La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Hundo de Flandrio

  • Verkintoj: Ouida; pseŭdonimo de: Marie-Louise de la Ramée
  • Tradukinto: Lode van de Velde
  • Originala lingvo: angla
  • Speco: novelo, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €5.95
  • Eldonjaro: 2004
  • Formo: libro vinktita
  • Priskribo: Ouida (1839-1908), estis angla aŭtorino, naskiĝinta el angla patrino kaj franca patro. Post iu vizito al Hoboken, urboparto de Antverpeno en Flandrio, ŝi verkis „Hundo de Flandrio” kaj publikigis ĝin en 1872. La verko en Britio apenaŭ konis sukceson, sed iel unu ekzemplero atingis Japanion, estis tradukita japanen, kaj tie furoris kaj nun post pli ol jarcento ankoraŭ furoras. La plimulto de la japanaj infanoj konas la aventurojn de la knabo Nelo kaj lia hundo Patraŝ, kiuj ĉiutage iris de sia hejmloko Hoboken al Antverpeno por aĉeti lakton.
    La libro estis filmita kvar fojojn (1924, 1935, 1959 kaj en 1999 denove de Metro Goldwin Mayer). En 1975 aperis en Japanio desegnita filmo pri la samaj aventuroj kaj unu jaron poste en Germanio oni kreis felietonan version. Antverpeno antaŭ nelonge dediĉis statuon al „sia” plej konata hundo en unu el la plej turismaj stratoj de la urbo.
  • Paĝoj: 52
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 60 g
  • ISBN: 90 77066 08 X
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malnovstila rakonto porinfana


2005/03, p. 25

En Flandrio loĝas tre juna knabo, nomita Nelo; lia tre maljuna avo, Jehano Das; kaj ekssklava hundo Patraŝ. La du homoj estas malriĉegaj, la hundo estas fidela kaj amoplena kaj laborema. Proksime loĝas riĉulo kun filineto nomita Alois. Montriĝas, ke Nelo havas rimarkindan pentrotalenton, sed kvankam li kaj Alois profunde amas unu la alian, ŝia patro malpermesas, ke ili renkontiĝu, ĉar li timas la eblon, ke Alois plenkreskinte edziniĝos kun Nelo, kiu ja estos nur tute senenspeza malriĉa artisto.

Por akiri sian vivpanon, la avo liveras lakton al diversaj klientoj. Sed post lia malfortiĝo, junega Nelo anstataŭas lin, kaj la hundo tiras la laktoĉareton. Malfacila kaj apenaŭ lukra laboro.

Flandrio famas pro sia artisto Rubens, kies artaĵojn amegas Nelo. Li revas fariĝi fama kaj sukcesa kiel Rubens. Li preskaŭ ricevas premion en portretokonkurso.

Post la morto de la avo, mono eĉ pli maloftiĝas. Nelo kaj la hundo perdas la kabanon, en kiu ili loĝis. Dum la frostaj vintroj ili multe suferas.

La riĉa patro de Alois perdas sian monon en la neĝo. Nelo trovas ĝin kaj reportas ĝin al li. La riĉulo nun ekamas la honestan Nelon. Sed Nelo malaperas. La fidela maljuna hundo serĉas lin, kaj lin trovas morta, en la frostoplena preĝejo, kie troviĝas bildoj, pentritaj de lia amata Rubens. Apud li kuŝiĝas la hundo, kaj ankaŭ profroste mortas.

Fino de la rakonto. Tragedio. Sed la vivo estas laŭnature tragedia, konkludas la aŭtoro.

La rakonto estas simpla. La stilo estas klara. Infano ĝuos legi (aŭ aŭskulti) ĝin. Do bona verko, laŭ sia speco. Ne elstara, sed bone verkita.

Donald Broadribb

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.