La konata esperantologo, Herbert
Mayer, aperigis broŝuron, kun celo
atentigi la esperantoparolantan popolon pri ebla danĝero: tiu danĝero
kuŝas en tio, ke la tipa aŭtonomeco
(struktura memstareco) de Esperanto,
cetere konata ankaŭ kiel „skemeco”,
riskas malaperi favore al iaspeca
dependo, eĉ pli granda ol la nuna de la
okcident-eŭropaj lingvoj. Lastatempaj
literaturistoj, cetere diverscele kaj
diversmaniere, eble malprave kromnomataj „iltisanoj” („Iltis” estas Esperanto-eldonejo en Saarbrŭcken, FR
Germanio), ŝajne intencas proponi
novan stilon, kiu povus endanĝerigi
tiun apartan trajton de Esperanto. Laŭ
Mayer, temas pri kriza aperaĵo en la
kultura vivo de Esperantujo, kiu kondukas, kvazaŭ Troja ĉevalo, ĝermojn
de malprogreso kaj de transformiĝo de
Esperanto al lingvo novlatinida. La
teksto de Mayer estas interesa, kaj
meritas atentan legon. Tiu teksto
estas tamen laŭ mia opinio iom tro
pesimisma. Unue, kaj grave, ne ĉiuj
iltisanoj estas egalaj: kiel ĉie, ekzistas
ekstremistoj apud moderuloj. Feliĉe,
cetere: tio estas indiko pri la vivpovo
de la lingvo Esperanto. Due, kelkaj
postuloj de la t.n. „iltisanoj” estas
tamen kompreneblaj, kvankam tiuj
aŭtoroj prezentas ilin kelkfoje iom provoke. La broŝuro de Mayer estas do polemika kaj pensiga kontribuo al pliklarigo de la esenca strukturo de
Esperanto.