|
Lingvo kaj menso
|
|
Belaj figoj post Pasko | 2011/01, p. 22 |
Kiam la redakcia sekretario de MONATO proponis al mi, ke mi recenzu la prestiĝan Lingvo kaj Menso de Noam Chomsky [ĉomski] en traduko de Edmund Grimley Evans, mi sentis min kvazaŭ elementa instruisto pri matematiko, al kiu oni petas komentarii Ejnŝtejnon ... ĉar almenaŭ en Eŭropo Ĉomski estas konsiderata iu duondio. Do ... mi hezitis.
Sed ... mi pripensis, ke fakte ne estos mia tasko komentarii la tekston de Ĉomski! Mi prijuĝu la esperantan eldonon, la tradukon de Evans do. Nu, tio estas rapide kaj facile farebla! La traduko estas tutsimple perfekta, modela kaj senriproĉa. Plie ĝi aspektas facila. Tio signifas: dum la legado la novaj terminoj (novaj, ĉar plejparte ne jam antaŭe troveblaj en publikaĵoj) neniel ĝenas, neniel bremsas la legadon, donas do impreson de facileco, de natureco; la uzitaj terminoj do certe estas bonaj. Nur unu solan terminon mi renkontis, kiu ne tute plaĉis al mi, por kiu mi pensis havi pli bonan solvon. Laŭdinde estas, ke ĉiuj titoloj de cititaj libroj kaj artikoloj ricevis apudan esperantan tradukon, kaj mi povas certigi, ke estas aparte malfacile kaj riske traduki titolojn.
La libro estas (kompreneble?) tradukita en multajn lingvojn. Nederlanda traduko aperis jam en 1970. (Inter krampoj: Se la angla estas vere la I.L. kaj se vere ĉiuj lingvistoj perfekte regas ĝin, kial oni tradukis la libron? Pripensu foje, kaj vi komprenos, ke mi metis iun adverbon, en antaŭa frazo, inter krampoj.). Do nun ankaŭ en Esperanton, kiel dua (post Darvino) en la serio Scienca Penso, kaj mi pensas – ĉar ne ĉiuj esperantistoj scias la anglan, kaj do ne ĉiuj esperantistoj estas lingvistoj – ke ĝi meritas tiun honoron. Mi volas, cetere, kun miro kaj admiro, emfazi, ke temas pri vera „libro” laŭ la vidpunkto de bibliofilo. Ĝi estas ne glubindita, ne kvazaŭbindita, sed vere bindita kaj konsistas el sep kunkudritaj kajeroj (en la ne-PIV-a signifo de „parto de ... kaj ene de ... libro”), kio estas raraĵo nuntempe. Interalie, tial mi uzis antaŭe la adjektivon „prestiĝan”, do ne nur pro la enhavo.
En mia lingvika laboro dum la pasintaj jaroj mi konstatis, ke la duondieco de Ĉomski estas precipe eŭropa, ĉar en Usono liaj kontraŭuloj, ofte eĉ nepre malamikoj, estas multnombraj. Ne nur ĉar „neniu estas profeto en sia urbeto”, sed oni, ŝajnas al mi, ankaŭ projekcias sian politikan kontraŭecon sur lin. Ĉar oni ne simpatias kun liaj politikaj ideoj (estas konate, ke Ĉomski ne estas tajloro, kiu restas ĉe sia laboro), oni deziras ofte eĉ ridindigi lian profesian laboron. Mi trovis, en Interreto, en usonaj recenzoj, multe pli da atakaj recenzoj pri liaj verkoj ol da laŭdaj. Pri unu kritiko mi tamen samopinias.
Mi pekas nun kontraŭ mia decido ne priparoli la ĉomskian enhavon. Ĉiu el la sep ĉapitroj estas teksto de iu el liaj publikaj prelegoj universitataj. Mi estas certa, ke liaj prelegoj estis tre sukcesaj ... ĉar kiel prelegoj ili estas absolute nekompreneblaj, kaj ĝuste tiaj prelegoj estas plej sukcesaj en universitatoj. Ju malpli oni komprenas, des pli oni laŭdas (admiru mian intelektan povon!). Aliflanke ... se vi malrapide digestante legas, relegas kaj studas la tekstojn... vi malkovros trezorejon de perloj, kiuj kuniĝas en brilantan ĉenaron ... eĉ se vi poste, en aliaj ĉapitroj, konstatos, ke vi povos, kiel Ĉomski mem faris, ordigi ilin en alia maniero, por konstrui alian same admirindan ĉenaron. Kiel en matematiko, oni ankaŭ en la ĉomskia sistemo nepre devas konstrui sian konon ĉeneron post ĉenero, ĉar ĉiu ĉenero bezonas la antaŭan por fiksiĝi. Ĉomski ja proksimas la idealon de spirita edziĝo inter matematiko kaj lingviko. Ankaŭ se vi iam en universitato studis la ĉomskiajn teoriojn, vi komprenos pli bone, vi eble finfine komprenos, nepre pli funde komprenos lian rezonadon, eble eĉ danke al la tutesperanta teksto. Simpla legaĵo ĝi ne estas, kaj la libro certe ne legiĝas kiel romano.
