Oni reklamas ĉi tiun verkon kiel facilan rakonton por
komencantoj. Claude Piron (1931-2008) ja famiĝis kiel verkinto
de tiaj, precipe per sia
Gerda malaperis. Se temas
pri
Dankon amiko! mi tamen ne bone komprenas
la intencon. Lingve ĝi ne estas aparte facila, kaj tute certe ne
konvena por komencanto. Ĝia enhavo estas naiva rakonto plena de
eventoj, kiuj povus esti ekscitaj, se ili ne estus tiel senvive
rakontataj. Temas pri malrealismaj aventuroj de junulo turista,
kiu pro manko de mono trafas en diversajn dramajn situaciojn.
Fine li gajnas riĉaĵon kaj belan bravan virinon, ĉefe
dank al sia neagemo.
Literature la verko ne havas valoron. Ĉu ĝi uzeblas
didaktike por lernantoj, eble je nivelo de progresantoj aŭ eĉ
progresintoj, tion mi ne povas tre bone prijuĝi. Mi tamen
rekomendus al ili ion tute alian, kiu enhavas veran vivon kaj
veran literaturon. Kial ne ekzemple verkon de timec,
Gabrielli aŭ Karpunina? Aŭ, se elekti el pli frua epoko, de
Szilágyi, Tóth aŭ Sturmer?
La lingvaĵo plejparte estas senriproĉa, kiel oni povas
atendi ĉe Piron. Iom ĝena makulo tamen estas la dufoja uzo de
"lui" en la senco "luigi, ludoni", ekzemple: "[
]
etan ĉambron, kiun ŝi dum la lernojaro luas al studento."