|
Afrika kompilo
![]()
|
|
Afrika Kompilo aperis! | ![]() 2010, №4 |
Jam en 1996 Vinilkosmo kunlaboris kun afrikaj artistoj ekzilitaj
en Germanio (Denizo Rock Tamba) kaj en Francio (Zhou-Mack). En la dua volumo
de Vinilkosmo-Kompil' enestis La hommaŝino de la grupo Afrika
Espero de Dennis Rock-Tamba kaj Louison Yambuka, kaj
Pro viaj faroj
de FreeMagni-Zhou la muzika bando de Zhou-Mack.
En 2007 Vinilkosmo lanĉis la projekton Afrika Kompilo kaj ricevis plurajn reagojn, sed nur malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn. La projekto haltis pro manko de rimedoj, malbonkvalita muzikmaterialo, kaj ankaŭ ĉar ĝi startis dum la disko-krizo.
Sed finfine ĝi efektiviĝis danke al Konga Espero, kunlaboro inter Mayoma kaj JoMo, kaj kantoj de Dido Fundu el Vigla Muziko.
En la kompilo estas: Kiu lingvo? (8 titoloj) de Konga Espero, Mayoma kun JoMo Afrikumas (7 titoloj), kaj 3 titoloj de Vigla Muziko. Ili estis miksitaj, mastrigitaj kaj kompilitaj en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo sur la disko sub la titolo Afrika Kompilo, kaj eldonita de Vinilkosmo.
Tiu ĉi projekto efektiviĝis danke al internacia solidareco kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj, grafistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongo (Kinŝaso kaj ĉirkaŭaj urboj), Germanio, Hispanio kaj Francio (Donneville, Tournefeuille, Tuluzo, Parizo).
Pri la artistoj pli detale:
En
la komenco de la 1990aj jaroj pluraj Esperanto-artistoj fuĝis el D.R.
Kongo al Eŭropo pro la milito. Dennis Rock Tamba kaj Louison Yambuka en
Germanio starigis bandon Afrika Espero kiu registris kelkajn kantojn
kaj koncertis en KEF 1995 en Kopenhago.
Poste Dennis Rock Tamba preparis kasedan sol-albumon kvintitolan Afrika Nokto. En 2004 La Rolls nova bando, kiun Dennis Rock Tamba kreis en Germanio, eldonis KD-albumon Sunradio. En majo 2005 Denis Rock Tamba estis forpelita de Germanio kun aliaj konganoj post dek ses jaroj de ekzilo, lasinte tie sian filon kaj organizitan vivon.
Post la reveno al Kinŝaso Denis Rock Tamba reaktiviĝis muzike en Kongo kaj renkontis aliajn artistojn. Unue li provis eldoni muzikvideon Libera, sed la projekto ne finpretiĝis…
Dum la pasintjara seminario de ILEI en Kinŝaso renkontiĝis Viktor Lufimpu, Junior Ngangu, kaj Denis Rock Tamba, loĝantaj en diversaj lokoj de Kongo, renkontiĝis kaj kreis muzikgrupon Konga Espero kun aliaj muzikistoj. Malgraŭ la rimedaj malfacilaĵoj ili sukcesis registri en Kinŝaso oktitolan albumeton Kiu lingvo? kaj konsentis eldoni ĝin kadre de Afrika Kompilo.
La muzikstilo de Konga Espero vojaĝas de regeo kaj zuko tra latina ĝis funk-roko, kun engaĝitaj, pacaj, kaj amtekstoj.
VIGLA
MUZIKONuntempe la muzikgrupo lokiĝas en Kinŝaso. Estis pluraj provoj inviti Viglan Muzikon al Eŭropo okaze de KEF kaj FESTO, sed ĉiufoje estis malsukceso pro vizoproblemoj. En 2009 Vigla Muziko sukcesis veni al Ruslando kaj tie koncerti. Aliaj projektoj estas en atendo… Inter ili, preparo de plena albumo.
Vigla Muziko registris en Kinŝaso kelkajn titolojn el kiuj tri troviĝas en tiu ĉi Afrika Kompilo.
MAYOMAMayoma serĉis artistojn kiuj pretus muzikaranĝi kaj kanti siajn kantojn en la internacia lingvo. Li sendis la tekstojn de siaj kantoj al homoj, Esperanto-grupoj, kaj asocioj por trovi kantiston, sed tio ne sukcesis. Poste li provis registri siajn kantojn surkasede kaj sendis ilin same kiel la tekstojn. En 1987 la usona komponisto David Gaines respondis kaj surbendigis du kantojn kaj sendis ilin al Mayoma surkasede.
Post 1992 Mayoma perdis la kontakton kun David Gaines kaj malsukcese serĉis aliajn artistojn kaj produktistojn. Finfine, en 2006 la tuluzano JoMo (Jean-Marc Leclecq) afable konsentis, kaj komence de 2007 JoMo ekregistris liajn kantojn por la Afrika Kompilo de Vinilkosmo.
Speciale por tiu ĉi kompilo JoMo komponis la trilingvan kanton Afriko ne ‘stas vendenda (Esperante), Africa n'es pas per vénder (okcitane), Afrika ezali ya koteka te (lingale).