La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La profeto el Pedras
Romano

  • Verkinto: Gersi Alfredo Bays
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €13.49
  • Priskribo: Travivaĵoj de juda fuĝanto antaŭ sesdeko da jaroj en Brazila urbeto landinterna, kun varia portretaro de ties loĝantoj.
  • Paĝoj: 237
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2000
  • Recenzo:
    • La Profeto el Pedras: La Profeto el Pedras (pluralo de pedra: ŝtono) de Gersi Bays, jen instiga kaj surpriziga romano en flua kaj belstila Esperanto, estas invito al bonaj legantoj.
      Valoras la penon promeni tra la vojoj desegnitaj de la aŭtoro, kiu sorĉe, kaptas nian atenton de la komenco ĝis la fino de sia verko. (Fonto (Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2017)
    • De Donald Broadribb: Nova verktalentulo
    • De Eli Urbanová: Aplaŭdo por Bays
    • De Gilbert Ledon: Pli ol recenzo
    • De Jorge Camacho: Akceptebla romano
    • De Paulo Silas: Libro kiu parolas pri krudeco
    • De Peter Browne: Aventuren, tamen ne eksperimenten
    • De Sten Johansson: Verva rakonto debuta
    • De Tony Harris: La Profeto el Pedras
  • Pritakso

Nova verktalentulo


esperanto.be/fel/mon/rec/pped.html

Gersi Alfredo Bays ĝis nun estas plej konata kiel la fonto de Fonto, kaj la eldonejo kaj la revuo. Sed per ĉi tiu verko, li montras sin ankaŭ tre bona rakontisto. „Rakontisto”, pli ĝuste ol „romanisto”, ĉar la verko efektive konsistas el aro da pli-malpli sendependaj epizodoj, kun konstanta rolantaro, do estas facile legata dum pluraj sidoj, sen perdi la fadenon de la rakonto. Kaj tiu rakonto estas tre ĝuige, kelkfoje brile, prezentata al ni.

La vorto pedras signifas „ŝtonoj”, sed ĉi-rakonte temas pri vilaĝeto en la forforejo de la landinterno de Brazilo. La epoko estas la 1930aj, kaj la etoso estas tre aŭtentika. Evidente, Gersi Alfredo Bays tre sukcese ĉerpis el siaj memoroj pri tiu epoko, kaj redonis al ni ties guston. Tio ne signifas, ke temas pri aŭtobiografia verko. Sed ja la talento de vera rakontisto estas kredigi al ni, ke vere okazis la prirakontaĵo, ĉu ne? Nu, ni facile kredas al la rakontaĵoj de Bays.

Laŭ la rakonto, brazila juda arkitekto, kies patro estis murdita (jes ja, la naziemo ankaŭ en Brazilo ne estis plene nekonata, tiuepoke), decidas konstrui por si novan vivon en nova loko, tre for de la urbocivilizacio. La vilaĝeto Pedras estas tre taŭga por tio, kaj la arkitekto, kiun oni kromnomas Profeto ­ pro lia iom sovaĝa aspekto ­, en tre malfacile atingebla loko apud Pedras konstruas por si "kasteleton". Baldaŭ venas loĝi kun li eksinstruistino Luiza, kiu ankaŭ bezonas fuĝi de sia pasinteco. Kaj monatojn poste venas loĝi kun ili tria persono, junulino, kiu bezonegas malaperi de sia familio.

Profeto ­ tiu kromnomo fariĝis lia kutima, eĉ preskaŭserioza nomo ­ estas tre talenta viro, bone edukita. Kune kun sia kvazaŭedzino Luiza, li multe helpas la pedrasanojn, kaj ili fariĝas liaj intimaj amikoj. Pri la vivo en Pedras ni abunde legas; ĉiam en la kadro de epizodoj, kelkfoje amuzaj, kelkfoje tragikaj, kelkfoje iomete misteraj. Nebrazilanoj ankaŭ profite informiĝas pri la naturo de kampara vivo en Brazilo, ĉiam leĝere, neniam predike. Ankaŭ amorrakontoj ­ kaj priskriboj ­ ne mankas en la libro, do prefere la leganto ne estu tro pudorema. Mi mem trovis ilin tre ĉarmaj, neofendaj. Kaj kiu amas fruktobrandon, nu, tiu ankaŭ interesoplene legos la tiurilatajn epizodojn. Ĉu la misfaroj de la Pastro, kaj la religio kiun li reprezentas, estas iom tro emfaze prirakontataj, en kelkaj epizodoj? Eble jes, eble ne. Dependas de onia vidpunkto. Do prefere la leganto ne estu tro religidefenda.

Kion pli diri? La lingvaĵo estas ĉiam klara, la stilo facile kaj ĝue legata. La preso estas tre bona, kaj ­ escepte de la lastaj 20-30 paĝoj (ĉu tie la kompostaĵkontrolisto eble ekdormis kelkfoje?) ­ komposteraroj preskaŭ plene mankas. Kion kritiki? Nur ke la gluo kuntenanta la paĝojn estis iom tro avare uzita, tiel ke la lastaj folioj elfalis dum mia unua lego de la libro.

