La libro
Opuntioj de Carmel Mallía estas leter-roman. Kutime en tiaj romanoj persona A skribas al persono B kaj reciproke. Ĉi tiu romano estas tute alia. La ĉefrolulo, iu Omar, devenas de la insulo Bonveno (legu: Malta), kaj loĝas jam delonge en Parizo. Pluraj homoj sendis al li leterojn pri okazintaĵoj en Bonveno, sed li tute ne legis ilin. Poste li blindiĝis, do ne plu povas legi la leterojn, sed li havas nepon, Horace, kiu laŭtlegas la leterojn al sia avo; unufojo nepino Christine legas. Estas pluraj Bonvenanoj, kiuj skribas al Omar: Ramon kaj Lola (paro), filino Luiselle, Peppinu kaj Nina (ankaŭ paro), Dun Salv (ĉefpastro), Matilde (fratino de Dun Slav), kaj unufoje eĉ Horace kaj Nepo. Horace ludas saksofonon en la Domo de la Saksofono ĉe ''Place des Vosges'' en Parizo.
Ni povas legi pri kelkaj interesaj aferoj en Bonveno. Oni konstruas maljunulejon, kiun prizorgas Lola kaj Ramon - Lola jam sufiĉe juna mortas. Estas du Madonoj: tiu de l'jasmeno kaj la ĉieleniranta. Fakte temas pri unu statuo, sed iu solvas poste la problemon - legu mem. Ramon ludas gravan rolan kiel prezidanto de la muzikklubo kaj kiel politikisto.
La Bonvenanoj regule petas al Omar viziti la insulon, sed tio ne okazas. Lignisto Ĉikku deziras veni al Parizo por labori ĉe la Pariza katedralo - aktuala temo do post la granda incendio en aprilo 2019.
La titolo estas Opuntioj. Tiuj fruktoj estas en mia regiono tute nekonataj, kvankam mi kelkfoje man?is ilin. La ekstero estas malmola kaj povas piki, la interno estas tre mola kaj dolĉa: tio staras inter la malbono kaj la bono. Se oni ne frakasis la malbonon - la eksteran ŝelon - la bona - la mola frukto - ne aperas. Lola kaj Ramon ankaŭ posedas tri keramikajn opuntiojn, kiuj ne rompiĝas post falo. La tri fruktoj estas en la maljunulejo - Domo de sufero - kaj ligas tiun domon kun la Domo de la Saksofono en Parizo.
La libro ne estas krimromano: iu mortpafas personon en la libro, kaj tute ne klariĝas kiu faris tion kaj kial - same kiel ofte okazas en la normala vivo.
La lingvaĵo estas tre klara kaj tute ne tro komplika, do ankaŭ rekomendinda por homoj, kiuj ankoraŭ de ne tre longe konas Esperanton. Estas interesa maniero rakonti ion pri okazoj en iu regiono, maniero, kiun mi ankoraŭ ne konis. Estas tridekkvar leteroj, komenco, kaj fino - do klara strukturo.