La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Atlantido, la perdita kontinento
La perdita kontinento

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Atlantido: ĉu fantazio aŭ realo?

Atlantido estas unu el la plej malnovaj enigmoj por la homaro. La unuaj konoj pri ĝi devenas de Platono. En du dialogoj de Timeo kaj Kritio li priskribis ĉion, kion li sciis pri la kontinento, kiu antaŭ pli ol dek mil jaroj malaperis en la oceano. Ekde la platona priskribo arego da libroj kaj studoj (pli ol 5000 titoloj) okupiĝis pri Atlantido, en kiuj la aŭtoroj klopodas pruvi aŭ nei ĝian iaman ekziston. La aŭtoro de tiu ĉi 60-paĝa libreto entreprenis grandan taskon resumi iliajn konstatojn.

Unue li priskribas la originalajn platonajn tekstojn, poste mencias aliajn sendependajn antikvajn fontojn, kolektas faktojn, kiuj ŝajnas pruvoj, kaj fine li konkludas, ke Atlantido ekzistis, eĉ ke ĝi estas la prafonto de granda parto de la nuntempa kulturo.

Timeo, maljuna egipta pastro rakontis al Solono pri la origino de Ateno, kiun grekoj jam forgesis. Li rakontis ankaŭ pri potenca imperio, pri ĝia armeo, kiu volis okupi Atenon, sed Ateno venkis ilin. Post nelonga tempo okazis terura tertremo, kaj la potenca imperio malaperis en la oceano. Kritio, disĉiplo de Sokrato kaj onklo de Platono, rakontis, ke en la infanaĝo li persone vidis kaj studis precizan priskribon de Solono pri Atlantido. La priskribo difinas la lokon de Atlantido kaj de ĝia ĉefurbo; informas pri ĝia civilizacio, genealogio de la tieaj reĝoj, la kolonioj, kiujn la imperio havis en Afriko, Eŭropo kaj eĉ Ameriko. Komence la estroj estis virtaj, sed poste ili iĝis monavidaj. Tial dioj punis ilin per malvenko kontraŭ la grekoj kaj poste per neniigo de la tuta imperio. La priskribo estas tiel detala, ŝajnas tiel reala, ke estas malfacile imagi, ke ĝi estas naskitaĵo de la platona fantazio.

Krom Platono multaj antikvaj aŭtoroj skribis pri Atlantido, sed iliaj skribaĵoj grandparte pereis en la incendio de la biblioteko de Aleksandrio. Inter aliaj skribis pri Atlantido Homero, Herodoto, Plutarko, eĉ en la Biblio troviĝas aludoj pri ĝi. Ankaŭ en la restintaj skribaĵoj de sud-amerikaj indianoj estas mencioj pri terura tertremo, kiam kontinento malaperis en la oceano. Parto de la postvivantoj, longe vagante tra la norda Afriko, alvenis kaj restis en la loko de Egipto. Tie, intermiksiĝinte kun praloĝantoj, ili fondis tiun novan imperion.

Aliaj postvivantoj alvenis al Sud-Ameriko kaj tie fondis imperiojn. La komunan originon pruvas okulfrapa simileco inter tiuj civilizacioj, kiuj aperis sen ia antaŭaĵo. Kaj en Egipto kaj en Sud-Ameriko troviĝas similaj piramidoj. Kaj en la surskriboj en egiptaj piramidoj kaj en la ekzistantaj sud-amerikaj skribaĵoj troviĝas aludoj pri Atlantido. Ambaŭflankaj popoloj adoris Sunon kaj tre precize konis la tagnombron de la jaro. En ambaŭ lokoj la atlantidaj granduloj fariĝis mitologiaj personoj (Osiriso, Quetzalcoatl). La legendo pri universala diluvo estas trovebla en ĉiu malnova kulturo.

La malapero de Atlantido estas klarigebla per la migrado de kontinentoj. La orienta parto de Ameriko kaj la okcidenta parto de Afriko kaj Eŭropo kvazaŭ kompletigas unu la alian. Nur mankas parto kontraŭ la markolo Gibraltaro. Verŝajne, tie situis Atlantido. Iam, sendube, ili kreis komunan kontinenton. Ankaŭ antropologiaj, zoologiaj kaj botanikaj faktoj pruvas tion.

Laŭ tiu ĉi teorio, la lulilo de la tutmonda homa civilizacio estis en Atlantido (ebla escepto estas orienta Azio). En la supozataj lokoj oni faris submarajn sciencajn esplorojn kaj trovis konstruaĵsimilaĵojn. Tamen algoj kaj ŝlimtavoloj malfaciligas esploradon.

Finleginte la libron, oni havas la impreson, ke Atlantido estas ne fantaziaĵo.

János Sárközi

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.