La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La brusela bubo
Cisko kaj Vinjo

  • Verkinto: Willy Vandersteen
  • Tradukinto: Bert Boon kaj Marc Vanden Bempt
  • Originala lingvo: nederlanda
  • Speco: bildstrio, por infanoj
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €7.00
  • Eldonjaro: 2002
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Bildrakonto en sufiĉe facila Esperanto, amuza kaj agrabla por infanoj kaj por plenkreskuloj.
    "La Brusela Bubo" estas traduko de la rakonto numero 180 el la serio "Suske en Wiske" de W. Vandersteen. Ĝi estas la unua esperanta traduko de nederlandlingva populara kaj mondfama bildrakonto, jam tradukita en multdekojn da lingvoj. Ekster Flandrujo ili nomiĝas Bob et Babette, Dada & Beibei, Finn og Fiffi, Willy and Wanda, Anu ja Antti, Suske und Wiske, Bobi kai Lou, Bob e Bobette, Susuka te Wisuka. Ekzistas multaj aliaj formoj.
  • Paĝoj: 58
  • Larĝo: 210 mm
  • Alto: 297 mm
  • Notoj: Ĉi tiu traduko aperis la 19-an de oktobro 2002 okaze de la dekjara jubileo de la Esperanto-klubo SEL-T La Hirundo en Tienen (Belgio).
  • Recenzo:
  • Pritakso: 5/6 Aldoni mian pritakson
    ★★★★★☆ Amuzas (Bart Demeyere)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

cisko kaj vinjo: la brusela bubo

Publikigita ĉe
goulo.livejournal.com, 2004-11-16
la brusela buboLastatempe, mi pasigis tute tro da tempo antaŭ la komputilo, do mi decidis legi unu el la librojn, kiujn mi aĉetis dum UK en Pekino. Mi legis komiksromanon Cisko kaj Vinjo: La Brusela Bubo, kiu estas Esperanta traduko de nederlanda komikso el serio pri Suske & Wiske de Willy Vandersteen, kiu estas supozeble la plej populara komikso en Nederlando kaj Belgio. Mi konfesas ke antaŭe mi ne konis ĉi tiujn komiksojn. Mi nur konas kelkajn eŭropajn komiksojn, precipe Tinĉjon (pasintan jaron mi legis La Nigra Insulo) kaj Asterikson (kiun mi ne jam legis Esperante) kaj volas lerni plue.

La Brusela Bubo komenciĝas sufiĉe interese, kun sorĉa apero de mezepoka barono kaj mistera viviĝo de la fama pisanta bronza statuo Manneken Pis en Bruselo. Tiam pli da aventuroj rezultas pro du friponoj kiu volas detrui la vivantan statueton, kaj la du geknaboj kiuj volas savi ĝin. Ĉi tiu memorigis min pri la longa ĉasado en La Nigra Insulo. Sed la rakonto ne tiom bonas kiom Tinĉjo, kaj strange iĝas preskaŭ turisma reklamo por Disney World kaj Florido. Eble ĉar mi tro konas usonan kliŝan kulturon, ĉi tiu temo ne interesegas min, kaj mi pli ĝuis la komencon de la rakonto, en Flandro. Ankaŭ aperas bizara superheroo kiu ŝajnas tute hazarda. Kaj la intrigo tre stultiĝas, ĉar oni daŭre scivolas kial la familio ne donas la friponojn al la polico post ripetaj venkoj, anstataŭ permesi ilin eskapi denove kaj denove.

Tamen mi ĝuis la legadon simple por la oportuno legi Esperantan komikson kaj plikoni alian eŭropan komikson, kaj la traduko ŝajnis sufiĉe bona kaj ĝuebla. Ankaŭ kulture interesis kaj amuzis min legi eŭropan porinfanan komikson kiu efektive montras pisadon (sed ĉar la knabeto estas bronza statuo, li ŝajne nur pisas klaran akvon anstataŭ flavan pison) kaj eĉ montras la peniseton, anstataŭ mallerte kaŝante tiun kiel usona porinfana komikso sendube farus, kvankam nur temas pri bronza statueto! La Esperanta teksto estis sufiĉe facila ke mi plejparte povis kompreni sen uzo de vortaro, krom kelkaj vortoj. Mi nur rimarkis du aŭ tri tajperarojn (ekz "kadronon" anstataŭ "kaldronon" sur la 6-a paĝo; "cikanu" anstataŭ "ĉikanu" sur la 28-a paĝo). Ankaŭ la praa barono ofte diris "kaje" anstataŭ "kaj", kiu konfuzis min; mi ne scias ĉu tio estas taŭga esprimo en Esperanto, aŭ ĉu temas pri stranga/humuro prononco. Mi ankaŭ rimarkis la vorton "homekipo" kiu ŝajne signifas la stabo de aviadilo, sed ŝajnis strange al mi nomi homojn "ekipo". Mi rimarkis kelkajn videblajn ŝercojn en la arto, kie la tradukistoj enmetis faman Esperantan nomon kiel Baghy aŭ Boulton en fona arto sur signo, ktp. Sed spite la ĝueblan Esperantan legadon, mi tamen preferus denove legi Tinĉjon, aŭ provi Asterikson. Eble aliaj rakontoj de Cisko kaj Vinjo estas pli interesaj; mi ne scias.

russ (goulo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.