ETERNE FURORA LIBRO
En la fascina mondo de literaturo ekzistas pluraj kuriozaj fenomenoj. Unu el ili estas la fakto, ke klasikaĵoj, foje tre antikvaj, konstante reeldoniĝas en multaj lingvoj, kaj konstante furoras antaŭ la publiko. Ekzemploj estas La Eta Princo, de Saint-Éxupery, kiu ĉiam allogas amasojn da legantoj, kaj La Mizeruloj, de Hugo, kiu transformiĝis en kinfilmojn.
Plej kurioze estas, ke libro pri filozofio troviĝas ankaŭ kiel ekzemplo de tiuj eternaj furoraĵoj. Manlibreto, de Epikteto estas unu el tiaj verkoj. Ĝi eldoniĝas, jaro post jaro, en plej diversaj landoj en la mondo. Do, nepre estas havi ĝin ankaŭ en nia lingvo.
Temas pri eta broŝuro enhavanta 53 nelongajn meditaĵojn. Foje ili estas simplaj, memkompreneblaj ideoj, foje pli ellaboritaj meditaĵoj - ĉiam celantaj helpi homojn vivi pli saĝe. Vidu ekzemplon:
"Estas ja karakterize por nefilozofoj neniam serĉi saviĝon aŭ damaĝon en si mem, sed ĉiam serĉi la kaŭzon ekster si. Estas karakterize por filozofoserĉi ĉiun saviĝon kaj damaĝon en si mem."
Foje oni devas relegi tiajn meditaĵojn, kaj estas bona mensa ekzerco klopodi preni praktikajn konsekvencojn aplikeblajn en nia moderna vivo. La ĝenerala ideo, ke mensa trankvileco dependas de nealkroĉiĝo al materiaj aferoj, al aliulaj vidpunktoj, al sociaj konvencioj kaj al neraciaj homaj valoraĵoj. Modesteco, spirita sendependeco, sindeteno antaŭ la homaj vantecoj kaj libereco de la pensokapablo - jen la ĉefaj ŝlosiloj al bona vivo.
Epikteto naskiĝis en la mezo de la unua jarcento post Kristo. Li estis sklavo en Romo, kaj alprenis la instruojn de la stoika skolo. Laŭ stoikismo, homoj devas vivi harmonie kun la naturo, do kun si mem, kun la homoj kaj kun la universo. Ili pensis, ke la universon regas racio ("logos"), nome ia dia principo ĉiea.
Venis momento, kiam Epikteto akiris sian liberecon, sed devis forlasi Romon pro malpermeso al filozofoj. Multaj fakuloj opinias, ke li estis religiema kaj iamaniere antaŭulo de kristanaj ideoj.
La Esperanta versio de lia Manlibro estas flua, agrable legebla teksto. Dankon al la tradukinto Berveling kaj al la eldoninto, pro tiu bela kontribuo al nia literaturo.