La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

En la komenco estas la vorto

  • Auteur: Geraldo Mattos
  • Type: linguistique
  • Disponibilité: Non en stock
  • Prix: ±€12.84
  • Année de publication: 2000
  • Forme: libro glubindita
  • Description: Nur tri procedoj konsistigas la tutan ilaron, kiun devas uzi parolanto de Esperanto por la estigo de la vorto, kiun li bezonas en difinita momento de sia dialogo:
    1. Kohero: apudigo de lingva ero al alia ero de la sama nivelo por fari aron de pli alta nivelo
    2. Superordigo: suprenigo de aro de malpli alta nivelo al la pozicio en pli alta
    3. Subordigo: malsuprenigo de aro de pli alta nivelo al la pozicio en malpli alta
    Propozicioj kaj vortoj obeas al tiuj tri procedoj. Tion vi povas vidi en la nun prezentata libro.
  • Pages: 166
  • Largeur: 148 mm
  • Hauteur: 210 mm
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Esperanto el vidpunkto de strukturismo

Nun la unuan fojon, laŭ mia scio, aperas ampleksa studo esperantologia laŭ la Strukturisma Skolo de lingvistiko. La Strukturisma Skolo originis en la instruado de tre eminenta lingvisto, Ferdinand de Saussure [ferdiná de sosjúr], kies studentoj en 1916 publikigis lekcinotojn de lia kurso pri ĝenerala lingvistiko. Ferdinand de Saussure estis frato de René de Saussure, tre grava kontribuanto al esperantologio en la sama periodo, kaj kreinto de la „Principo de neceso kaj sufiĉo”, oficiale akceptita kiel parto de la esperanta gramatiko. La instruoj de Ferdinand de Saussure estis la bazo de la dudekajarcenta lingvistiko, ankaŭ konata kiel „Sinkrona lingvistiko”.

La Strukturisma Skolo strebas analizi la aktualan veran lingvuzadon por priskribi kiun ajn lingvon, formetante konvenciajn terminojn kaj analizokategoriojn. Tiel ĝi celas esti plene objektiva, libera de la perfortado fare de la tradicia („diakrona”) lingvistiko. Tio estas ĉar la tradicia lingvistiko kutimas preni kiel sian bazon la grek-latinan lingvuzadon kiel modelon, por analizi la modernajn lingvojn, negrave ĉu aŭ ne tio necesigas trudi fremdajn kategoriojn kaj vidpunktojn al lingvo, en kiu ili mankas.

Plena Analiza Gramatiko kaj Plena Ilustrita Vortaro eksplicite ignoras la analizadon faratan de la Strukturisma Skolo, kaj pro tio, ĉi ties vidpunkto estas ignorata en la plejmultaj lernolibroj kaj vortaroj esperantaj, kaj do ne konata de la plejmultaj esperantistoj. Multaj gramatikaj kaj privortaj disputoj perdas sian sencon, kiam oni ekzamenas nian lingvon laŭ la vidpunkto de la moderna lingvistiko.

Kvankam Mattos titolis sian libron En la komenco estas la VORTO, lia verko efektive pritemas ne nur la vortkonstruadon, sed ankaŭ la frazostrukturon esperantajn. Li argumentas, ke la samaj principoj aplikendas kaj al la vortfarado kaj al la frazstrukturo, kaj li elegante pruvas tion per kaj vorta kaj simbola prezentado. Kiu ankoraŭ ne konas la laborojn de la Strukturisma Skolo, tiu ne facile kaj ne rapide legos la verkon de Mattos, ĉar la argumentado estas formulita tre koncize kaj dense, necesigante tre zorgan kaj detalan atenton. Sed la rezulto de tia atento estas tre valora ­ kaj tre konvinka. (Tamen, mi konfesas, ke mi mem estis profesie trejnita laŭ la Strukturisma Skolo de lingvistiko, do mi ne estas vere neŭtrala tiurilate!)

Mi ne intencas ĉi tie redoni la detalojn prezentitajn de Mattos, nur forte rekomendi lian verkon, eĉ kvankam ne senrezerve.

Kelkajn kritikojn mi, tamen, deziras fari, ĉar ilin bezonas koni la eventualaj studontoj de lia libro.

1. Komposteraroj abundas. Tio malfaciligas kelkfoje la komprenon, kaj fojfojete kaŝas la dircelon de la aŭtoro. En teĥnika verko ĉi tia, dense kaj koncize argumentita, tio estas tre danĝera problemo.

2. Mattos iom tro (laŭ mia vidpunkto) bazas siajn argumentojn sur la oficiala Principo de la Gramatikaj Kategorioj de la esperantaj radikoj. Nu, se ekzistus oficiala asigno de gramatika kategorio al ĉiu oficiala radiko, tio estus eble akceptebla. Sed efektive, al la granda plimulto de la oficialaj radikoj neniu kategorio estis oficiale aljuĝita. Eĉ ne al pluraj radikoj en la Fundamento, kiu ne ĉiam idente kategoriigas siajn radikojn en la listoj en la Ekzercaro kaj en la kvinlingva Universala Vortaro. Ankaŭ pluraj (la plimulto?) el la Oficialaj Aldonoj ne prezentas la gramatikan kategorion por ĉiu radiko nove oficialigita. Grandparte ni ŝuldas nian nocion pri la specifa gramatika kategorio de ĉiu specifa radiko al ... Plena Ilustrita Vortaro, kiu ja havas nenian oficialan statuson! Do estas vere danĝere fari lingvistikan konkludon surbaze de apliko de tiu Principo, rilate al multaj komunuzaj radikoj. Tiurilate, Mattos plurfoje pekas.

3. Mattos ne ĉiam obeas sian principon, ke Strukturisma Lingvisto neniam ordonu aŭ deklaru, kia estas „korekta” uzado, sed nur kontrolu kaj konigu la efektivan lingvuzadon. Plurloke Mattos deklaras „nekorektaj” vortkonstruaĵojn kaj -uzadon firme enradikiĝintajn en nia lingvo, kelkfoje originintajn en la verkoj de Zamenhof mem. Se iu vortuzado klare kontraŭas deklaraĵon en la Fundamento aŭ en oficiala deklaro de la Akademio de Esperanto, ĝi estas malakceptebla. Sed se tiu vortfaro aŭ vortuzo estas nur kontraŭa al la „lingva intuicio” aŭ persona gusto de la lingvisto, tia kondamno estas lingvistika peko tre grava, kiun mi neniel povas akcepti. Iom tro ofte Mattos bazas konkludojn eksplicite sur sia „lingva intuicio”.

Do mia laŭdo al ĉi tiu verko de Geraldo Mattos ne estas senescepta, eble nur 90%-e favora kaj 10%-e kritika. (Kontraste, mia takso de Plena Analiza Gramatiko estas eble nur 30%-e favora, kaj 70%-e kritika.) Sed ĉi tiu verko de Mattos estas, almenaŭ ĝis nun, tute unika en la esperantologio, do nepre bonvenigenda. Gratulon, Geraldo!

Donald Broadribb

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.