La romano
Simeono estas multbilda, multscena mozaiko de historiaj faktoj, kopiaĵoj, fotoj pri la sortoj de Esperanto kaj esperantistoj en Rusio/Sovetunio en la 20a kaj 21a jarcentoj. La mozaikerojn kunigas la vivo kaj agado de reala homo, la protagonisto Simeono, t.e. Semjon Naumovic Podkaminer (1.2.1901 - 28.9.2002). Legante la nurajn faktojn kaj okulumante la fotojn kaj kopiaĵojn la leganto povas senesperiĝi pro la malvarma milito kontraŭ Esperanto, pro la torturadoj, pafekzekutoj kaj enprizonigoj, pro la rigida stulta (aŭ ruza?) burokrateco kaj maljusteco. La eroj, kiuj plutenis mian intereson kaj admiron, estis tiuj, kiujn la aŭtoro mem imagis kaj verkis surbaze de faktoj. Lia milda fikciado sonas flue kaj vive. Tio donis al mi forton ellegi.
Tri famaj esperantistoj provlegis la pezan verkon, tamen restas en la printaĵo korektindaĵetoj. Tio estas komprenebla, tion ni pardonu. La plej gravan konstaton mi citas de la paĝo 346: "...nur la ideo de tutmonda paco, internacia interkompreno, amikeco helpis, helpas kaj helpos al Esperanto ekzisti malgraŭ ĉio. ... La ideo de paco, amikeco kaj frateco internacia - jen sola bazo de Esperanto, aldonanta al ĝi vivopovecon."