La apero de la libro en Esperanto certe ne estas „figoj post Pasko”. La traduko estas farita laŭ la tria eldono (2006) de la originalo (1967). Kaj la dato 2006 estas grava, ĉar tiu ĉi eldono enhavas kvar novajn ĉapitrojn. En tiu maniero vi povos sekvi la evoluon de la teorioj, kaj vi povos demandi al vi mem, kial vi ne mem faris la evoluajn rezonojn, kiujn Ĉomski skizas en la lastaj ĉapitroj. Evans ankaŭ tradukis kaj enmetis la antaŭparolojn de ambaŭ antaŭaj eldonoj. Kvankam mi mem estus preferinta tradukon de Sintaksaj strukturoj (1957), mi pensas, ke por ĝenerala publiko tiu ĉi libro estas pli taŭga, ĉar plejparte ĝi traktas problemojn, kiuj ne estas pure kaj nure lingvikaj. La tekstoj estas partoj el la teorio de Ĉomski, kaj do certe la libro ne estas resumo de ĝi.
Sed eĉ se vi ne kutimas iam ajn legi enkondukojn, mi konsilas al vi nun, tamen, legi la treege gravajn, interesajn kaj instruajn specialajn antaŭparolojn de tiu ĉi esperanta traduko. Se laŭ la kutima diraĵo „la veneno sidas en la vosto”, tiam nepre en la malvosto sidas malveneno; ĉi tie la komenco vere estas la ĉerizo sur la torto! Tre interese kaj unike estas, ke, denove danke al nia lingvo, du lingvistoj el tre malsamaj regionoj, kaj apartenantaj al lingvaj familioj, kiuj ne ĉiam sentas sin tre komfortaj en ĉomskia medio, verkis tre legindajn kaj valorajn enkondukajn tekstojn. La hinda profesoro Probal Dasgupta verkis pri La internacia lingvo kaj universala gramatiko kaj la japana profesoro Hiroshi Nagata verkis pri La evoluo de la ĉefaj tezoj de Chomsky. Interesa en la kontribuo de la japana profesoro estas la kelkfoja uzo de „alproksimiga tempa korelativo”, nome, „ĉi tiam”. Kiel vi tradukos la paron „ĉi tiam” kaj „tiam” en vian nacian lingvon? Ĉu „ĉi tiam” = „nun”? En la teksto mi ĉiuokaze ne povus anstataŭigi la „ĉi-tiam”-ojn per „nun”-oj, kaj la vortkombino havas signifon kaj sencon en la frazoj. Mi ne scias, ĉu oni donis anglalingvajn tradukojn de ambaŭ artikoloj al Ĉomski, sed mi esperas ke jes.
Interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj | 2013, №7 (227). |
Malgraŭ tio, ke esperantistoj superaveraĝe interesiĝas pri lingvoj kaj scipovas ilin, ne abundas lingvistika literaturo en esperanto. Ekzistas studoj pri esperanta lingvistiko, pri ties specialaj problemoj, sed mankas libroj pri ĝenerala lingvistiko kaj lingvistika priskribo de aliaj lingvoj. Eĉ lingvistikaj terminaroj mankas; la Etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado (angla-esperanta-hungara kaj germana-esperanta-pola versioj, Koutny 2003, 2008) entenas nur la bazajn terminojn.
Por esperanto tradukliteraturo estis komence kaj ankaŭ nun estas tre grava, ĝi same riĉigas la esperantajn kulturon kaj lingvon kiel la originalaĵoj. El la monda belliteraturo multaj klasikaj verkoj estas tradukitaj esperanten, sed en sciencaj kaj teknikaj terenoj estas grandaj mankoj, ofte ne ekzistas eĉ bazaj enkondukaj verkoj, ne parolante pri aktualaj superrigardaj verkoj.
Bedaŭrinde, la situacio por lingvistiko estas eĉ pli malbona ol averaĝe. Ĉu ni konkludu, ke esperantistoj interesiĝas unuavice pri esperanto, uzas siajn proprajn metodojn por priskribi ĝin? Tiel okazas memvola izoliĝo de aliaj lingvoj kaj de la monda fluo de lingvistikaj pensoj. Aliflanke ni pretendas, ke lingvistoj interesiĝu pri esperanto... Por dialogi kun lingvistoj necesus apliki por ĝia priskribo ankaŭ metodojn uzatajn por naturaj lingvoj. Jes ja, esperanto estas natura lingvo, en la nuna epoko ĝi plenumas ĉiujn funkciojn de naturaj lingvoj. Necesas trovi ĝiajn trajtojn similajn al aliaj naturaj lingvoj kaj ĝiajn specifajn, kiuj distingas ĝin de ili. Tio eblas, se ni uzas similajn kadrojn por la priskribo.
