|
Mozi
|
|
Mozi (serio de Libroj de Zaozhuang-a Universitato pri Esploro kaj Diskonigo pri Ĉina Kulturo) | Marto 2018 |
Genio de prof. Sasaki Teruhiro
Unue mi skribos pri genio de prof. Sasaki. En "Enkonduko" li skribas, ke li eklernis Esperanton en 2002. Eble en tiu jaro aŭ post unu jaro mi renkontis lin la unuan fojon. Kaj poste nia amikiĝo pli kaj pli profundiĝis. Tiun tempon mi estis prezidanto
de Komisiono de Universala Esperanto-Asocio pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), kaj post kelkaj jaroj mi devis eksiĝi de tiu laboro laŭ la regulo de la komisiono. Mi elektis profesoron Sasaki kiel mian posteulon. Li estis profesoro pri la rusa literaturo en Universitato Saitama,
sed la rusa literaturo kaj la rusa lingvo ne multe interesis/as gestudentojn kaj malmultiĝis tiuj, kiuj volis lerni sub li, tial li enkondukis Esperanton kune kun la rusa kaj la angla por komprenigi al la gestudentoj la literaturon de Orienta Eŭropo. Eble tiamaniere li ekhavis pli profundan komprenon pri Esperanto.
Kiam li laboris kiel prezidanto de KAEM, li ricevis informon de Zaochuang-a Universitato pri invitita instruisto al la universitato. Li estas tre taŭga homo por la posteno, ĉar li havas konon de la rusa, la angla, la japana, Esperanto, la ĉina kaj aliaj lingvoj, nome li estas poligloto.
Li kandidatiĝis kiel tiu instruisto kaj estis akceptita. Li ekloĝis en Ĉinio. Baldaŭ li kompilis lernolibron de la japana lingvo por siaj gestudentoj, kaj poste aŭ samtempe li tradukis eseon " Streta Vojo al Fora Interno " de la japana hajko-iniciatinto Macuo Baŝoo, kiu agadis en la Edo-epoko (1644-1694).
Mi miris pro tio, ke li havas tiom da kono pri la japana gramatiko, kaj pro tio, ke li povas kompreni tiun klasikan verkon kaj traduki ĝin en Esperanton. Kaj pli poste li komencis traduki ĉinajn klasikaĵojn, kaj tio pli miregis min.
En Japanio lernantoj lernas iom da ĉina literaturo kadre de la japana lingvo, ekzemple" Vortoj de Konfuceo", kaj nomojn de antikvaj ĉinaj filozofoj en la leciono de la monda historio, sed ne plu. La nomon de Mozi, Zhuangzi, Mengzi, Xunzi ktp.,
kleraj homoj scias, sed kion ili predikis, preskaŭ neniu scias. Antaŭ kelkaj jaroj ni invitis s-ro Sun Minĝiao (Semio) el Zaozhuang-a Universitato por ke li parolu pri Mozi en Esperanto-Kongreso de la regiono Kantoo. Kiel interpretisto mi iom lernis anticipe pri Mozi per interreto,
sed mi ne komprenis ideon de Mozi bone. Ĉiel mi provis interpreti la prelegon de s-ro Sun, sed tio estis la fino. Mi ne plu havis intereson pri Mozi, nek volon pli lerni lian libron, kaj mi tute forgesis Mozi-on, sed subite aperis la dika, bela libro de Mozi, kiun s-ro Sasaki donacis min.
Mi komencis legi la libron, kaj konstatis, ke s-ro Sasaki estas genio. Li ne studis la ĉinajn klasikaĵojn en universitato kiel studento, nek en sia profesora tempo. Antaŭe li parolis nur pri la rusa literaturo kaj la rusa lingvo. Kiam li ekloĝis en Ĉinio,
li diris, ke lia loĝurbo Zaozhuang estas proksime de naskiĝlokoj de Mozi kaj Konfuceo, sed ordinaraj homoj neniam ekpensus legi iliajn librojn, nek traduki ilin en ajnajn lingvojn. Mi povas iom kompreni la ĉinan lingvon kaj kompreni la signifon de multaj ĉinaj ideogramoj,
sed mi tuj rezignus legi la originalajn tekstojn, kaj tute ne havus volon traduki ilin, ĉar tio tute ne estos ebla por mi. Ekzemple en la komenco de la libro aperas jena frazo:
Mi tradukus jene:
"Se ni eniras en iun landon kaj ne troviĝas tiu homo, tio signifas pereo de la lando",
sed mia traduko estas tute sensenca, ne komprenebla, sed prof. Sasaki jene tradukis:
"Se, ekreginte regnon, oni ne estimas personecon, ja pereos la regno."
