|
Privilegiaj klientoj de FELFlandra Esperanto-Ligo havas pli ol mil privilegiajn klientojnTiuj privilegiaj klientoj
Kiel iĝi privilegia kliento?Kiel privilegiaj klientoj estas konsiderataj tiuj, kiuj en la momento de la fakturado havas kurantan konton ĉe FEL en kiu estas sufiĉe da mono por pagi la koncernan fakturon, kun minimumo de 50 eŭroj. Por malfermi kurantan konton, simple sendu rondan sumon al unu el la kontoj de FEL. Kiam vi mendas libron, revuon, aŭ simile, la kostoj estos simple subtrahitaj de tiu konto. Vi kiam ajn povas mem kontroli la saldon de via konto kaj do scios kiam la mono estos foruzita kaj kiam estos tempo por denove „plenigi” vian konton. Vi ankaŭ povas senkoste peti aktualan konteltiron de la lasta jaro. * Noto: Ne estas eble kombini rabatojn. Privilegia kliento kiu mendas rabatitajn librojn, diskojn, ktp. aŭ kiu ricevas rabaton ĉar li/ŝi aĉetas tri samajn objektojn, devas pagi afrankon. Ankaŭ tiuj klientoj, kiuj pagas ĉiun unuopan mendon per kreditkarto, devas pagi la afrankon, ĉar FEL ja prenas sur si la bankkostojn de la kreditkarta ĝiro. Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17 |