La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Brezhoneg... buan hag aes
La bretona lingvo... rapide kaj facile

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bontone pri la bretona

Dum longa tempo en Eŭropo instrui lingvojn signifis vehikli la latinan kaj la helenan. Ĉar tiuj lingvoj estas komplikaj kaj rebusaj, ankaŭ iliaj lernolibroj iĝis iom ĝangalaj kaj nepenetreblaj. Simbolo kaj kulmino de tia implikiteco estas la fama latina gramatiko de Madvig, kiu paradis per ĉiuj esceptoj de la esceptoj tiulingvaj. Tamen komencis aperadi, en la dua duono de la 19a jarcento, lernolibroj tute alimetodaj. La famaj volumoj de Ollendorf jam signis vojon al Damasko sur la kampo de lingvoinstruo. Ili estas la nerekta inspiranto de sukcesaj metodoj niaepokaj, kiel Assimil, Linguaphone, Teach Yourself kaj multaj aliaj. Eble ne estas hazarda tio, ke ĝuste en la dua duono de la pasinta jarcento brilis nesupereblaj poliglotoj, kiel ekzemple kardinalo Giuseppe Mezzofanti, kiu scipovis 58 lingvojn, prelato Schleyer, inventinto de volapuko, kiu verkis en 25 lingvoj, kaj plej rekorde, la unue-volapukista-poste-esperantista-poste-idista-poste-denove-esperantista ĉeĥ-devena brazilano Francisco Valdomiro Lorenz, kiu posedis ... 104 lingvojn!

Ĉi tiu lernolibro pri la bretona lingvo baziĝas sur la menciita metodo Assimil. Ĝi konsistas el 25 lecionoj, kiuj poiome kaj sendolore, preskaŭ nerimarkeble, kondukas la lernanton tra la ĉefaj strukturoj de tiu kelta lingvo, nun minoritata en Eŭropo. La kerno de ĉiu leciono estas dialogo inter la gejunuloj Mona kaj Yannig kaj iliaj familianoj kaj amikoj. Tiun dialogon kelkfoje enkondukas aŭ interrompas du spektantoj, Lan kaj Anna. La dialogoj disvolviĝas vigle kaj amuze, sur la fono de ĉiutagaj epizodoj en eta haveno fiŝkaptista en Okcidenta Bretonio. La leganto ensorĉiĝas do ne nur lingven, sed eĉ iom kulturen. La vortprovizo, ĉiutaga kaj ordinara, konsistas el ĉirkaŭ mil vortoj. Ĉiun lecionon ornamas alcela ilustraĵo de Nono kaj kompletigas listo da uzitaj vortoj, demandaro-respondaro, kiu reirigas la leganton sur la lernita vojo, gramatika sekcio, tre klara kaj leĝera, kiu prilumas ombrajn punktojn de la dialogo, kaj abunda ekzercaro, kiu klopodas transkonduki la komencanton de pasiva al aktiva lernofazo. La libron tre kompetente verkis Per Denez (Pierre Denis), doktoro pri beletro kaj docento ĉe la universitato de Orienta Bretonio en Roazhon (Rennes), kie li instruis la bretonan lingvon kaj fonologion.

La nuna lernolibro jam aperis en la angla, kimra, franca, germana kaj kataluna. Nun enviciĝas ankaŭ ĉi tiu esperanta versio, kiun sen multaj raspoj ellaboris Merwen Runpaot. Temas pri verko ege utila kaj vojmontra.

Malgraŭ la tamtamata propedeŭtikeco de Esperanto, malabundas nialingve lernolibroj pri aliaj idiomoj. Des pli salutindas ĉi tiu eldono, ĉar la bretona estas minoritata lingvo, kaj malfacile troveblas lernolibroj pri ĝi, eĉ en idiomoj pli goljataj. Mi esperas, ke aliaj minoritatanoj sekvos la ekzemplon de Runpaot kaj enmondigos lernilojn pri la okcitana, romanĉa, eŭska kaj multaj aliaj, eĉ ekstereŭropaj, plenumante tiel unu el la roloj kaj devoj de Esperanto: iĝi kulturilo kaj ponto trans kaj malgraŭ la modoj, reklamfortoj kaj ekonomiaj gigantecoj, kiuj katenas la mondon. Ŝlose mi menciu eble la solan minuson de ĉiu tiu verko: mankas historia kaj geografia fono pri la bretona lingvo, ne troviĝas eĉ plej eta noto pri ĝia kieo, dekieo, dekiamo, kieso kaj kiomo. Lernantoj ŝatas scii tiaĵojn!

Gonçalo Neves

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.