Kiel li povas kompreni la signifon de tiu frazo konsistanta el 11 ideogramoj? Mi legadis lian libron "Mozi", kaj miris, kiel li povis kompreni la originalan tekston skribitan en antikva stilo kaj temantan pri la antikva socio, kaj miris, kiel li povis traduki tiel bone en Esperanton.
Unu el la kernoj de la filozofio de Mozi estas Makroamo. Prof. Sasaki tradukis la vorton kiel Makroamo-n (universalan amon), kaj la kontraŭan koncepton kiel Mikroamo-n (egoisman amon). Tio estas tre bona traduko, mi opinias. Per tiu Esperanto-traduko, tiuj, kiuj povas kompreni Esperanton,
tuj komprenas, kion Mozi volis disvastigi por igi la mondon paca.
Prof. Sasaki diras, ke ankoraŭ neniu tradukis la tutan tekston de Mozi ĝis la nivelo de kompreneco. Multaj esploristoj parte, arbitre, nekompreneble tradukis la tekston, sed li tradukis la tuton, ne arbitre sed logike surbaze de la ideo de Mozi, kaj ne nekompreneble sed bone kompreneble.
Ni povas vidi, kiel malfacile estis por li traduki kaj kiom da strebado estis necese por tiu altnivela traduko.
La plej malfacila ĉapitroj estas. En A7 (en la paĝo 190) estas jena frazo:
[K] Humaneco estas amo al ĉiu objekto.
[E] Oni ne aplikas tiun humanecan amon al si mem kiel utilon por si mem, kaj estas klare, ke tio estas malkiel amo al ĉevalo. Tio similas al lumigo.
Per la originala teksto mi nenion komprenas, sed laŭ la traduko de prof. Sasaki, la enhavo estas tre klara kaj eĉ emocia.
Kiel rimarkon li skribas jene:
Rim: Forke, laŭ Sun Yirang, amendas per kaj tralegis "Wohlwollen ist Liebe zum Volke, ohne das man es ausnutzen will." Mi provis traduki laŭlitere.
Pri tiu ĉi rimarko, unue mi miras, ke li konsultis la libron aŭ tezon de germano Forke skribitan en la germana. Due mi tre altetaksas s-ron Sasaki pro tio, ke li estas ĉiam lojala al la orginala teksto.
En multaj okazoj esploristoj emas amendi vortojn en originalaj tekstoj, kiam tiuj ne plaĉis al ili aŭ ne kongruas kun ilia logiko.
Sed s-ro Sasaki estas lojala al la teksto kaj el ĝi provas eltrovi la veran signifon. Por tio li devis konsideri profunde, kvazaŭ budhismaj bonzoj trovus veron en profunda meditado.
Eĉ esploristoj havas/is grandan malfacilon aŭ eĉ neeblon traduki multajn frazojn en tiuj ĉapitroj. Kiel prof. Sasaki povis venki tiajn malfacilojn? Mi supozas, ke li havas tri avantaĵojn: Unue li estas japano.
Historie japana kulturo multe dependas de la ĉina kulturo. Ĉio bona venis de Ĉinio, do japanaj intelektuloj esploradis ĉinajn klasikaĵojn dum 1500 jaroj kaj sekve troviĝas bonegaj vortaroj pri la ĉinaj ideogramoj. Mi aŭdas, ke en ili li ofte trovis nekonatajn aŭ forgesitajn signifojn de ĉinaj ideogramoj,
kiujn tiutempuloj uzis. Dank' al la studoj de tiuj japanaj antaŭuloj, li povis malŝlosi fermitajn pordojn de nekomprenebleco.
Due li havas profundan konon pri la rusa literaturo kaj la rusa lingvo. Por kompreni filozofian ideon, oni devas havi vastan konon pri la vivo kaj la mondo. Lia kono pri la rusa literaturo multe helpis. De loko al loko li skribas sian komenton, komparante frazojn kun la ideo de rusaj verkistoj kaj eĉ de grekaj filozofoj.
