Nekutima kvazaŭ aŭtobiografio - en historia fono de la tiama Hungarujo de la 1950-60aj jaroj. Mi kundividas centprocente la literaturistan fakan opinion, donantan altvaloran pritakson, de Minnaja-Silfer al la verko en ''Historio de la Esperanta Literaturo'', eldonita de LF-koop en 2015, sed mi ne volas citi aŭ ripeti ĝin. Mi preferus plie kundividi miajn impresojn, sentojn, pensojn vekiĝintajn dum la legado, do bonvolu viziti
esperantohea.hu/adolesko-recenzo/ Mi esprimas mian admiron kaj respektegon al la inĝenieco de la verkisto en vortbildoj kaj vortkunmetoj, plie en vortuzo kaj en kreiva uzo de ebloj de la baza, fundamenta vorttrezoro de nia lingvo - permesante al si ankaŭ la necesan sed modestan uzon de neologismaj epitetoj, kiuj hodiaŭ jam tute ne sonas tiele. Abundo sen redundo.
....la leganto ne povas imagi heroon prezentatan nur deinterne; ...nepre estas necese vidi lin kvazaŭ el ekstera vidpunkto, do prezentatan de iu alia.
Kompreneble oni povus trakti la aferon formale, kaj uzi simple anstataŭ la pronomo ''mi'' la pronomon ''li'', trompante la leganton aŭ almenaŭ havigi al li la impreson de objektiveco. Sed li diras, ke ankaŭ literaturo estas ilo de ekkono de la mondo, kaj ekkoni la mondon oni povas, se oni vere havas diversajn vidpunktojn (komprenu: diversajn okulparojn), kaj ne nur ŝajnigas tion
Mi apartenas al
leganto kun admirinda pacienco, kiu sukcesis tramaĉi tiom da animaĵoj... ; kaj mi ege rekomendas al ĉiu, kiu estas sentema kaj akceptema al lingvaj, literaturaj bongustaĵoj; kun altnivela sento de stilo, kiu deziregas kunbaraktetadi en specialaj originalaĵoj. Se la romano aperos iam ankaŭ hungarlingve mi antaŭvidas ties furoran sukceson.