La unua paŝo estas ekkoni la ĝeneralajn mekanismojn malantaŭ ĉiuj lingvoj, ekkoni kaj traduki lingvistikan literaturon. Sed kiel komenci? Ja abundas libroj pri lingvistiko, diversaj skoloj malsame aliras la problemojn kaj la terminoj ne ĉiam kongruas. Plej bone estus traduki lingvistikan enciklopedion, ekzemple, tiun de D. Crystal. Tie diversaj lingvistikaj terenoj estas prezentataj, ne skolospecife, tio spronus la terminologian laboron pri lingvistiko.
Necesus traduki ankaŭ kelkajn klasikaĵojn el lingvistiko. La verkaro de Chomsky certe apartenas al tio, do la elekto de UEA estas bona. Chomsky estas korifeo de moderna lingvistiko; li famiĝis ankaŭ pro sia politika sinteno. Lia lingvistika agado dum pli ol 50 jaroj influis kaj influas forte la lingvistikan pensadon. Fine de la kvindekaj jaroj li kreis novan paradigmon per sia genera gramatiko kontraŭstarante la tiaman kondutisman aliron al lingvoj. Kion elekti de tiu fekunda sciencisto? Liaj lingvistikaj konsideroj multe evoluis de la genera transforma gramatiko tra la universala gramatiko, aperis lia teorio pri principoj kaj parametroj, pri regado kaj ligado ĝis la minimumisma programo kaj eĉ trans ĝi. Eblintus traduki iun el liaj pli aktualaj verkoj ol la Lingvo kaj menso, sed iu ajn elekto estus demandosignebla, ja tio estus nur guto el lia verkaro.
La Lingvo kaj menso estas unu el la famaj verkoj de Chomsky, kiu aperis en tri eldonoj (1968, 1972, 2006) kaj multaj tradukoj. La prelegaro intertempe ampleksiĝis de 3 ĝis 7 ĉapitroj, ja lia aliro ŝanĝiĝis dum la tempo. Li envolvas filozofion kaj psikologion al la traktado de lingvistiko. Pro la prelega fluo, ne estas pluaj subĉapitroj, kiuj povus faciligi la komprenon, nek aparta bibliografio. Sed nekutime, la libro havas kvin antaŭparolojn: du enkondukajn al la esperanta eldono far du esperantistaj lingvistoj kaj tri antaŭparolojn de Chomsky mem por la tri ldonoj.
Probal Dasgupta, kiu havas bonajn fakajn rilatojn kun la aŭtoro kaj konsideras sin genera lingvisto, prezentas la Universalan Gramatikon (kun rimarkoj pri la internacia lingvo), disvolvitan far Chomsky kaj konsideratan kiel bazo por la lingva kapablo de la homa specio kaj genetike hereditan. En la dua antaŭparolo Hiroshi Nagata skizas la evoluon de la ĉefaj tezoj de Chomsky prave ne ellasante kritikon, nome ke “lia esplormaniero estis kaj estas ekskluzive idealigita. Sekve sufiĉas esplori ĉe la angla lingvo por kapti eblajn propraĵojn de la universala gramatiko”. Nagata proponas esplori, kiujn principojn starigitajn kiel universalajn, posedas esperanto, kaj utiligi esperanton por ekzameni la taŭgecon de universala gramatiko – pri tio mi povas nur konsenti.
La rilato de menso kaj lingvo estas baza lingvofilozofia demando, kiu delonge interesas pensulojn. Chomsky prezentas en la unuaj tri ĉapitroj la pasintecon, la nunon kaj la estontecon (en la 1960aj jaroj), kiel lingvoscienco povas kontribui al la studado de la menso. La sekvaj ĉapitroj traktas formon kaj signifon en naturaj lingvoj (4a), la formalan naturon de la lingvo (5a) kaj lingvosciencon kaj filozofion (6a). La 7a ĉapitro Biolingvistiko kaj la homa kapablo estis aldonita por la 3a eldono (2006) kaj spegulas la lastatempan reviziitan aliron de Chomsky al la problemo. Indekso de nomoj kaj nocioj finas la libron.
La traduko de Edmund Grimley Evans estas adekvata, li sukcesis solvi la problemojn, kiujn starigis la esperantigo de terminoj de genera lingvistiko. Tamen pri kelkaj terminoj eblus diskuti. Ekzemple li uzas frazeron por la angla phrase anstataŭ sintagmo, kiu ne estas malbona, sed en la akronimoj ĉe la frazostrukturo, kie F dividiĝas al SF kaj VF, ĝi rememorigas frazon. Krome ĝi uziĝas ankaŭ en la senco de frazrolo (en la supre menciita etvortaro). Por immediate konstituent eblas uzi senperan konstituenton. Mi pridubas ankaŭ la neceson de framo anstataŭ kadro.
La esperantigo de propraj nomoj estas iom danĝera, ja ili identigas homojn kaj lokojn. Aspektas strange sur la titolpaĝo, ke la eldonisto UEA rilatas al Rotterdam (ne Roterdamo), sed Chomsky al Masaĉuseca (ne Massachusetts) Instituto de Teknologio.
La 2a volumo en la serio Scienca Penso (la unua estis la fama verko de Darwin) estas interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj.
Recenzo de “Lingvo kaj menso” | novembro 2010 |