MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

La Jaro

Al la versio por poŝtelefonoj

La Jaro estas la ĉiujare aperanta duparta agendo de Monato. La kalendara parto enhavas lokon por skribi notojn kaj mencias la festotagojn en ĉiuj landoj de la mondo. La mencio de tiuj festotagoj montriĝis aparte utile por vojaĝantoj aŭ kiam oni intencas telefoni eksterlande.

La enciklopedieta parto mencias ĉiujn landojn de la mondo, kun ties ĉefurbo, ĉefaj lingvoj parolataj, monunuo, aŭtosimbolo, IS-kodo, areo, ŝtatformo ktp. ktp.

Tre utile estas la ĉapitro „telefoni internacie”: kiel mi telefonu al mia hejlando kiam mi estas eksterlande? Kiel telefoni aŭ faksi eksterlanden de la hejmo (por kiuj landoj forigi la nulon, por kiuj ne ...?).

Krome la enciklopedieto mencias la aktualan staton de la esperantlingvaj radioprogramoj, kun horaro, ondolongoj ktp.

La Jaro estas akirebla de la Retbutiko (rekta ligo al La Jaro) aŭ de la jenaj perantoj.

Kiel pagi?
Superrigardo de la diversaj pagmanieroj al FEL. Legu pli!

Prezoj
Prezoj de „La Jaro” en la diversaj landoj. Legu pli!

Kontoj kaj perantoj
Kie mendi kaj kiel pagi vian ekzempleron de „La Jaro”. Legu pli!

La landoj de l' tero
Malgranda enciklopedieto pri landoj, ĉefurboj, monunuoj, ktp. aperanta kune kun „La Jaro”. Legu pli!


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-05-29