Laste mi estas certa, ke ĉar li estas esperantisto, li povas kompreni la ideon de Mozi, precipe pri lia internaciismo. Kaj tradukante la tekston en Esperanton, li havis novajn nociojn.
Genio de Esperanto
Esperanto estis publikigita de d-ro Zamenhof en 1887. Tiun tempon Esperanto-vortoj estis malmultaj, celante simplan komunikadon inter homoj apartenantaj al diversaj landoj, sed Esperanto pli kaj pli evoluis, tiel ke ĝi nun estas uzebla en ĉiuj kampoj kun abundaj vortoj.
Kiam mi legis la ĉapitrojn pri militaj aferoj en la libro Mozi, mi miris pro genio de Esperanto. Mozi montris, kiamaniere oni povas gardi sian kastelon, kiam malamikoj atakos ĝin. Li traktis strategion kaj taktikon en la epoko antaŭ la kristonasko, nome antaŭ 2500 jaroj. Ĉu Esperanto kapablas esprimi tiujn
antikvaĵojn? Ĉu ĝi havas vortojn pri ekipaĵoj de la kasteloj, armiloj kaj batalo? Mirinde, jes. Por legi tiujn ĉapitrojn mi devis ofte uzi vortaron, ĉar aperas multaj tiaj vortoj, kaj ĉiun fojon mi miris pro abundaj vortoj de Esperanto.
Kaj la alia mertio de Esperanto estas ĝia fleksebleco, per kiu ni povas libere krei novajn vortojn. Prof. Sasaki mem skribis sian dankemon al Esperanto en "Enkonduko" (paĝo 35) jene:
Diference de la aliaj lingvoj, Esperanto ebligas laŭliteran tradukon, ne havante kutiman idiotismon. Tiu specialaĵo estas utila por tradukado de la antikva ĉina lingvo kun malfacilaj ideogramoj. Per laŭlitera traduko de ideogramoj ofte elmontriĝas neatendita signifo. Dank' al procezo de Esperantigo mi povis hazarde eltrovadi kaŝitan signifon de la ĉina teksto.
Leginte la libron "Mozi", mi konstatis, ke la libro estas unu el la gravaj libroj legendaj kaj konservendaj eterne en la historio de Esperanto. Ĝi malfermis novan mondon de Esperanto, prezentante gravan ideon de Mozi en la mondo.
Graveco de la traduko de Mozi
La nomo de Mozi estas Mo Di, kies agado daŭris depost la lastaj jaroj de Konfuceo (551-479 a.K.) ĝis antaŭ naskiĝo de Meng-zi (372-289 a.K.), nome en la transira epoko de Printempo-Aŭtuno al Milit-Regnoj. Lia skolo multe progresis tiutempe, propagandante "Makroamon" kaj "Neagresadon" kaj instruante militartojn, sed poste ĝi rapide malaperis. Prof. Sasaki konjektas,
ke unu el la plej gravaj kaŭzoj kuŝas en la estimo de "kritika penso", kiu ne konformiĝis al la hierarkia struktuto de grandaj aŭtokrataj imperioj en Ĉinio. Sed finfine post 2500-jara forgesado, Mozi revivis dank' al prof. Sasaki.
En efektiveco mi komencis legi la libron duondevige, ĉar la libro estis donacita de mia kara amiko prof. Sasaki, sed mi tuj entuziasmiĝis pri la enhavo de la libro, precipe unue pro "Estimo al personeco". Mozi skribas jene:
"De kie ajn ili devenas, de inter terkulturistoj, metiistoj kaj komercistoj, se nur kompetentaj, ili tuj estas promociitaj."
"Oficistoj ne ĉiam estas altrangaj, popolanoj ne ĉiam estas malaltaj."
Li taksis personecon, personajn kapablon kaj karakteron plej gravaj. Eĉ nun oni ofte taksas homojn laŭ deveno, haŭtokoloro kaj aliaj bagatelaj kriterioj, do la ideo de Mozi estis tiutempe ne kredeble revolucia, kaj eĉ nun ĝi estadas tia.