Mia simpla pritakso de la verko: nepre tre bona aldono al nia originala literaturo; salutinda ekapero de nova verktalentulo inter ni.

Donald Broadribb

Aplaŭdo por Bays


n-ro 243, 2001
esperanto.net/literaturo/fo/pedrasreceu.html

Eli Urbanová

Pli ol recenzo


n-ro 242, februaro 2001
esperanto.net/literaturo/fo/pedrasrecgl.html

En tiu lasta "Brazila Esperantisto" n-ro 313 sub nia redaktado, mi havas tute apartan plezuron paroli pri la neatendita majstra romano de mia amiko Gersi Alfredo Bays. Alfredo estas mia amiko, ĉar de du jardekoj li kunlaboris por la korektado, kompostado, eldonado de miaj propraj verkoj kaj aliaj. Alfredo estas la amiko de ni ĉiuj, de la esperantistaro, ĉar li streĉe, formike laboras por nia afero produktante la valoregan beletran rewon "Fonto" kiun ĉiuj esperantistoj de Brazilo devus aboni. Alfredo plie transdonas al ni veran monumenton, kio estas la eldonado de ĝis nun pli ol cento da elstaraj literaturaj verkoj el la tuta mondo sed aparte el Brazilo. Ĉu tio ne estas pli bona ol statua, statika monumento?

De jardeko Alfredo parolis pri tiu "romano" kiu estis en lia "kapo" de longa tempo... "Do, surpaperigu, enkomputiligu ĝin", mi daŭre diris al li... Kaj jen li akuŝis la verkon. Kaj mi prenis la malfacilan taskon paroli pri la naskito, sen influo de amikeco, evidente.

Ververe por mi la afero estas facila, ĉar la romano en siaj simplaj rakontoj, leĝera stilo, kongruas al mia persona ŝato. Kion oni atendas de romano se ne tujan komprenon, identigon, konstruan intrigon, plezuron, distron, eventualan amuziĝon? Ĉion, tion oni ĝuas dum la legado de "La Profeto el Pedras". Notinde estas, preterlasante la mallongan, prozan rakonton de Geraldo Mattos, "La Nigra Spartako", ke tiu romano verkita en Esperanto estas la dua originala verko en nia lando, la unua romano estas "Karuseloj..." de mia filino, eldonita en 1987.

La frazoj estas mallongaj, klasike konstruitaj, kun malmultaj neologismoj, sen komplikaj vortoj. Estas sufiĉe da humuro, da satiro, eĉ da teruraj mokoj aparte al religiaj tradicioj, al seksaj perversioj por ke de tempo al tempo oni vole ne vole ridu.

La verko pentras la vivon de italaj kaj germanaj enmigrintoj en la 30a jardeko, kun la konataj tradicioj. Ne forestas la politikaj persekutoj al judoj ("Profeto" estas tre kapabla judo, fakte sen religio sed respektema al la aliaj), persekutoj fare de la naziaj verd-ĉemizuloj, famaj, fanatikaj sigma-integristoj kiuj bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas.

Alfredo priskribas la tiaman erotikon, kiam oni eĉ ne povis vidi inan genuon aŭ eĉ maleolon sub la ĝisplankaj jupoj... Kaco kaj piĉo (peniso kaj vulvo) kio estas tio? - sin demandis la gejunuloj... Kia kontrasto de tiuj hipokritaj pudoroj kun la nuntempa absoluta nudeco kiu eĉ eliminis kaj erotikon kaj estetikon! Evidente jam videblis la lesbaj amoradoj kiujn "Profeto" skopofilie spektis, kaj la orgiaj fikadoj de la pastroj, kompreneble religie, karitate pravigitaj. Sed mi ne rajtas ĉion rakonti, legu mem, vi certe ĝuos, ankaŭ la ekzorcadon de knabino Tereza.

Kvankam la verko de Bays estas feliĉe, iu speco de "anti-Femando de Diego", Alfredo allasas kelkajn neologismojn, kiel "ĉendi" (p. 59) por ekbruligi, obee al lia amiko Femando en la glosoj de nur 10 vortoj ne-PIV-aj, sed el nia brazila kulturo. Tie vi lernos, ke nia fama orkolora rivera fiŝo estas "salmino". Mi nur 3 fojojn konsultis PIV-on kaj lernis novajn vortojn... Ne forgesu, oni ĉiam ion lernas kiam oni legas kaj neniu parkere konas la vortarojn.

