La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Winnie-La-Pu

  • Verkinto: Tonkin
  • Recenzo:
    • De Mateno (Japanio): Winnie-La-Pu de A. A. Milne
    • De Mateno (Japanio): Winnie-la-Pu de A. A. Milne
    • Mi multe lernis tra mia elektita libro. Mi dirus, ke ni devas atenti pri nia agmaniero; ni ne intencu suferigi nian proksimulon aŭ fari ion malbonan al li pro personaj interesoj. Ni estu afablaj kaj faru tion, kio estas justa ĉe la aliaj. Ni devus prefere amikiĝi kun ĉiuj sendepende de ilia socia rango aŭ origino. (Rakela (Rachel Mafuluko-Kahima, Kinŝaso, DRKongo) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2014)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Winnie-La-Pu de A. A. Milne


Majo 2020
La rakonto, Winnie-La-Pu, havas 10 rakontetojn kaj mi legis 6 ĉapitrojn.
En la ĉapitro unua Winnie-La-Pu intencis kapti la mielon per helpo de plenblovita balono, sed li malsukcesis. En la ĉapitro dua Pu vizitis la kuniklon kaj tro multe manĝis panon. Kiam li volis foriri, li ne povis trapasi la truon. Finfine li ne povis moviĝi dum unu semajno ĝis li maldikiĝis. En la ĉapitro tria Pu kaj lia amiko, Porketo, postsekvis la enigmajn spurojn, sed ĝi estis iliaj spurojn. En la ĉapitro kvara por azeno IA, kiu perdis sian voston, Pu serĉis ĝin tie kaj tie. Poste li povis trovi ĝin. En la ĉapitro kvina Pu kaj Porketo volis kapti enigman beston. Ili fosis enfalilon kaj metis la poton de mielo en la fundo de la enfalilon. Sed Pu li mem falis en ĝi. En la ĉapitro sesa, ĉar IA bedaŭris, ke neniu donis al li donacon en lia naskiĝtago, Pu kaj Porketo respektive fervore pensis, kion IA volis. Poste ili interkonsiliĝis tiel ke Pu donacis al IA malplenan poton kaj Porketo donacis al IA rompitan balonon. IA dankis ilin pro iliaj donacoj.
Mi pensis ke, Pu kaj liaj amikoj ofte malsukcesas, sed ili estas ĉarmaj, ĝentilaj kaj humuraj bestoj.

Mateno (Japanio)

Winnie-la-Pu de A. A. Milne


Julio 2020
En la sepa ĉapitro Kuniklo, kiu antipatiis Kanga kaj Bebo Ruo, iun tagon forportis la bebon Ruo komplice kun Pu kaj Porketo. Sed ilia projekto malsukcesis. Kanga kaj Ruo restis en la Arbaro kiel amiko kaj amikino. Kaj ili ĉiuj vivis feliĉe denove.
En oka ĉapitro Kristoforo Robin kun kamaradoj en la Arbaro piknikis por ekspediciado al la Norda Poluso. Kiam Pu trovis "la Nordan Palison", ĉiuj laŭdis lin.
En la naŭa ĉapitro la Arbaro estis atakita de inundo. Pu savis Porketo per lia kuraĝo kaj spirito.
En la deka ĉapitro Kristoforo Robin okazigis Feston por Pu, kaj donacis al li specialan sortimentan krajonujon.
En tiu ĉi rakonto ĉiuj bestaj pupoj estas ĉarmaj, originalaj kaj aktivaj. Pu estas la plej interesa. Mi rememoris la puran scivolemon de infaneco.

Mateno (Japanio)