri la komenco, pri la evoluo ĝis la lasta poemo, kiu retrosendas ĝis 1957: "Post naŭ monatoj mi Ivonan vidos". La poeto tiel fermas la cirklon, per la prakomenco.
Kvankam la poemaro estas esence amevolua rakonto, kiel ja atestas ĝia titolo, la temo ofte devias ja alidirekte: ankaŭ vojaĝoj, muziko, kino, futbalo, havas tie siajn lokojn, kvankam la amrakonto neniam longe forestas. Notoj estas pri diversaĵoj, sed ne sufiĉaj, amaso da nomoj de personoj, lokoj kaj eventoj tie aperas sen notaj komentoj. Tiaj aludoj lacigas, sed povas efiki kiel defioj al esploro, se ne tuj, tiam poste, se oni celas plenan komprenon.
El arta vidpunkto la sonetoj de Timothy Brian Carr estas atentindaj; li tie iras siajn proprajn vojojn, ne nepre sekvante tiajn konvenciajn "regulojn" de la soneto, kiel ekzemple tiujn de malfermo de la temo, ĝia ellaborado, ekzemplo kaj konkludo. Esence la poezio de Carr estas impresionisme elokventa, kio ja havas siajn riskojn, sed ankaŭ ofte surprizojn, kiuj povas efiki aŭ kiel ĝueblaj sparkoj aŭ kiel neagrablaj ĝenoj, depende de la leganto. Bildara troŝarĝemo ne faciligas la legadon, sed pacienca leganto certe klopodas trairi tiajn densaĵojn kaj trovi tie valorojn.
La Ivona-libro de Carr estas atesto de obsedo, kiu trovas sian esprimadon en necedema volo al kontentiga rezulto, ĉiu ŝtupo pelas la poeton al ĉiam nova ŝtupo, tamen ne nepre progresiga; la procezo ŝajnas senfina; oni demandas sin, kiam elĉerpiĝos la fortostreĉoj de la poeto. Al mi persone la akumula efiko de la poemaro estas tiu de mirmiksita admiro pri la kapabloj de la poeto nutri sian inspiron per senlaca elĉerpado de la temo, rezultiganta verkon, kiu meritas respektan atenton.

Baldur Ragnarsson

Grandtola pentraĵo


2011
En la dua poemaro de la brita poeto Tim Carr ĉiu trovos ion legindan, sed verŝajne neniu trovos ĉion legendan.

Kialas, ke Carr en tiu ĉi sonetaro grandtole pentras. Abundas la temoj: Irlando, ŝlagroj, la klasika mondo, franca kaj hispana literaturo, kinaĵoj kaj futbalo. Ofte – kaj jen la aparta talento de Carr – la temoj interplektiĝas: ekzemple en 'Poemo komenciĝanta en superbazaro' la poeto rimarkas gazeton kun raporto pri futbal-matĉo; sekvas aludoj pri Ronsardo kaj Petrarko. Oni eniras alian mondon: tie, kie antaŭ 14 versoj temis pri superbazara pagejo, nun '[a]laŭdo trilis, kaj diantoj floris' (p. 192).

Do, eĉ se ne ĉio allogas en la sonetaro (honeste, la poemoj pri futbalo – sporto, kiun mi abomenas – min enuigas), tamen enestas sufiĉo por kapti la intereson. Jen humura, membiografia poemo pri bibliotekista vivo (p. 81), jen pri lernado de Esperanto (p. 80), jen pri Elviso (p. 88). Kaj jen politike aktuala soneto pri universitatoj, en kiuj oni ne plu ĉasas klerigon sed monon: 'Por esti profesoro en la fako / necesas nur frapfrazoj kaj abako' (p. 139).

Poetoj ĝenerale pli ekonomie verkas ol prozistoj. Tio estas, ili uzas malpli da vortoj por esprimi siajn pensojn, siajn ideojn. Carr ne esceptas, aparte, ĉar li elektis versformon severan, rigoran kaj, laŭdifine, ekonomian. Tio signifas, ke neniu vorto, neniu silabo superfluas. Nepras do koncentriĝi, foje streĉi la mensofortojn, dum ĉiuj 14 soneto-versoj, ĉar mankas la redundo, karakteriza de parolaj, ofte prozaj, komunikaĵoj, kiu helpas kompreni.

Indas, do, voĉlegi la poemojn por ĝui la ritmojn, la melodiojn, la sonojn (ja de la son-etoj). Tiel oni kaptas la nuancojn, la guston, de la poemoj. Foje, se oni tuŝas skulptaĵon, oni pli bone ĝin komprenas. Analoge oni voĉlegu la sonetojn en Yvonne.

Kaj kiu estas la sinjorino, kiu donas sian nomon al tiu ĉi lingve kaj kulture riĉa kolekto? Nu, nepras legi, sekvi la diversajn aludojn, kiujn lasas poeto, kiu diras pri si: 'Mi faras min Ivona-industrio!' (p. 204).

________________________________________

Cetere la aŭtoro petas atentigi pri kelkaj preseraroj en la libro. Ili jenas:

 p19 v15 ŝin, mi

 p31 v10 estis

 p41 v2 duraj

 p50 v13 flustras

 p64 sub v14 02.09.60

 p72 v10 okupacias

 p85 v9 holmoj

 p119 v10 testudoj

 p127 v10 manekeno

 p142 v2 freskon

 p159 v3 fuganta

 p163 v1 abomenas

 p214 v11 konstati, ke

 p217 v6 straŭsseskan

 p218 v4 rangloke.

Notoj:

 p66 v12 “braŭi”

 p79 (titolo) okcidenta mondo

 p90 militoj! epopeoj!

 p174 (linio 2): entuziasmas

 p230 v4: varvikŝiro.

Paul Gubbins

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.