|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Silento
|
|
Silento de ENDOO Ŝuusaku | Januaro 2021 |
Mi legis
Silento ĝis la 6a ĉapitro. La pastro Rodrigo estis kaptita pro la perfido de Kiĉiĵiro kaj finfine li estis katenita al malliberejo en la sovaĝa kampo nomata Senzokuno. Pasis la tagoj trankvilaj,kiujn li spertis unuafoje post la alveno al Japanio. Li ricevis permeson viziti la karceron por renkonti la kredantojn du fojoin tage. Sed paca tagoj estis mallonga.
Iun tagon lia esplorado komenciĝis. La kredantoj en la karcero aŭskultis la demandojn kaj respondojn inter li kaj oficistoj. Antaŭ li estis la Guberniestro de Ĉikugo s-ro Inoue, kiun Patro Valignano nomis diablo. Poste komenciĝis la tretado al la Sankta Bildo. Ĉar la unuokula viro rifuzis la tretadon, la oficisto glavmortigis lin. Anstataŭ pastro la kredantoj estis mortigitaj unu post alia.
Estis la maniero de s-ro Inoue. Kiel kruela afero! Mi pensas, ke la pastro ne povas toleri la mortojn kaj torturojn de kredantoj. Tuj poste lia trankvilo malaperis.
Silento de Endoo Ŝuusaku | Majo 2020 |
En la maja sumoo, mi finlegis libron
Silento verkitan de Endoo Ŝuusaku kaj tradukitade Doi Ĉieko, Ambaŭ estas Japanioj.
Mi legadis la libron dum tri periodoj, de la januara ĝis la maja. Ĝi estas malfacila al mi, ĉar multe aperis ne konataj religiaj vortoj de Biblio, kaj mi ne povis imagi epokon de la 19 jarcento. Sed mi penis kaj penis por legi ĝin.
Komence mi promesis kvanton da 3 paĝoj, kaj poste mi multigis unu paĝon en ĉiu sumoo, ĉar mi volis finlegi ĝin dum 3 periodoj de sumoo
Mi ne estas kristano, tial mi ne komprenis spiriton kaj senton de kristano, sed mi tre kortuŝiĝis. Tiutempe regantoj de Japanio malpermesis kristanismon, kaj trudis konvertiĝon al pastroj kaj kredantoj. Ili ricevis severajn torturojn esprimeblajn nek per plumo nek per buŝo. Lastajare mi tradukis libron
Krabŝipo kun s-ro Hori Jasuo. En tiu ĉi libro, severaj torturoj al laboristoj multe aperis same kiel en
Silento. Mi sentis grandan koleron kaj malĝojon al Japana potenculoj. Mi vere ĉagreniĝis, ke japanaj persekutitoj estis mucidaj, persistaj, kaj sensense ekzekutitaj.
Mi konvinkis diferencon inter verkistoj, Endoo Suusaku kaj Kobajaŝi Takiĵi. Mi supozas, ke Endoo Ŝuusaku havis enbarason por kredado, sed Kobajaŝi Takiĵi havis firman kredon pri la estonto. Mi pensis, ke tio estas diferenco inter ideismo kaj materiismo.
Mi elkore dankas s-inon Doi Ĉieko, ĉar mi spertis grandan ĝojon legi ĉi tiun libron
Silento Esperante.?
Silento de Endoo Ŝuusaku | Majo 2021 |
Finfine mi legis la libron
Silento.
Ĉar Rodrigo pensis, ke li en la karcero aŭdis la ronkadon de la gardisto ĉiutage, li koleris la maldiligentecon de la gardisto. Ĝi ne estis la ronkado, sed mizera muĝado de kredantoj pendigitaj en truoj. Kaj oficisto diris, "Se vi ne konvertiĝus, oni ne povus liberigi vin." Tuj poste Rodrigo tretis la tret-bildon. Tiam la Kristo, kiu daŭrigis silentadon ĝis nun, diris, "Vi rajtas treti, rajtas treti. Vi ekzistas por esti tretata."
Post lia konvertiĝo, Rodrigo diris al Kiĉiĵiroo, "Kiu povus aserti, ke fortuloj ne suferis pli multe ol malfortuloj?" Li ankaŭ diris, "Mi amas la Kriston en formo alia ol la antaŭa. Por ke mi sciu la amon, necesis ĉio ĝis nuna."
Mi pensis, ke Rodrigo ne forlasis sian kredon, sed havis novan kredon. Mi ankaŭ supozis, ke Kristo riproĉis neniun kaj pardonis al Rodrigo, Ferreira kaj Kiĉiĵiroo. La religia kredo estas libera. Nun en la mondo ni havas diversajn religiojn. La diferenco de religio ne kaŭzu militon, mi deziras.
Silento de Endoo Ŝuusaku | Marto 2021 |
Mi legis
Silento ĝis la sepa ĉapitro. En la karcero ĉiuj tagoj de la pastro Rodrigo "fluis trankvile kiel sablo". En iu tago la gardisto kondukis Rodrigon en la arbareton proksime de la maro. Kaj Rodrigo estis devigita vidi la situacion de la morto de Garrpe, lia kolego. Garrpe tiam naĝinte postkuris la tri ekzekutotajn kredantojn en la ŝipeto kaj finfine dronis en la maro. Post la afero Rodrigo turmentiĝis kaj nenion manĝis.
En iu tago de septembro Rodrigo veturis sur palankeno kaj renkontiĝis kun Ferreira, lia instruisto. Ferreira ŝanĝiĝis neniel rekonebla. Li ĉiutage skribis, ke kristanismo estas maljusta, kvamkam li kredadis ĝin dum sia tuta vivo. Ferreira diris, "Japanio estas senfunda marĉo, kie plantidoj putriĝas ĉe la radiko kaj velkas." Plue li diris, "la plantido nomata Kristanismo en ĉi tiu marĉo jam velkis nerimarkite de homoj." Ĉiuj vortoj de Ferreira dorne pikis la orelojn de Rodrigo. Sed li ne povis akcepti la vortojn.
Mi pensas, ke Ferreira ĉiutage suferis pro malgraŭvola verkado, kiu estis pli kruela ol ia ajn torturo. Ĉiu tago de Ferreira estis infero en ĉi tiu mondo, mi pensas.
Silento | Septembro 2014 |
Ĉi tiu romano pritraktas la ĉeeston de la kristanismo en Japanio dum la 17-a jarcento. Temas pri misiistoj el Eŭropo, ĉefe el Portugalio, kaj pri Japanaj kristanoj.
Ĝi donas bildon de lando kaj kulturo, kiu estas tute ne konata al la plejmulto de la okcidentanoj, do pro tio ĝi estas interesa libro.
Ĝi ankaŭ skizas nekonatan bildon de budhismo: multaj okcidentanoj imagas, ke tiu religio/filozofio estas la plej pacama de la mondo; Silento montras, ke ankaŭ tiu filozofio/religio uzas perforton kaj devigas kristanojn konvertiĝi.
La lingvaĵo kelkfoje estas iom ne kutima, sed ne ĝena.