Laŭ mi estas iom komplika romano. Mi devas konfesi, ke mi ne tute bone komprenis ĝin.
Temas pri iu neekzistanta lando, Bagonio, reĝlando, ie en mezeŭropo. Granda temo estas revolucio: kio estas pli bona: revolucio aŭ evolucio. La libro datiĝas el al periodo inter la du mondmilitoj, kiam la ideo de Paneŭropismo naskiĝis. La titolo Hura! venas de la kanto, kiun la revoluciuloj kantas. Tiu parto estas laŭ mi la plej interesa de la romano.
Baghy ludas kun la nomoj de la roluloj: Jenlafiŝ, Jenmi, Venknejam, Blindfid kaj kelkaj aliaj.
Ĉu rekomendinda? La lingvaĵo ne estas tre malfacila, la temoj de la romano kelkfoje malfacile sekveblaj. Se iu deziras legi unu el la klasikaj verkoj de la Esperanto-literaturo, ĝi estas rekomendinda. (Nepre faru mem liston de personoj, nomoj kaj funkcioj - tio faciligas certe la legadon!) Kiu ne ŝatas la ĝenron de la magia realismo, al kiu laŭ mi apartenas la romano, evitu la legadon.
Hura! estas iom longa romano, kiun mi legis, uzante tri 'Sumoo'- periodojn. Mi jam konis la diversajn stilojn de Baghy, leginte plurajn liajn poemojn kaj rakontojn, sed, ke li kapablis prezenti ilin ĉiujn en unu granda verko estis surprizo: jen partoj simple plezure rakontaj, jen sciencaj kaj filozofiaj dialogoj, jen absurdaj situacioj kun amuze groteskaj figuroj, jen romantikaj am-intrigoj... La fantasta fono de la tuto estas tuj atentokapta, la satiro pri socio, kvankam el alia epoko, plu validas. Por pacienculoj, nepre leginda verko de unu el la elstaraj verkistoj.
Esperante, ke ankaŭ vi sukcesis, mi bondeziras.