La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Amindaj

  • Auteur: Amindaj
  • Type: CD, musique
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €8.55
  • Année de publication: 2011
  • Forme: kompakta_disko
  • Description: Ok titoloj, plej multaj komponitaj de Julián Hernández Angulo en la varma kuba tradicio, kun violono, gitaro, kontrabaso, marakoj, kubaj skrapiloj guajo kaj guiro, kongoj, bongo, sonorilo, treso. Kelkaj malnovaj kantoj, trad kaj adaptitaj de Maritza Gutiérrez, kiel "Chan Chan" de Francisco Repilado (Compay Segundo), la "Son de la Loma" de Miguel Matamoros.
  • Specimen:
  • Durée: 40 min
  • Notes: Kun tekstobroŝuro
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Iom da Kuba gusto


2012. №3 (209)

La muzika ensemblo Amindaj estis kreita somere 2009 kaj unuafoje laŭte prezentis sin dum la Kubaj UK kaj IJK somere 2010. La kantistoj kaj muzikistoj devenas el Kubo, do ne mirindas, ke ilia preferata kaj dominanta stilo estas la tradicia Kuba muziko. La plimulto de la kantoj en la albumo estas originalaj (verkitaj kaj komponitaj de Julián Hernández Angulo), kvankam ankaŭ kelkaj tradukitaj kantoj (tradiciaj aŭ modernaj) estas prezentitaj sur la disko.

La albumo rezultis ege unustila. La muzikoj estas plaĉaj kaj variaj, riĉaj je Kubaj ritmoj kaj harmonioj, plenaj je la sonoj de tradiciaj Kubaj muzikiloj. Tamen, miaopinie, oni nur kun peno povas nomi la kantojn melodiaj – la muzikaj frazoj estas ĉefe recitativecaj kaj foje “hakitaj”, do iom malfacilas rekanti ilin, oni prefere aŭskultu la sonon, sed ne kunkantu (vere bela kanto Maria estas tre agrabla escepto). La versio de vaste konata al la esperantistaro La Bambo, prezentita sur la disko, estas rimarkeble malpli vigla kaj danciga, ol la populara versio de JoMo, tamen ankaŭ al ĝi ne mankas iu specifa kaj agrabla gusto. La kvalito de la kantado estas tre bona, multas plurvoĉaj pecoj, la prononco estas tre klara kaj bela. Ankaŭ la son-registrado estas senriproĉa.

La tekstoj estas sufiĉe simplaj lingve (eĉ seneraraj, eble nur unu-du-foje troveblas ne tre glataj sintaksaj strukturoj, sed entute la lingvaĵo estas mirinde bona) kaj enhave; ili temas plejparte pri amo aŭ pri “racia” aliro al la vivo – pri tio, ke ne necesas obsediĝi pri la vivproblemoj kaj malĝojoj, ke la laboremo, persisto kaj bonkoreco povas venki ĉiujn malfacilaĵojn. Iom pli elstaras kvalite la kanto Tiel la mondo iras, temanta pri la varieco de la vivo kaj enhavanta iom da pacismaj kaj kritikaj intonacioj. La diskon akompanas plaĉa tekstolibreto.

Resumante, mi kuraĝas diri, ke malgraŭ la tre bonaj plenumo kaj teknika realigo la albumo tamen ne rivelas al ni iun vere elstaran malkovron sur la tereno de la Esperanto-muziko. Tamen pro sia freŝa sono kaj alta kvalito la albumo ja meritas atenton de la Esperantaj muzikemuloj, speciale de tiuj, kiuj interesiĝas pri tradiciaj muzikaj ĝenroj.

Paŭlo Moĵajev (Ukrainio)

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.