Mi iom stumblis fronte al la nekutima formo "gesole" (p.12) kaj "boa" (p.127) sed jen fundamenteca uzo de niaj prefiksoj, ĉar paro povas esti sola, kaj bo povas iĝi adjektivo. Harfenduloj diras, ke post "krom" oni ne povas uzi akuzativon (p. 79). Kaj "preseraroj", kiel kutime ĉe Fonto, estas tre maloftaj, ne ĝenaj, mi nur citos 3, fondo (p. 6) devas esti fundo, tiem (p. 206) signifas tiom kaj senttas (p. 216) ne povas havi du "tojn". Pri la eltrovo "Portogaja" mi ridetis.

Eĉ krokodiloj kaj dumvivaj komencantoj nepre devas legi (prefere du fojojn) "La Profeto el Pedras". Mi garantias, ke neniu tion bedaŭros.

Gilbert Ledon

Akceptebla romano


n-ro 1136 / majo 2001
esperanto.net/literaturo/uea/pedrasrec.html

Gersi Alfredo Bays estas konata kaj admirata eldonisto, al kies marko Fonto oni danku la aperigon de majstroverkoj kiel Sed nur fragmento de Trevor Steele aŭ Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez. Li patras ankaŭ la samnoman Fonto, nome la kvalite kaj kvante plej gravan sendependan kaj sencenzuran literaturan revuon nuntempe eldonatan. Kaj ĉi-jare oni elektis lin akademiano, sendube pro ĉi meritoj.

Sed li ankaŭ verkas. Romanon! Fakte kolekton de ĉapitroj, de epizodoj ( 1934-1936) el la vivo de viro nomata "(la) Profeto" pro sia barbuleco, persekutata ĉar judo kaj do eterne migranta, fuĝinta al Pedras, ie en la profunda land-interno de Brazilo. En tiu urbeto kun loĝantoj ĉefe italidaj kaj germanidaj Profeto rekonstruas, ankaŭ fizike, sian vivon, kaj iel iĝas spirita gvidanto de la tuta komunumo, cetere en akompano de du virinoj aparte plaĉaj.

La stilo estas flua, facile legebla kaj digestebla. Same kiel Löwenstein en La ŝtona urbo, ankaŭ Bays uzas t.n. neologismojn laŭbezone (t.e. laŭplaĉe), sed ĉu pro tio oni ne aĉetu kaj legu ĉi tiajn romanojn? Lia Esperanto legiĝas pli natura ol tiu de M. de Seabra, tamen malpli ambicia kaj plezurdona ol tiu de la superba Steele. El verkista vidpunkto Bays montriĝas stile kaj fabule* amatora kompare kun Steele, Seabra aŭ Löwenstein. El kie fontas, ekzemple, la karismo de Profeto, taŭtologie sukcesa guruo? Nescieble. La urbo Pedras mem multrilate memorigas pri Macondo en Cent jaroj da soleco, sed ĝia portreto restas supraĵa, skiza, senmagia. Simile efikas amaseto da makgufinoj *, kiel la nekredebla epizodo pri kanonado senkugla aŭ, plej obscene, la gofera aŭ flogistona lifto portanta al lia senzorgejo.

EI la temoj elstaras sekso kaj religio, ero komuna kun la romanoj de Piĉ, kun Adolesko de Vaha aŭ Fianĉo de l' sorto de Rosbach. Tra la tuta romano laika moralo kontrastas kun pastra hipokrito, tiel ke ĝenerale dominas tono videble anti-eklezia kaj anti-klerika. Ĉiel ajn plurfoje la seksaj scenoj impresas iom pornetaj, preskaŭ vuajerismaj.

Pli ol bona, mi nomus ĉi romanon akceptebla. Kio, en Esperantujo, egalas komplimenton.

Jorge Camacho

Libro kiu parolas pri krudeco

Publikigita ĉe
La esperantisto ĉe la fenestro
retpaĝo -

Estas merkredo, dum la dua semajno de la 2015-a jaro. La suno varmas. Kaj mi eklegas novan romanon. Nova, ĉar al miaj manoj ĵus alvenis por esti legata. Sed ĝi viviĝis jam de preskaŭ dekkvin jaroj kaj la intrigo (ĉar sur realo bazita) jam de jardekoj. Romano, kiun, se ne pro la enhava kvalito (pri kio mi ne dubas!) almenaŭ pro la elstareco de tiu, kiu ĝin verkis, devas esti taksita kiel grava.

Antaŭ iuj semajnoj, mi legis la verkokolekton de Juán Régulo, elstara eldonisto de Esperantujo, pro kies apenaŭ profitodona agado (se entute li iam profitis el lia Esperanta eldonagado) mi povis ĝui grandajn nomojn de la mondliteraturo originala kaj tradukita. Tiam, Jorge Camacho lasis sur Facebook aserton, ke la libro estas nepre legenda! Per klako, mi ŝatis la komenton kaj sentis, ke penso glitis enen, ĝis la okulfundo, ĝis la pensopova cerbmoleco. Tie, la penso malfermis la buŝon kaj voris unu aŭ du neŭronojn, kiam ĝi demandis sin, ĉu la aserton de Camacho estigis vera literatura valoro de la verkokolekto aŭ solidareco kiun malhavi estus malnoble fronte al la multjara laboro de Régulo. La penso iris eĉ ĝis la ekstremo dubi, ĉu la eta komento aludis leg-endecon aŭ legend-econ, kvankam la du ecoj estas pli-mapli aprezeblaj.

