Siatempe mi tralegis la finnan epopean mitologian poemon
Kalevala, kies titolo signifas ´Lando de herooj´. Ĝi estis tre belsona kaj tial mi volonte eklegis ankaŭ la etan libreton
Kalevipoeg. Simila nomo, simila enhavo, sed la signifo kaj deveno alias. Kalevipoeg - Filo de Kalev, aŭ Kalevido - estas estonia nacia eposo. Origine ĝi konsistas el 20 kantoj kun pli ol 19 mil versoj.
La ideon kolekti la lokan folkloron ekhavis germanlingva kuracisto Friedrich Fählmann, kiu al la estona popolo en la lando sub rusa regado kaj kun oficiala germana lingvo volis doni la fieron pri ĝiaj lingvo kaj kulturo. Li komencis verki la poezian formon de tiuj tradiciaj rakontoj. Post lia neatendita morto lia amiko Friedrich R. Kreutzwald daŭrigis la verkan laboron.
Bedaŭrinde, Kalevido estis tradukita en Esperanton nur parte, fare de Hilda Dresen, estona esperantista poetino, sub lingva kontrolo de Henrik Seppik, pioniro de la estona Esperanto-movado, kun ilustraĵoj de Oskar Kallis. Eldonis ĝin en la jaro 1975 la eldonejo Eesti Raamat en Tallinn, la estona ĉefurbo. La svelta, 17 centimetrojn alta libreto enhavas 85-paĝojn. La dekpaĝa antaŭparolo klarigas la ekeston de la epopeo kaj priskribas enhavon de la 20 kantoj. La sekvanta epopeo mem prezentas eltiraĵojn el la unuopaj kantoj. Bedaŭrinde, ke nur fragmentojn, ĉar la enhavo ĉarmas, kaj la versoj belsonas. Min mem tamen miris, ke foje Kalevido estas heroo pozitiva, sed foje negativa: ekzemple drinkinta li perfortas la virgulinon, kiu poste sindroniĝas en la maro.
Fine la mortinta Kalevipoeg sur sia blanka ĉevalo restas alĉenita al la infera pordego, kiun li gardas, por ke la infera reĝo Kornulo, kiu same estas enĉenigita, ne povu liberiĝi. Tamen venu la tempo, kiam Kalevido liberiĝos kaj revenos hejmen por ekflorigi Estonion. Tiuj lastaj versoj rememorigis min pri la ĉeĥaj kavaliroj dormantaj sub la montopinto Blaník kaj tiuj slovakaj sub la montopinto Sitno, kiuj same venu helpi al siaj popolanoj, kiam foje venos malfacilegaj tempoj al niaj landoj.