La novelo
Tango estas belarta verko de la bulgara socialisma literaturo, dividita je tri partoj.
La aŭtoro montras vicon da figuroj, kiuj donas ideon pri la spirito de la epoko. En la karakteroj, en la kolizio de la heroaj sortoj, en iliaj pensoj kaj sentoj estas deponitaj observoj kaj pritaksoj de la verkisto pri la dramecaj eventoj de la epoko, kiam la popolo komencis batali kontraŭ la faŝisma ŝtato kaj ĝiaj apogantoj. La herooj de du mondkonceptoj ne kontaktas reale. La antagonismo estas komplika kaj senkompromisa. La herooj diferenciĝas per siaj ideopolitikaj kaj moralopsikologiaj karakterizoj. Aperas kaj amo inter du el la ĉefaj figuroj.