Ĉi-foje, mi legos la kreemon de alia verkisto-eldonisto. Mi legos la romanon “La profeto el Pedras”, de Gersi Alfredo Bays.

Mi eklegas.

Post lego de trideko da paĝoj, mi volas scii, kie precize situas la urboj Portogaja kaj Pedras, kvankam la urbo Pedras aperus nur sekvaĉapitre.

De la unua urbo, mi ne trovis spurojn. Kiu urbo iam nomiĝis Portogaja? Nuntempe neniu el la 5570 aktualaj brazilaj urboj nomiĝas Portogaja (aŭ Portogaia, en hipoteza portugallingva ortografio). Mi eĉ afiŝis sur Facebook, sed, ĝis kiam mi finredaktis ĉi recenzon, la afiŝo neniun reagon ricevis, eĉ ne instigan ŝatesprimon. La romano poste informas, ke ĝi estas “…granda urbo, ĉefurbo ŝtata.” Ĉu estas Florianopolo?

De la dua urbo kaj pli grava por la romano, mi trovis la nomoriginon, kies malkovrovojon mi hastas rakonti malsupre.

En la kovrilo de la esperantlingva originalo, Geraldo Mattos parolas pri “sudbrazila urbeto” kaj ankaŭ klarigas al neportugalparolantoj (saman klarigon la romanisto donos dum la rakontado), ke la urbonomo “Pedras” estas la pluralo de pedra (ŝtono), do Pedras signifas ŝtonojn. La angla versio de Trevor Steele, de kiu legeblas partoj per Google Books, parolas pri “… small town of Pedras somewhere at the Uruguay River” (…malgranda urbo Pedras ie ĉe la rivero Urugvajo). La portugala versio ne atingeblas. Mi esploras do ĉe Google-serĉilo.

Ligilo al raportaĵo de paĝaro G1, de marto de 2014, tekstas, ke “Globo Repórter vizitas la misteran urbon de ŝtonoj”. Globo Repórter estas programo de la TV-kanalo Globo, plej granda senpaga televidkanalo de Brazilo, multfoje kritikata pro ĝia neneŭtrala, politika opozicio al PT, Partio de la Laboristoj, la politika povo kiu regas la landon jam de 12 jaroj. La novaĵo, tamen, ne temas pri politiko. Mi ne timas do la ĉeeston de obskura tendenco influi ies (mian) opinion. Legante la koncernan novaĵon kiu priskribas la raportaĵon, mi konstatas, ke temas pri la urbo Pirenópolis, gojasa urbo, kie strangaj aferoj okazis. Ĉar strangaj aferoj okazis ankaŭ ĉe la romano, se ankoraŭ oni legis nur ĝis la paĝo 30, mi dubemas (kaj post finlego la dubemo aspektas ridinda al mi mem), ĉu eble misinformon donas la librokovrilo kaj ke ne pri sudbrazila urbo temas. Mi kontrolis pliajn rezultojn de Google-serĉilo.

Laŭ natura retumado, mi atingas la portugallingvan vikipedian apartigilon pri Pedra (ĉar jam al ĝi min kondukis la paĝaro kiam mi tajpis Pedras-n). Pedra, baza defino por ‘ŝtono’. Pedra, slango por kokaino. Pedra, municipo de Pernambuko. Pedra, malnova loknomo de la municipo Delmiro Gouveia, en Alagoaso. Kaj alirezulte en Vikipedio: Pedras Grandes (grandaj ŝtonoj), urbo en Suda Rio-Grando, lime kun Urugvajo. La romano komenciĝas laŭtempe en la fora jaro 1934. Ĉu ia grandiĝo de la tiama urbeto Pedras eniris ĝian nomon? Eble. Sed ne. La urbo Pedras de la romano situas ĉe rivero Urugvajo, ne ĉe limo de la lando Urugvajo. La hidrografia mapo montras, ke la rivero Urugvajo, enkadre de la Baseno de la Plata-rivero, laŭiras la limojn inter Urugvajo kaj Argentino, poste la limojn inter Brazilo kaj Argentino, kaj fine la limojn inter Sankta-Katarino kaj Suda Rio-Grando. La koincidoj kaj verŝajnoj volas min trompi. Mi bone atentu, ke la urbo Pedras Grandes troviĝas ne en la limo inter Brazilo kaj Argentino, sed inter Brazilo kaj Urugvajo, kie la rivero Urugvajo ne pasas.

Kie do estas la sudbrazila Pedras de Gersi Alfredo Bays? Ĉu ĝi estas fikcia urbo? Mi revenu al Google-serĉilo, sed ĉi-foje por malpli hazarda priesploro.

