La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Noveloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Noveloj de Akutagawa Ryuunosuke


Majo 2020
Tri gravas japanaj autoroj de la pasinta jardeko konataj al okcidentuloj, kiujn ankau mi bone konas, estas Natsume Soseki, Koizumi Yakumo (Patrick Lafcadio) kaj Akutagawa Ryunosuke). Tri gravaj jamaoan aŭtoroj de la pasinta jardeko konataj al okcidentuloj, kiujn ankaŭ mi bone konas, estas Natsume Soseki, Koizumi Yakumo, Patrick Lafcadio) kaj Akutaga
Natsume Soseki estis unu el la plej eminentaj japanaj verkistoj de la epoko de la Meiji-restarigado, dum kiu okazis malfermado al la okcidenta kulturo. Patrick Lafcadio estis naskita en 1850 en Lefkado, (Grekio) de greka patrino kaj irlanda patro, kaj pasis sian infanaĝon en Anglio, Francio kaj Usono. Li iĝis ĵurnalisto, tradukis Théophile Gautier, vivis dum iom da tempo en insulo Martiniko, kaj fine alvenis Japanion en 1890. Li enkondukis okcidentajn literaturojn al japnaoj, kaj bone skribis pri japanaj rakontoj por la okcidentuloj.
Akutagaŭa Ryunosuke estis japana verkisto kaj poeto. Krom eseoj kaj poeziaĵoj li verkis proksimume 150 rakontojn kaj novelojn. En ĉi internacia sumoo mi legis "Novejoj de Akutagawa Ryunosuke" tradukita de Konisi Gaku.
La unua novelo en la libro "Aranea Fadeno" eble estas la plej konata novelo krom "Rashomon", la enhavo estis tre riĉa je la azia pensado, kaj estis tre bone esperantigita.
La dua novelo "La Diulo" estas la rakonto pri naiva homo kiu volis per lerni fariĝi diulo. La diulo en la rakonto signifas je "nemortulo aŭ feo". Por esti diulo li laboris ĉe iu majstro dudek jarojn, sed li fakte nenium lernis por esti diulo. Ĉu li finfine fariĝis diulo?
La tria novelo kun la titolo "Virino" fakte rakontas pri araneino, ne pri virino. La trefa tradukita titolo devus esti virineco, kiel la origina japana titolo. La araneino estis mortinto de iu abelo, sed ankaŭ granda patrino, kiu vordonis sian vivon por naskigi centojn da idoj.
La aliaj noveloj montris similajn aziajn ideojn, kiuj eble ne estis tiel konataj al okcidentuloj. La fama longa novelo "Rashomon" ne estis en ĉi tiu kolektado, ĉar ĝia enhavo estas pli longa ol la ok elektitaj noveloj. Rashomon estis bone filmita de japana dikretoro Akira Kurozaŭa.
Je la fino de la libro la informoj "pri la aŭtoro kaj liaj verkoj", "Esperantigitaj noveloj de la aŭtoro", "Pri la ortografio de japanaj nomoj" kaj "Pri la tradukinto" estas aldonita, kiuj estas tre utilaj por la legantoj.

Abengo (Tajvano)

Noveloj


Marto 2018
Mi legis Noveloj de Akutagawa Ryunosuke, kiu havas 8 novelojn. Mi legis "Aranea Fadeno", "La Diulo", "La Oranĝoj", kaj "La Malvarmo".
La plej impresa novelo por mi estas "La Oranĝoj".
En iu nuba vintra vespero la viro, kiu laciĝis kaj tediĝis pro sia enua vivo, sidis en trajno. Tiam hasteme envenis knabino dektri-aŭ kvar-jara kaj la trajno ekmovis. Post iom da tempo ŝi malfermis fenestron kaj li fariĝis malagrabla pro ŝia sintenado.
Subite ŝi ĵetis la oranĝojn al tri ruĝvangaj knabetoj starantaj trans la bariero de la nivelpasejo. En tiu tempo li komprenis, ke la kampara knabino, kiu probable estis foriranta el laborservo, tiel rekompecis per alĵeto de oranĝoj el sia sino al la fratetojn, kiuj afablis veni ĝis la nivelpasejo por ŝin adiaŭi. Per ŝia tenera konduto li povis forgesi sian lacon kaj splenon dum kelka tempo. Per malgrava tenera konduto li farĝis serena.
Post tralego la klara oranĝokoloro de oranĝoj freŝe restis en mia koro.

Mateno (Japanio)

Don Harlow