Mi decidis legi 2 paĝojn tage de la libro
Marta tradukita de Zamenhof mem. Fakte mi sukcesis legi entute 46 paĝojn de la libro.
Estas interese legi la unuan eo-lingvon far Zamenhof mem. Por mi, franco, kelkfoje tiu lingvo estas iomete pli malfacila ol la nuna esperanto-lingvo, kiu enhavas eŭropdevenajn neologismojn, kiuj helpas min diveni la sencojn de kelkaj vortoj.
Tamen legado de tiu libro konsciigas la elstaran lingvan laboron de Zamenhof pli ol 100 jarojn antaŭe, kiam la homoj ne tiom edukitaj estis. Gratulojn al li pro tio!
Nuntempe la ĉefa valoro de Esperanto por mia edzino 'Frumateno' kaj mi 'Velshipanto' rilatas al la amikecaj ligoj, kiujn oni povas instigi inter esperantistoj de malsamaj tutmondaj kulturoj. Tio ege plaĉas al ni kaj helpas maljuniĝi lernante multajn kulturajn trezorojn.
Ankoraŭ aktuala evento, kvankam virinoj estas nun malpli malfeliĉaj. Priskribo de vivo de vidvino juna kun filineto, kies edzo jam forpasis; sed ili ne ŝparis monon. Marta devis translokiĝi en malluman, malvarman ĉambereton sub tegmento, forlasinte ĉiujn objektojn kaj meblojn, kiujn ili havis. Ĉiuj sentoj estas priskribitaj tre precize.
Malgaje ŝi havis fieran kuraĝan animon kaj diris, "Mi trovos laboron"! SED la pola socio de tiu tempo ne helpas virinojn eĉ mistraktegas ilin. ONI legas rapide por scii la finon, ĉar ni volus feliĉan finon, kaj vi scios ĉion pri onta anta, inta ... same kiel en "AKVO de LA Rivero" de RAYMOND SChWARTZ!!!
Marta, barakta virino antaŭ pli ol cent jaroj.
Marta, verkita de pola verkistino Eliza Orzeszko (1841- 1910), estas romano antaŭ pli ol cent jaroj, tradukita de nia majstro Zamenhof. Je la komeneco ĝi jam allogas mian legecon: "La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuziĝado, ĉercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, kore konsentas ĉiuj."
Estas libro pri sorto de virino.
Marta naskiĝis nobela, sed post la sinsekvaj mortoj de la patro kaj edzo, ŝi falis en malriĉecon kaj devigite eliris el la familio por panlabori. Tamen ŝi, kvankam estis bone edukita, sed havis nenian povoscion. Ŝi malkapablis perlabori en kia ajn cirkonstanco ---- familia instruistino, kudristino, libortradukinto, vendistino..., krome, la tradicia penso degradigi virinon starigis antaŭ ŝi obstaklojn sur ŝia vojo vivteni sian filineton. Ŝi fiaskis provi diversajn laborojn kaj por la malsana filineto kaj malsato, malvarmo de la familio, ŝi decidis riski ŝtelon, konsekvence ŝi renkontis persekuton de policistoj, nenion povis fari ŝi fine mortis kuŝante sub la radoj de omnibuso tirata de ĉevaloj!
Ĉi-tiu romano mem probable estas destinite forgesebla de la epoko, inkluzive de la esprimmaniero --- plena de doktorino kaj instruo, tamen la arda pasio prisavis la rakontadon, por ke ŝi estu potenca kaj afekta.
La pionira literaturaĵo karakteriziĝas per simplaj vortoj, flua rakontado kaj kapabla esprimado. Ĝi meritas legi denove en hodiaŭo.