Mi metas inter citilojn la serĉtemon “o profeta de Pedras” (kiu estas la portugallingva nomo de la romano) por indiki al la Google-serĉilo, ke mi volas nur, kaj ekskluzive, la rezultojn, kiuj enhavas la artikolon ‘o’, la substantivon ‘profeta’, la prepozicion ‘de’ kaj la substantivon “Pedras”; nur ilin kaj nur en tiu ordo. Du rezultoj aperas antaŭ mi. La unua estas artikolo pri Trevor Steele. En ĝi, aperas simpla cito de la portugallingva romantitolo. La dua (finfine!) solvas la dubon. La paĝaro de la sankta-katarina gazeto A Notícia, en novaĵo de la 14-a de decembro 2004, informas, ke Bays rakontas en sia romano “okazaĵojn de la ital-germana koloniado de Itá, la urbo en okcidenta Sankta-Katarino, kie la verkisto naskiĝis. La libro estis planita dum ok jaroj, sed verkita nur dum kvin tagoj”. Reen al vikipedio!

Mi tajpas “Itá” kaj refoje aperas vikipedia apartigilo. La unua artikolo estas, tamen, jam tiu, kiun mi serĉis. Itá, brazila municipo troviĝanta en Sanka-Katarino. Mi kontrolas, ke, laŭ la nacia censo de 2010, ĝia loĝantaro sumiĝas al 6 427 homoj. La supozita grandiĝo ĝin ne trafis. Nur ŝanĝiĝis la urbonomo (kaj la situo, ĉar la unuan situon inundis akvoj pro nacia bezono de elektra energio). Pedras aŭ Itá daŭre estas la malgranda urbo (nun laŭ niaj proporcioj) de la romano de Bays.

La vorto Itá havas tupian devenon kaj signifas ŝtonon (Pedra). Aldone al ĉi vikipedia artikolo, mi vidis ke la romanisto poste klarigas, ke “laŭdire oni donis ĉi tiun nomon simple pro tio, ke estis kelkaj ŝtonegoj (pedras) en la loko, kiuj donis la direkton al la termezuristoj dividi la parcelojn. Tiuj ŝtonegoj servis kiel markoj por la limoj de la naskiĝanta urbeto. Kaj la nomo pluvivis.” Kaj pluvivis almenaŭ ĝis tiam, kiam (kiam kaj kiel?) oni reprenis la indiĝenan formon. Krome, se mi estus leginta la vikipedian artikoleton pri Bays, mi estus sciinta, ke li naskiĝis en Itá kaj mi ne bezonus ĉi grandan ĉirkaŭiron.

Post la priesploro, mi povas reveni al la rakonto. Mi diris, ke strangaj okazaĵoj aperis ĉe la romano. Mi reĝustigu la frazon kaj diru religiaj strangaĵoj, superstiĉaj kredoj. Strangaĵoj, kiuj min interne kolerigis! Jes, mi scias, ke temas pri romano. Sed romano, kiu aludas vere ekzistintan aŭ ekzistantan religian stultecon: fian agon de plenkreskuloj, kiuj pretendas kompreni la mondon pli bone ol knabina sagaco kaj sincereco.

Tiel simile stultas religioj, kiam, ekzemple, katolikaj pastroj, kiuj seksumi ne rajtas, volas doni konsilojn pri intima geedza konduto; kiam la protestantoj volas klarigi prosperecon per dia beno aŭ antaŭnaskiĝa (same dia) destino; kiam spiritistoj pravigas malbonsorton per iu antaŭviva kulpo; kiam hinduismo permesas baniĝon ĉe akvoj malpurigitaj de homaj cindroj.

La mondo estus pli bona sen religioj kaj sen dioj. Tamen, ne pensu la leganto, ke mi apogus la provon perforte ilin neniigi; kiel faris, ekzemple, la totalismaj ŝtatoj per maldemokratieco. Religioj kaj dioj nepre perdu forton kaj prestiĝon per indiferento al ili (hominstitucioj vere laikaj) kaj iom-post-ioma progreso de la sekulara kulturo.

Kaj la strangaj okazaĵoj, sekvitaj de fia religiaĵo, aperas kvazaŭ parenteze en la rakonto. Ĉu poste la aferoj ligiĝos?

***

La birdoj kantas ĉirkaŭe. La najbaro kiu loĝas en la malsupra etaĝo ludas sian akordionon kaj mi estas ĉe paĝo 110, kie novaj strangaj, eksternaturaj aferoj okazas. Pri kio fine temas la romano? “ …scienco klarigos la fenomenon” diras la protagonisto. Kaj mi ne povas ne scivolemi, kiu klarigo venos, ĉar la klarigo, kiun la protagonisto donis post la supra aserto neniel scienca ŝajnis esti. Geraldo Mattos diras per sia eta recenzo sur la librokovrilo, ke “…temas nek pri aventura romano, nek pri ama, nek pri politika, nek pri historia, nek pri religia…” Kia fine estas la romano? Ĉu eksternatura? Fabela? Sciencfikcia? Per kiu frazo, mi povos resumi la romanintrigon? Per kiu frazo, mi titolos ĉi recenzon?

