La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bestoj en nia domo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Edukemaj bestoj


2000/11, p. 26

Recenzi libron estas malfacila tasko, tiom pli por infano dekjaraĝa, kiu bone regas la lingvon, sed ne ofte parolas, kaj preskaŭ neniam skribas ĝin. Tamen legi la libron kaj prijuĝi ĝin laŭ enhavo kaj laŭ stilo el la vidpunkto de infano, ne superas la infanajn kapablojn. Tial la recenzon verkis la patro, sed multajn elementojn enhavajn alportis la filino. Kaj fakte, tio estas tute taŭga aliro al la recenza problemo rilate al ĝuste tiu ĉi libro, Bestoj en nia domo, en kiu ĉefrolas bestoj, sed kies suba fono estas la interrilatoj inter gepatroj kaj infanoj kaj familiaj, edukaj situacioj plej diversaj.

La verkon konsistigas 15 rakontoj, de du ĝis kvar paĝojn longaj. En pluraj ĉefrolas dombestoj, kiujn la patro alportas pro tio, ke li volas kontaktigi siajn infanojn kun la naturo — malfacila tasko en urba medio. Kaj dombestoj estas eble iom tro mallarĝsenca vorto, ĉar temas ne nur pri hundoj, katoj aŭ kunikloj, sed ankaŭ pri la hazarda sciuro scivolema, kiu vizitas la domon, la malvarmsangaj fiŝoj kaj la laboremaj vermoj, kiuj trafosas la legomajn defalaĵojn kaj ŝanĝas ilin en fekundigan substancon, almenaŭ se ne intermiksiĝas tro da terpomŝeloj. Ĉarma estas la historio de la kuniklo, kiu rakontas, kiel ĝi forkuris de la domo. Vere aventura estas la ĉasado de la gerbiletoj ..., en kiu la homa lerteco venkas la bestan ruzon. Nur en kelkaj rakontoj la kamerao prenas alian perspektivon: jen perdo de okulvitroj estas grava temo, jen alveno de eksterlandaj (infanaj) gastoj.

Ĉiuokaze, la libreto estas ege agrabla. Plej interese estas, ke ĉar infanoj havas unuarangan lokon en la rakontoj, tiuj lastaj iĝas pli interesaj por junaj legantoj — aŭ allegitoj, ĉar kiel mia kunrecenzantino prave rimarkis, la libro pli taŭgas por pli junaj infanoj ol ŝi. La rakontoj bele ligiĝas kun la infana vivo, kaj la infanoj vere povas rekoni sin mem en similaj situacioj.

Tamen, kvankam la rakontoj bone funkcias tiasence, la stilo malpli bone taŭgas. Ofte la aŭtoro uzas iom malfacilajn vortojn, fojfoje erarajn, kaj precipe la frazostrukturo jen kaj jen estas tro komplika. Sed tiajn mankojn lertaj gepatroj certe povas mildigi, dum ili laŭtlegas la rakontojn al siaj idoj.

Karlijn van Damme, Guido van Damme

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.