Mi legis la libron
Bagatelaro de la norvega verkisto Johan Hammond Rosbach, eldonita en Oslo en la jaro1951, do tempo preskaŭ antikva, tamen temo de apartaj rakontoj tute ne estas antikva nek arkaika. La rakontoj estas diverstemaj, do estas malfacile priskribi ĉiujn kune kaj resumi, sed priskribi ĉiun el ili aparte - tio kreus novan libron/libreton. Sed mi kore rekomendas la libron, ĉar vere estas interesa. Unu el rakontoj estas ĝuste
Bagatelaro, en kiu la aŭtoro asertas, ke bagateloj estas la plej gravaj, plej esencaj eroj de la vivo. Eble efektive tiel estas?
Ĉiu el la noveletoj rakontas iun bagatelaron.