***
Dum ne malnodiĝas la intrigo, mi ne forgesu atentigi (por ke vi ne maltrafu!), ke iuj partoj estas iom senpudoraj, priparolantaj aŭ priskribantaj seksumadon aŭ seksemajn alproksimiĝojn.
Ĉu mi diris iom senpudoraj?! Ĉar tion mi ĉi tie registris antaŭ ol legi la ĵus sekvontan ĉapitron “triope”. Tie la romano fariĝas erotika kaj la kunĝuantoj eĉ sin demandas ĉapitrofine, kial ne kvarope? Kaj mi memoras nun, ke la antaŭa libro kiun mi legis (Tri ‘stas tro) similan deziron ankaŭ nutris. Tiuj esperantistoj estas ĉiuj homoj kondamnitaj al infero! (ridoj)
Mi konfesas, ke mi ne pretus al seksumado triopa, escepte se temus pri ekskluzivaj amikoj, t.e., se temus ekskluzive pri ĝuo. Mi ne volus, ke mia koramiko seksumus kun aliuloj, eĉ se kune kun mi. Ĉu tio estas spuroj de kristana eduko? Ĉu spuroj, kiujn la tempo forviŝos? Mi ne scias. La tempo respondu. Dume mi daŭre vidas koramikecon afero duopa.

***
Kion mi ŝatas en ĉi romano estas la barbareco, la homa krudeco, malmoraleco kaj manko de tio, kion ni nomas civiliziteco. Ĉar la homoj (evidente la normalaj, ne vi esperantistaĉo!) estas tiaj. La romano nur montras la vizaĝon sen maskoj. Pri krudeco, bone ekzemplas la jena citaĵo:

La pastro volis grandan feston. […] Do oni preparis sin por festa, kantata meso. Por tio la pastro bezonis la helpon de Pastreto. Li konsentis kaj instruis kantadon de meso, li mem ludis harmoniume. Tiucele li elektis la plej bonajn, kaj forigis kelkajn nekompetentajn. Hm, tio ne plaĉis speciale al eminentaj sinjorinoj… kiuj devis ne plu okupi lokon en la koruso, sed stari inter la aliaj simplaj kristaninoj… Ili plendis al la pastro. Tiu, male, defendis sian kunlaboranton kaj forsendis ilin:
– Li estas kompetenta muzikisto, li scias, ke vi ne kantas, ke vi kvakas… klukas… ŝrikas… blekas… gruntaĉas… – kresĉende kriĉis la pastro.

***
Dimanĉon nokte, kvaronon antaŭ la dudektria horo, mi finlegis la romanon. Feliĉe (por mi), la maljuna loĝanto de la malsupra etaĝo ne ludis akordionon ĉi-nokte. Aŭdeblis nur la strida voĉo de lia edzino, kiu ĉiam trovas bagatelaĵon por kvereli.

Sed ĉu pri la romanofino?

Neniu superba malnodiĝo. Neniu klarigo pri la supraj aluditaj strangaĵoj. Ĉar la celo de la libro jam estis plenumita. Geraldo Mattos plu diris en la recenzo sur la librodorso, ke li “ne parolos pri la intrigo de la romano, ĉar mi (li, la recenzisto) ne volas detrui la ĝojon, kiu satigos la scivolon de la gelegantoj …” Tamen mi estas (ĉi alia recenzisto-resumisto) malpli skrupula. Unue ĉar mi nun, je alveno al la fino, ankoraŭ min demandas, kia Geraldo Mattos kvalifikis private al si mem la romanon. Ne aventura, ne ama, ne politika, ne historia, ne religia… Kia fine? Eble tio, kion Geraldo Mattos volis kaŝi estis ĝuste tio, kion la reta libroservo de UEA distrumpetis kaj la redaktanto de la rilata paĝo ĉe GoodReads kopiis: “travivaĵoj de juda fuĝanto antaŭ sesdeko da jaroj en brazila urbeto landinterna, kun varia portretaro de ties loĝantoj.” De tiu priskribo, mi elektus la vorton ‘travivaĵoj’ kaj sentus min kontentigita. La judeco apenaŭ aperas kaj havas akcesoran funkcion.

La libro estas registro de kutimoj. Ĉar ni ne povas, ne volas kaj ne emas reiri laŭ tempo kaj spaco al unu el tiuj krudaj socioj (kvankam nia aktuala socio havas sian propran krudecon) por sperti, kia estas la vivo en ĝi.

Unu vivodaŭro lasas al ni la eblon sperti adan (ne nur tuŝan, virtualan aŭ turismorapidan) malsamspecan kunvivon kun malmultaj homoj. La libroj, aliflanke, montras fajron per sparkoj. Ĉi libro La Profeto el Pedras bruligas nin per fajro kies lignopecojn hakis viroj de la unua kvarono de la pasinta jarcento en medio (internlanda, multlingveca, malmorala sed di-tima) tro specifa por ĝin travivi se ne naskiĝinte en ĝi aŭ per lego en ĝin ploĝante.

