Unue, mi estis iom perpleksa, legis
ie-tie, iom febre kaj duonkomprene.
Poste, dum atenta, laŭorda tralego,
malrapida, kaj ofte kun plurfoja relego de ia ero, mia embaraso malaperis.
En ĉiu nacia lingvo ekzistas poeziaj
perloj, kaj poeziamanto ĝojus vidi
ŝatatajn tekstojn en adekvata vesto
alilingva. Sed ve, la pliparton li konsideras apenaŭ tradukebla. Post
vana provo li rezignas pri traduko,
kaj rezignacie prenas jam pretan, originalan poemaron. Jen Drezen kaj
Boulton, jen Kalocsay, Auld, Maŭra,
Kurzens, Sadler, de Kock, Piĉ. Kaj
multaj aliaj. Oni elektas iun aŭtoron
kaj, per ties verko, sin plezurigas per
difinita temo, difinita etoso.
Jen nun io tute alia: antologio de 34
diversaj, samlandaj poetoj.
La volumo sekvas al la „Itala Antologio" (Giordano Azzi, 1987), kiu pritraktas la literaturon (poezion kaj
prozon) ĝis la komenco de nia jarcento. Ĉi nova antologio volas doni
supervidon pri la plej gravaj italaj
poetoj de la nuna jarcento. Ĝi estas
sistema kolekto de poeziaĵoj, kun
biografiaj notoj pri la aŭtoroj, plejofte
ilustritaj per desegnita portreto. Tiel
ĝi taŭgas por interesiĝantoj kaj studantoj de la itala literaturo.
Neeviteblaj estas influoj de katolikismo kaj faŝismo. Ni renkontas ankaŭ futurismon kaj hermetismon. Por
multaj el tiuj poemoj mi ne havas afinitecon. Kelkaj, nur du- aŭ triversaj,
unufrazaj versaĵoj, pro sia mallongo
apenaŭ meritas la nomon „poemo”.
La titolo de la libro formas la kompletan tekston de unu el ili. Koncerne pli frue eldonitajn poemarojn, mi miras, trovante erojn el „La
Doloro” de Ungaretti, sed - kial? - ne
el „Blinda ermito” de Maurizio Caprile, tradukita de Mauro Nervi. Pri tiu
poeto mi nun ankoraŭ nenion scias.
La kovril-foto - ĉielo kaj maro, post
busto de virino kiu eble banos sin -
aspektas kiel frontpaĝo de somera
vojaĝkatalogo; sed la enhavo postulas plenplenan intelektan fortostreĉon. Por kiu oni trovos tempon
eble ĝuste nur dum ferioj?
Vidi, taŭge esprimitaj de alia, proprajn spertoj, ĉiam donas plezuron.
Tian libron oni posedu, ĉar nur
plurfoja lego de poemo rivelas ĝiajn
belaĵojn, ĝian belecon.