Por prosperigi regnojn, Mozi substrekas gravecon estimi saĝulojn jene:
"La estro nepre havu kritikeman vasalon, la superulo nepre havu disputeman subulon... nur flataĉuloj ĉeestas apud la reĝo, tiam homaj opinioj estas baritaj, jam la regno estiĝas en danĝero."
Kaj ankaŭ "Makroamo" emociis min. En la paĝo 69 estas skribite jene:
"Se mondanoj universale amas sin reciproke, tiam estas paco; se malamas sin reciproke, tiam estas malordo. Tial do la Majstro Mozi diris: "Jen kial oni ne devas ne inspiri al ĉiuj ami la alian".
Nun ni vivas en la epoko de malamo kun multaj bataloj en la mondo. Regas multaj despotoj, kiuj agas agreseme, diskriminacie, malestime al saĝuloj, kaj malame ..., nome kontraŭ la ideo de Mozi. Unu el tiuj estas nia japana ĉefministro Abe. Li organizas sian kabineton, kolektante siajn flatemajn amikojn, kaj ne a?das kritikojn de aliaj.
Li estas ĉiam atakema al siaj kontraŭuloj kaj al aliaj ŝajne malamikaj landoj. Mozi taksus, ke Japanio estas en danĝero.
En la Japana konstitucio, jene estas en sia antaŭskribo:
"Ni, la japana popolo, deziras ĉiaman pacon kaj profunde konscias pri la noblaj idealoj regantaj homajn rilatojn, kaj ni firme decidis konservi nian sekurecon kaj ekziston, fidante la justecon kaj honestecon de la pacamantaj popoloj de la mondo."
Mi eksciis, ke en la japanan konstitucion estis enfluinta la ideo de Mozi. Nun ni, demokratiaj homoj, forte kontraŭbatalas kontraŭ Abe, kiu volas nuligi ideon de "Neagresado" el nia konstitucio. Mozi, jam antaŭ 2500 jaroj, predikis "Neagresado"-n, ĉar milito donas malprofiton al ĉiuj, suferigante homojn kaj malriĉigante la regnon. Tiu ideo estas tre grava, disvastigenda en la nuna mondo.
Estas grave traduki ĉinajn klasikaĵojn en Esperanton
En la bibliografio de la libro estas vicigitaj multege da libroj en la angla kaj en la japana, sed malmultaj en la germana, la franca kaj iuj eŭropaj lingvoj, kaj eble en la korea, sed neniu en aliaj lingvoj. Tio signifas, ke tiuj, kiuj ne kapablas uzi la anglan kaj la japanan, neniam havos okazon sufiĉe koni la ideon de Mozi. Tial tiu ĉi libro en Esperanto havas tre gravan rolon. Esperantistoj en la mondo, pli ol unu miliono,
jam havas ŝancon koni la ideon de Mozi, dank' al la traduko de prof. Sasaki. Mi aŭdas, ke li jam fintradukis "Vortojn de Konfuceo" kaj ankaŭ Zhuangzi. Tiuj, kiuj legis tiun ĉi libron Mozi, nepre volas legi la librojn de Konfuceo kaj Zhuangzi, tiamaniere ĉinaj klasikaĵoj fariĝos mondaj trezoroj, dank' al Esperanto. Mi forte deziras, ke Universitato Zaozhuang plu eldonu la tradukojn de prof. Sasaki.
Dum la pasintaj du monatoj mi pasigis tre fruktodonajn tagojn, legante la libron "Mozi" ĉiun matenon. Kaj tage en televido mi vidis malbelan vizaĝon de la ĉefministro Abe kaj aŭdis lian malaltnivelan kaj mensogan parolon, kaj ĉiun fojon mi konstatis, ke Japanio estas vere en danĝero de pereo. Mi esperas, ke multaj esperantistoj legos tiun ĉi libron kaj pensos pri la estonteco de la mondo.
Se ĉiuj regantoj en la mondo lernos el Mozi, la mondo estos pli paca kaj homoj povos vivi pli feliĉe. Mi estas tre ĝoja, ke mi estas esperantisto kaj amiko de prof. Sasaki, kaj sekve mi havis okazon legi la libron unua en la mondo, post kiam ĝi estis eldonita en septembro 2017. Tio estas granda honoro por mi.