Paulo Silas

Aventuren, tamen ne eksperimenten


n-ro 264, 2002
esperanto.net/literaturo/fo/pedrasrecpb.html

Peter Browne

Verva rakonto debuta


n-ro 244 aprilo 2001
esperanto.net/literaturo/roman/libr/pedrasrec.html

En la plej suda Brazilo, landinterne ĉe la supra Urugvaja rivero, Gersi Alfredo Bays en sia unua romano konstruas etan universon, urbeton de setlantoj, vivantaj iom for de la cetera mondo, en la 1930aj jaroj. Kiam mi – scivola nordeŭropano – malfermas atlason je ties lastaj paĝoj, mi trovas en tiu loko la nomon Chapecó, konatan al ĉiu leganto de Fonto.

Ĉu do Pedras estas Chapecó? Tamen kredeble ne. Laŭ dorskovrila teksto de Geraldo Mattos, ĝi estas urbeto inundita pro granda digo. Se konsideri, ke akvo ensonĝe povas roli kiel elemento de nia subkonscio, do ni eble konkludu, ke Pedras estas mondo kiun Bays levis ne el artefarita lago, nek el la historio, sed el siaj propraj sopiroj kaj revoj. Ĝi estas eta utopio aŭ paradizo, tamen utopio ĉarma, ĉar ne mankas en ĝi ankaŭ diabletoj.

Kvankam en la rakonto konatiĝas al ni pluraj personoj, precipe la Profeto, lia amikino Luiza kaj la mistera knabino Tereza/Milena, tamen ĝia vera protagonisto estas la urbeto Pedras mem. Tiu ĉi verko iĝas kvazaŭ evoluromano pri la kresko, adolesko kaj maturiĝo de urbeto!

La rakonta vervo de Bays estas admirinda. El lia plumo fluas la inko ŝajne senĝene, evento sekvas eventon, kaj la tuto iĝas mozaiko el facile legeblaj kaj atentokaptaj anekdotoj. En tiu fluo kaŝiĝas ankaŭ unu el la riskoj de ĉi tiu verko. La rakontanto ĉiam rapidas pluen, al nova okazaĵo, al plua anekdoto, dum la leganto iom frustriĝas pro amaso da fadenoj, kiujn oni ne rajtas sekvi ĝisfine. Mattos dorsflanke prave parolas pri multaj temoj, kiujn ĉi libro traktas. Por profundiĝi en ili, ĝi devus esti pluroble dika.

Alia problemeto estas la homoj, la rolantoj. La fizika medio – la urbeto Pedras kun siaj lignaj domoj unue senfarbaj, poste pli kaj pli belaj, kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo – prezentiĝas tre vive, kun suka etoso. Sed en tiu bunta medio moviĝas kaj agas aro da rolantoj, kiuj fojfoje pli similas mekanikajn pupojn ol homojn el karno kaj sango. Bays apenaŭ sukcesas eniri en siajn rolulojn, ne atingas prezenti iliajn animojn. Bedaŭrinde, ĉar li komencas ankaŭ tiun flankon tre promesplene. La tri ĉefajn protagonistojn li tre bone enkondukas unu post la alia en la rakonton. Precipe la apero de la Profeto – unue iom eksterfokuse, poste pli kaj pli centre de la rakonto – estas lerta komenco, kaj tre bonas ankaŭ la sinsekva apero de la du virinoj. Sed – ho ve! – la grandajn atendojn de la leganto Bays ne sukcesas plenumi. Baldaŭ ni perdas tiun triopon el nia vido, kaj kiam ili reaperas, ni ne rajtas pli profunde ekkoni ilin, sed ili rolas ĉefe anekdote, samnivele kun aro da aliaj figuroj.

Ofte ripetata temo en la romano estas erotiko. Nu bone, ĝi ja estas grava ero de la homa vivo, kaj preskaŭ ĉiam ligiĝas al intensaj emocioj – amo, dezirego, ĵaluzo, – aŭ humiligo, soleco, venĝemo. En la reala vivo, tio estas. Ne en Pedras, bedaŭrinde. Laŭ la dan-norvega verkisto Aksel Sandemose nur murdon kaj koiton indas trakti literature. Laŭ mi tiuj du temoj tamen malsamas: dum la unuan mi preferas sperti surpaĝe de libro ol reale, pri la dua validas la malo. En Pedras la erotiko tro similas mekanikon. Mi ekscias, kion la homoj faras, sed mi ne povas senti kial. Krome, pluraj scenoj pli similas fantaziojn de adoleskulo ol la amorajn klopodojn de realaj homoj.

