La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Zamenhof en Varsovio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Zamenhofoj en Varsovio


julio 2018, №7

La plej konata esperantisto Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko, tiam tute ne pola urbo, sed 44 jarojn el siaj 58 vivojaroj li pasigis en Varsovio, la ĉefa urbo de Pollando (laŭ la tiama statuso – nur la ĉefurbo de Varsovia gubernio en Ruslanda Imperio). Lia naskiĝurbo Bjalistoko situis en iama limregiono de la Granda Litova Duklando (do, en la historia Litovio). Zamenhoftempe ĝi estis Grodna gubernio de Ruslanda Imperio, kiu nur en 1921 oficiale eniris la teritorion de Pola Respubliko laŭ la Riga packontrakto. La Varsoviaj vivojaroj de Zamenhof estis liaj plej agoriĉaj kaj gravaj por la komenca periodo de tutmonda Esperanto-movado. Tutnature, la 160-paĝa eseo Zamenhof en Varsovio logos la atenton de ĉiu esperantisto, deziranta ekscii pli multe pri la vivo de la Kreinto.

Zamenhof en Varsovio estas la verko de mia samaĝulo, elstara esperantisto, profesia pola ĵurnalisto, reĝisoro de dokumentaj filmoj de Pola Televido Roman Dobrzyński. La atenton de internacia leganto li vekis, publikiginte en 2003 la libron La Zamenhof-strato (interparoladoj kun la nepo de Zamenhof, L. K. Zaleski–Zamenhof), kiu aperis ankaŭ en 15 naciaj lingvoj. Nun ni kun scivolo komencas legi la novan libron de R. Dobrzyński pri Zamenhof.

Jam ĉe eklego ni atentas, ke la aŭtoro rakontas al ni pri Ludoviko Zamenhof (p. 3 kaj 5). Kial ne pri Lazaro Zamenhof? Estas impreso, ke la verko aperis surbaze de ĉiĉeronaj rakontoj por polaj ekskursoj tra la esperantista/juda Varsovio. Ni scias pri la pola tradicio Lazaron nomi Ludoviko, tamen, la libron Zamenhof en Varsovio Roman Dobrzyński nun prezentas al internacia legantaro!

La oficiala, do aŭtenta nomo de la majstro Zamenhof oficiale figuris kiel Lazaro Markoviĉ (patronomo) Zamenhof (ruse: Лазарь Маркович Заменгоф): en la registrolibro de la Bjalistoka rabenejo (1859), en la gimnazia atesto (1879), en la diplomo de la Varsovia universitato (1885), en la rabeneja registro pri la naskiĝo de la filino Sofio (1889, Kaŭno), en LA censo de Grodna loĝantaro (1897). Ankaŭ en la registrolisto de la 1a UK (1905, Boulogne-sur-Mer, Francio) – Zamenhof Lazar! La nomo Ludoviko estas la kromnomo de Lazaro Zamenhof, influita de la pola medio. Sur lia surtomba monumento estas kompromise skribite: “Doktoro Lazaro Ludoviko Zamenhof”. Sekve, la kreinto de Esperanto estas prezentenda aŭ nur per la antaŭnomo aŭtenta – Lazaro (Zamenhof) aŭ dunome – Lazaro Ludoviko, sed neniel sole Ludoviko (Zamenhof).

Malgraŭ la promesdona titolo (Zamenhof en Varsovio) nur 60% de la teksto rekte rilatas al Lazaro Zamenhof aŭ/kaj Esperanto. La aŭtoro celis gvidi la legantaron tra Zamenhofaj lokoj de Varsovio. La rakontado similas al tiu de urba ĉiĉerono, kiu al sia turista grupo prezentas ĉefe nur ĝeneralajn informojn pri tiu aŭ alia objekto, tiu aŭ alia persono. Estas la gvidlibro tra Muranovo – la juda urboparto de Varsovio kaj la apuda juda tombejo (“forfalas” parolo pri la Varsovia Universitato, eĉ ne fota, kiu restas sur ekstera teritorio). Cetero temas pri Varsoviaj judoj ĝenerale, ekzemple, kiel ili setlis Varsovion, pri tradicioj, klerigaj reformoj. Vere interesa estas la mallonga ĉapitreto (p.13) pri la germansonaj nomoj de judoj. La 11-paĝa ĉapitro “Juda tombejo en Varsovio” estas utila ĝeneralsence, sed ne pro pli profunda konatiĝo kun Zamenhofoj kaj tial sendamaĝe povus esti mallongigita. Tute nekomprenebla estas la enlibrigo de la ĉapitro “Polin”, la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj. Ja ĉi-ĉapitre ne enestas eĉ unu frazo pri Lazaro Zamenhof kaj Esperanto. Ĉu vere la muzeo ignoris tiujn? Figuras nur la sola “ligo” – “la ĉefa enirejo troviĝas flanke de Zamenhof-strato”.

