La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sarastamo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Dulingva grafino


La Grafino kaj ŝia fantasta vivo, La / Kreivitär ja hänen huikea elämänsä. Markku-Tapio
Sarastamo. Tradukis Raita Pyhälä. Hämeenlinna: La aŭtoro, 2006. 92p. 25cm. Ilus.
ISBN 9519839550. Prezo: € 24,00

Mendi en la katalogo de UEA

Aperis fabele fantasta rakonto kun paralelaj tekstoj en la finna kaj en Esperanto. Pro tio la libro uzeblas por helpi al finnoj lerni Esperanton aŭ por helpi al esperantistoj – kiel mi – lerni la finnan.
La rakonto enhavas klasikajn erojn de fantasta rakonto. Knabineto ricevas de feino la eblon eldiri du dezirojn, kiuj plenumiĝos. Unu deziro estas: fariĝi grafino. En la “roza Grafina mondo plena de amo” aperas lamoj, liliputoj, kavaliro kaj fine de la rakonto bebo. Do, kelkaj eroj kiuj ordinare aperas en fantasta rakonto, kelkaj malpli ofte aperantaj. Al mi aparte plaĉas ke la grafino konsciiĝas pri media protektado kaj organizas ke oni en la fantasta kastelo uzu nur grizan paperon, kiu ne malutilas al la medio. Tiu, al kiu plaĉas fantastaj rakontoj, certe povas havi plezuron ankaŭ de tiu ĉi rakonto.
La libro priskribiĝas kiel legaĵo por plenkreskuloj kaj por infanoj. La Esperanta traduko ĉefe estas senerara, tamen ne porinfana. La lingvouzo estas peza, ĉar la tradukinto volis tre fidele sekvi la finnan originalon. Unu ekzemplo: “Specialaj laponiaj terpometoj” (p. 36) estas provo traduki la nomon de terpoma loka subspecio. Sufiĉus “terpomoj”. Pli libera traduko donus pli fluan lingvaĵon. Tion donus ankaŭ pli da dialogo, kiu preskaŭ tute mankas en la libro.
Alia komento: Por “twist-danco” mi preferus “tvisto” laŭ Popularmuzika terminaro de Esperanto (http://bertilow.com/roko).
La ilustraĵoj estas unikaj kaj tre kolorriĉaj. Ruĝo kaj flavo aperas abunde. La stilo estas simpla, senafekta. Ĝi atestas pri la ĝojo pentri kaj sendube ankaŭ pri la “roza Grafina mondo plena de amo”.
Makulo en la libro estas ke ĝi – kvankam bone presita – estas amatorece kompostita. La finna kaj Esperanta tekstoj devus esti metitaj tiel ke oni povu vidi ambaŭ versiojn de unu alineo samtempe.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2013. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.

Leif Nordenstorm