La rakonta tekniko en ĉi romano estas simpla kaj tradicia – ĉioscia anonima rakonta voĉo prezentas ĉion, inkluzive pensojn de pluraj romanfiguroj. Sed jen kaj jen interrompas ĝin alia voĉo, pli petola, eble pli proksima al Gersi Alfredo mem, kiu enŝovas komentojn, okulumas al la leganto, eĉ kritikas la rolantojn. Al multaj legantoj tiu rimedo eble efikos vivige, sed ĝi estas ankaŭ iomete riska. Imagu se en Puphejmo subite Ibsen mem aperus sursceneje, kritikante siajn rolulojn! Lia dramo rapide iĝus farso. En La Profeto el Pedras oni tamen akceptas tiun verkistan metodon, eble ĉar la stilo proksimas al buŝa rakonto.

Se mencii entute ion pri la lingvaĵo de La Profeto el Pedras, plej facile estus nomi ĝin normala. Kaj, kiel scias ĉiu leganto de Esperanta literaturo, tio estas favora prijuĝo malofte direbla! Per harfende miopa observo oni sendube trovus kelkajn lingvajn nekutimaĵojn, sed la vivoplena stilo forpelas ĉian emon je tia lupea legado.

En la unua romano de Bays do troviĝas materialo por pluraj pliaj verkoj, kaj mi esperas, ke li uzos tion aŭ alion por reaperi antaŭ la publiko. Se jes, mi dezirus al li pli da koncentriĝo – por pli profunde trakti siajn temojn ne nur tanĝe, pli da pacienco – por pli fidele sekvi siajn rolantojn kaj ne tro haste forlasi ilin, pli da kuraĝo eniĝi subhaŭte en siajn rolulojn – por ke ili vere ekvivu, kaj fine pli da fido je la legantoj kaj je sia rakonto – por lasi al ni mem prijuĝi kaj konkludi. Ĉar – kiel espereble konstatos multaj legantoj – vere ne mankas la rakonta talento!

Sten Johansson

La Profeto el Pedras


esperanto.net/literaturo/roman/libr/pedrasrecth.html
"La Profeto el Pedras", verkita de Gersi Alfredo Bays, rakontas la historion de la vilaĝo Pedras, nova urbeto en Brazilo, lau la vidpunkto de Ludovigo Kapstein, germana-brazila judo kiu kromnomiĝas "Profeto" pro sia longa barbo. Profeto transloĝiĝas de apudmara urbo kun sia amikino Luiza, kaj konstruas por si bienon iomete ekster la vilaĝo.

La rakonto okazas dum la jardeko 1930, antaŭ la dua mondmilito. Dum momentoj en la unuaj ĉapitroj ŝajnas ke la mondaj problemoj de tiu tempo eniros la vivon de niaj ĉefrolantoj, sed la vilaĝo Pedras estas for, kaj la vivo tie, kvankam ofte plena je rakontoj, ne molestiĝas de la eksterlandaĵoj.

En la rakonto, Profeto ekkonas plurajn aliajn homojn, kaj ni ankaŭ lernas iom pri ili car la romano flankeniras por priskribi ilin, kaj por rakonti iomete kial kaj kiel ili venis al la vilaĝo. Ni ekkonas banditojn, kompatindajn knabinojn, preskaŭ- pastron, kaj aliajn, kaj ĉiuj havas interesan rakonteron. La vilaĝo havas germanojn kaj italojn, kaj fojfoje la rilatoj inter la du povas esti iomete malafablaj, sed neniam pli ol tiaj.

La verkisto prezentas la rakonton en facile legebla Esperanto. Kvankam mi ne estas lertulo de la lingvo, mi legis la libron preskaŭ sen vortaro. Eĉ la vortoj kiujn mi ne konis estas kompreneblaj per kunteksto.

La rakonto fluas sufiĉe ke oni ne perdas intereson, almenaŭ dum la unua duono de la libro. La stilo estas kampara, popola, kiel avo kiu parolas al siaj genepoj.

Tamen, oni ne devus legi ĉi tiun libron se oni ne ŝatas la erotikismon. Dum la unua duono, la erotikaĵoj ne superŝutas la fluadon de la rakonto, kaj kvankam estas kelkaj okazoj kiam la priskribo eble estas iomete tro detala, la okazoj ja taŭgas en la rakonto.

Sed post la mezo de la novelo, tiu ŝanĝiĝas, kaj pli ofte la erotikaĵoj ŝajnas esti tie nur por esti erotikaj, ne por helpi la fluadon de la rakonto,

Fakte, dum preskaŭ okdek paĝoj ŝajnas ke la plejmulto de la karakteroj, ĉu geknaboj ĉu plenkreskuloj, volas amori preskaŭ ĉiuĉapitre, kaj la verkisto priskribas la agon detale kaj pornografie.

Dankinde, la lastaj tri aŭ kvar ĉapitroj revenas al la bela av-rakonto de la komenco de la libro, kaj la fino estas kortuŝema. Sen la nenecesa kaj fojfoje fia erotikismo, ĉi tiu povus esti bona romano.

Tony Harris

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.