La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanto
Learning and Using the International Language

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Valora sed ĝisdatiginda libro

Tiu ĉi bela kaj valora anglalingva libro estas la tria eldono de verko, kiu unue aperis en 1988. Ĝia celo estas prezenti Esperanton, kaj ĝian historion kaj la lingvon mem, al nordamerika
publiko. La libro havas tri partojn: la unua parto priskribas la mondan lingvan problemon kaj skizas la historion de Esperanto en 64 paĝoj; la dua parto estas mallonga (90-paĝa), sed bone ellaborita kurso de Esperanto; la tria kaj pli ampleksa parto, 128 paĝoj, prezentas legaĵojn en Esperanto. Ĝi enhavas ankaŭ anglalingvajn ŝlosilojn por la lecionoj, dialogoj kaj ekzercoj, kvarpaĝan bibliografion kaj Esperantoanglan vortareton. La verko havas interesajn fotojn de i.a. la stabo de Pola Radio, aŭ de kimraj lingvo-aktivistoj, kiuj detruis anglalingvajn vojmontrilojn.
La formato bone taŭgas: unue la historio kaj poste la lingvo
mem. Malpezas la stilo de la historio, kaj ĝi plenplenas de
memorindaĵoj kaj amuzaĵoj, kiuj bone preparas la terenon
antaŭ ol prezenti Esperanton – aspekto ofte neglektata.
Citindas kelkaj ekzemploj, kiuj aparte alparolis min.
Mistradukoj ofte amuzas: jam sur la paĝo 3 ni legas, ke la
usona Prezidento Carter, tiam vizitante Pollandon, diris, ke li
venis por konatiĝi pli bone kun la poloj, sed la tradukistino
diris, ke li venis ĉar li karne deziris la polinojn! Plej konata
estas la militeca eldiro de Ĥruŝĉov dum vizito en Usono en
1955: "Ni enterigos vin", kiam lia rusa esprimo fakte signifis
nur "ni supervivos vin, nia sistemo pli longe daŭros ol la via".
Ankaŭ citindas (p. 5) la komparo fare de usona lingvisto de
traduko al esti kisita tra vualo: "iel ekscita, sed ne la vera afero!"
General Motors faris aŭton kun la nomo "Chevrolet nova" (p.7), kaj miris, ke ĝi apenaΩ vendi¸is en Latin-Ameriko. La klarigo simplas: "nova" signifas hispane "Ĝi ne funkcias"! Kaj usonaj reklamoj provis vendi skribilojn en Sud-Ameriko per slogano, kiu povus signifi, ke la inko en ili malhelpus gravediĝi!
La aserto (p. 14), ke la elcentaĵo de la monda loĝantaro, kiu parolas angle nuntempe malpligrandiĝas, pravas nur se la aŭtoro celas anglalingvajn denaskulojn (de 11% en 1950 al la nuna 7-8%). Aliflanke, kiel irlandano mi ne povas ne mencii la substrekon de la graveco de Richard Geoghegan (p. 30), juna irlanda studento de la ĉina lingvo en la Universitato de Oksfordo, kiu jam korespondis latine kun Zamenhof en 1887; kiu verkis la unuan uzeblan lernolibron de Esperanto por anglalingvuloj; kaj kiu donis la verdan koloron al la Esperanto-movado (p. 252): letero de Zamenhof el 1911: s-ro Geoghegan rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero."
La lecionoj estas klare prezentitaj, kaj tuj montras dialogojn.
La legaĵoj estas vera juvelo: klasikaj prozo kaj poemoj de
Zamenhof, Baghy, Auld, Boulton, Sekelj ktp, ĉiam kun utilaj
lingvaj notoj; la korespondado de "Barbro kaj Eriko", svedino
kaj aŭstro; falsaj amikoj inter Esperantaj kaj anglaj vortoj; fiksitaj frazoj; kaj multaj aliaj frandaĵoj. Mia sola kritiketo: ege bona libro, sed post 16 jaroj en nia rapida mondo oni bezonas
ĝisdatigi eĉ la plej bonajn librojn, kaj aparte la unuan parton
ĉi-libre.
Bonega donaco al usonaj aŭ aliaj anglalingvaj geamikoj!
Seán Ó Riain

Seán Ó Riain

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.