Specialan valoron por la legantoj havas la 26-paĝa ĉapitro “Tomboj de Zamenhof-familianoj”. La aŭtoro dediĉas decan atenton al la forpaso de Zamenhofoj. Trafe kaj sufiĉe profunde estas prezentitaj la edzino Klara Zamenhof, la frato Felikso Fabjan Zamenhof. Multaj eŭropanoj vizitas la Varsovian, la plej grandan en Eŭropo, judan tombejon. Indus aldoni, ke por tiuj vizitantoj, kiuj ne havas ĉi tie sepultitajn proksimulojn, la vizitado estas pagata!

Cetere, pri kelkaj Zamenhofaj parencaranoj temas ankoraŭ en du pliaj ĉapitroj, ekzemple, pri la filinoj Sofia kaj Lidia. Sofio estis la unua filino de Lazaro Zamenhof. Kaj jen, sur la paĝoj 35, 73, 74 123, 124 ŝi figuras kiel Sofio, sed sur paĝoj 97, 100, 101, 102, 127 la sama filino figuras jam kiel Zofia, laŭ la pola nomformo. Mi suspektas, ke la libro Zamenhof en Varsovio estis verkita originale ne en Esperanto kaj estis ne sufiĉe diligente tradukita el la pola malneto…

L. Zamenhof havis tri fratinojn: Fani, Aŭgusta kaj Ida. R. Dobrzyński rakontas nur pri la varsovianino Aŭgusta Hermelin (kiu pri Esperanto ne okupiĝis). Eĉ unufraze ne estas menciita Fani Pikover (naskita Zamenhof), kiu invitis la fraton post la fino de la universitato veni al la litova urbeto Vejsejo (litove: Veisiejai). Onidire, la fratino Fani al Esperanto rilatis skeptike, sed, laŭ la atesto de Edward Wiesenfeld (intima amiko de la Zamenhof-familio) en Heroldo de Esperanto (1925, №23/251): “Nun ŝi havas tri infanojn, kiuj scias kaj iom okupiĝas pri Esperanto”. En 1923 la filino Anna partoprenis en la Nurenberga UK kaj en 1926 ŝi loĝis samadrese kun Feliks Fabjan Zamenhof (Kościeliska 31).

En la ĉapitro “Dilemo” (pĝ. 16) la aŭtoro mencias la gravan judan grupon “litvakoj” sen prezenti la ĝustan sencon de tiu genta kategorio. Litvakoj ja ne estis “veraj” Varsoviaj judoj, ili estis “enmigrintoj” kaj tial ne ĉiam bonvole traktitaj de siaj polaj samgentanoj. Litvakoj estas judoj, kiuj naskiĝis kaj vivis sur la teritorio de la iama Litova Grandduka Ŝtato, kiun ili hebree nomis Lita kaj jide Lite. Litvakoj parolis la litovan jidan dialekton Litwakisch. Gravas percepti, ke ĉiuj Zamenhofoj devene estis litvakoj. Nur tiam eblas kompreni, kial la varsoviano Lazaro Zamenhof konstate diris: “mi postlasis mian patrujon kiel juna knabo”. R. Dobrzyński titole (p. 20) nomas Lazaron Zamenhof “Filo de la pola tero”. Estas konate, ke Zamenhof distancigis sin de poleco. Tamen, estas vero – en la letero de la 14a de februaro 1912 al LKK de la Krakova UK la Majstro permesis sin tiel prezenti publike (estis kompromiso, ĉar iuj tre deziris prezenti lin polo). Sed en la sama letero li nomas sin litvako kaj memorigas, ke li “naskiĝis en Litovujo”. Estas do ripeto de la konstato, dirita en Londona Guildhall la 19an de aŭgusto 1907: “Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo”. Vi do havas respondon al la kviza demando: kiu estas tiu, kiu naskiĝis en Litovujo kaj fariĝis la filo de pola tero – estas Lazaro Ludoviko Zamenhof!

Antaŭ la lego de tiu ĉi utila libreto mi estis certa trovi rakonton pri almenaŭ kelkaj elstaraj vizitintoj de la loĝejoj en la stratoj Dzika kaj Królewska. R. Dobrzyński min seniluziigis – ne estas eĉ unu familinomo de vizitinto, des pli forestas citado de iliaj impresoj. Mi, kiel litovo, sekrete esperis tralegi ion pri vizito de la unua Esperanto-korespondanto de L. Zamenhof, la unua litova esperantisto Aleksandro Dombrovski (litove: Aleksandras Dambrauskas) okazinta en la jaro 1912; tiam ili interŝanĝis kelkajn frazojn en la litova lingvo(!). Inter la vizitantoj de la Zamenhofaj hejmoj estis Antoni Grabowski kaj Baudouin de Courtenay. Almenaŭ la vizitoj de la Varsoviaj samideanoj Leo Belmont, Odo Bujwid, Edward Wiesenfeld povus esti menciitaj. Fine de 1914 la kreinton de Esperanto vizitis Edmond Privat, la aŭtoro de Vivo de Zamenhof (ses eldonoj). La 1an de aprilo 1917 unu el la lastaj vizitantoj de la Zamenhofa hejmo estis la germana samideano majoro Neubath…

