La protagonistoj estas du lernantoj el Upsalo (Svedio): Valdemar Langlet kaj lia amiko Erik Etzel. Ili vizitis Rusujon (Peterburgo, Jalto, Moskvo, Sevastopolo), Finnujon, Rumanujon, Germanujon, Turkujon (Kostantinopolo, Bosporo), Polujon (Varsovio), Aŭstro-Hungarujon. Ili volis koni novajn popolojn, viziti iliajn urbojn, kompreni ilian historion kaj admiri ilian arton.
En Rusujo ili parolis nur esperante, ĉar ili pensis ke tiu ĉi lingvo estas vera kultura pasporto. Bonŝance tie ili trovis personojn, kiuj lernis tiun ĉi gravan lingvon!
Mi ŝatis la legadon de
Vojaĝimpresoj ĉar la temoj priskribitaj estas tre belaj kaj tre interesaj.