Tenis min preterintence ĝis finlego. La ĉefpersono, Jurtalan, aperas kiel avara grandbienulo, kiu ekspluatas ne nur la gelaboristojn sed ankau la proprajn familianojn. Ĉiam fumeganta kaj morna li peladas ilin, mem ankaŭ troaktiva. Eta senkulpigo: teruraj spertoj dum la Balkana milito (1912/13) kontrau la turkoj. La kontraŭa, titola persono estas la bofilino Sezda, kiu komencas bonhumore, amante sian Stojko. Sed ilia geedzeco restas senfrukta kaj post lia forpaso ŝi dek jarojn laboregas vane por la bogepatroj, ĝis ili forpelas ŝin. Ili tiel ofendas ŝin, ke ŝi minacas denunci la bopatron, informite de sia edzo pri la kulpego de la bopatro, murdo. Ŝia patro ordonas ŝin postuli la Grandan kampon kontraŭ plua prisilentado. Sed fine Jurtalan preferas denunci sin mem ol cedi al ŝi.
Karaslavov bele priskribas kaj la naturan, veteran kaj internan etoson, kun multaj pripensoj, interparoloj de la rolantoj. Ankaŭ la grandbienulo montras iom da sentoj, kvazau Hitlere al bestoj.
Ne estas troveblaj multaj preseraroj.
Humuron ni trovas en unu el la librofinaj folkloraj priskriboj: Dum la reĝimo de la buĝha registaro antaŭ la elektoj voĉvarbistoj promesis kion ajn. Unu eĉ ponton. "Sed ni ne havas riveron". "Ankaŭ tiun ni donos al la vilaĝo".
1959 estis tempo, kiam oni ankoraŭ ne kontroligis siajn tekstojn per kleraj alikulturanoj. Do ne mankas slavismoj kaj bulgarismoj. Plej frapas preterito (-is-formoj) en nerekta parolo kaj ellaso de la subjekto en subpropozicioj. Sed la tuto legiĝas agrable, ankaŭ pro popolaj esprimoj: "(konata), kiel li konas siajn manplatojn".