En la libro abundas ilustraĵoj. Ili logas al foliumado jam antaŭ ol legi la libron. Ne ĉiuj fotoj kunhavas klarigojn; ne ĉie ili estas vere bezonataj. Tamen kelkaj fotoklarigoj povus esti pli informaj. Jen, ĉe la foto sur la paĝo 33 ni legas: “Strato Nowolipie antaŭ 1939”. Ĉu tio sufiĉas, ja en la surfote maldekstra domo funkciis la presejo de Ĥaim Kelter, kie estis presita la unua Esperanto-libro! La legado de la libro liveras (aŭ memorigas) al la legantoj multajn ne tre konatajn faktojn pri Lazaro Zamenhof (ekzemple, pri la apero de Proverbaro Esperanta, kies iniciatinto estis la patro Marko, p. 71). Por laboro de esplorantoj ĉiam tre utilas nomindeksoj de studata literaturo. Ve, la nomindekso de la pritraktata libro estas iam erariga. Jen pri Aleksandro Zilbernik nur kvin indikoj el dek estas ĝustaj, pri Fania Pikover (Zamenhof) el kvar indikoj ĝustas nur unu.

La aŭtoro de la eseo Zamenhof en Varsovio (Eldono I) plenumis grandan laboron. Dankon al li! La valoron de la libro pligrandigas la plano de Muranovo (pole: Muranów) kaj la plano de la juda tombejo. Tamen la plaĉa, riĉe ilustrita verko, kiu celis konigi nin kun la Varsovia vivo de la Majstro pli vaste kaj pli profunde, ne plene atingis la celon kaj restigis antaŭ ni (kaj al la aŭtoro) novajn demandojn. Verŝajne ni povas esperi pri “Eldono II”, kie la rimarkitaj mankoj forestos. Unue, la titolo povus esti precizigita al Zamenhofoj en Varsovio; temas ja ne nur pri Lazaro Zamenhof. Dezirindus pli vasta rakonto pri la adiaŭo kun li (p. 48) kaj pli profunda prezento de lia Alvoko al diplomatoj (p. 45). Mi, kiel litovo, speciale ĝojas pri la streboj de Roman Dobrzyński popularigi tutmonde la majstron Zamenhof, ja Lazaro Ludoviko Zamenhof, simile al la poeto Adamo Mickeviĉ (litove: Adomas Mickevičius), estas personeco, kiu historie ligas litovojn kun poloj.

Vytautas Šilas

Zamenhof en Varsovio Roman Dobrzyński


Majo 2019
Mi rekomendas legi al ĉiuj esperantistoj. Tiu libro estas tre interesa pro la biografioj de la tuta Zamenhofa familio kaj gravaj personoj. Mi treege tuŝis legi i.a. pri la infanoj de Ludiviko kaj Klara Zamenhof pri Lidia kajZofia, ke ili devis en la ektermejon Treblinka en la gason. Mi ploris kaj alplendas kaj mi kunsentas kaj fiodoras tiun gason en mia imago. Terurege!!!! Neimagebla. Kaj pri la filo Adamo. Pri la vivo de L.C. Zaleski-Zamenhof kaj aliaj gravaj personoj kaj la gravaj lokoj kaj stratoj kaj tombejo kaj muzeo POLIN mi ankaŭ eksciis plu.
Tiu libro vere estas grava kaj tuŝas entute.

Helli (Germanio)

Zamenhof en Varsovio


Septembro 2018
Unue ĉar 44 de la 57 jaroj vivitaj de Zamenhof (1859-1917), li pasigis en Varsovio. En la pola ĉefurbo li frekventis mezlernejon, kreis la Internacian Lingvon, konstituis familion, laboris kiel okulkuracisto kaj tie mortis. Due ĉar la libro, eldonita de Roman Dobrzynski, estis omaĝo al la centjariĝo de sia morto.
La aŭtoro dividis la libron en kvin itineroj kiel turisma rondveturado kaj aldonis en la fino de la libro, speciala ĉapitro pri la Muzeo de la Historio de Polaj Judoj (POLIN), inaŭgurita en 2013. La unua itinero priskribas la Muranovo-kvartalon, kie la familio Zamenhof vivis tre longe. Sekvante, Dobrzynski priskribas la Juda Tombejo en Varsovio, kiu najbaras kun la kvartalo Muranovo. Ĝi ekzistas ekde la 19-a jarcento kaj estas deklarita Historia Monumento kaj Arto. En la tria itinero, estas larĝa priskribo de Tomboj de Zamenhof-Familianoj. En la kvara itinero estas priskribita la Zamenhof-Strato, registrita en antaŭa libro de Roman Dobrzynski. La preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estas la lasta itinero. Tie en la paroĥa domo trovis rifuĝejon la nepo de la kreinto de Esperanto kun sia patrino, kaj kelkaj aliaj membroj de la Zamenhofa familio. La moderna Muzeo de Historio de polaj judoj, POLIN kompletigas la libron, same kiel historiajn fotojn kaj mapojn de la distrikto Muranovo kaj Juda Tombejo.

Lemosac (Brazilo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.