La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperantologio - Esperanto Studies

  • Auteur: Christer Kiselman
  • Type: linguistique
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €7.00
  • Année de publication: 1999
  • Forme: libro kudre bindita
  • Description: Scienca revuo minimume dulingva, aperanta almenaŭ unufoje jare, pri ĉiuj fenomenoj rilate Esperanton. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, kaj politikaj aspektoj de Esperanto.
    Enhavo de numero 1:
    Christer Kiselman: Antaŭparolo; Marjourie Boulton: Paul Neergard; Carl Støp-Bowitz: Paul Neergard kaj la problemoj de scienca lingvaĵo; Paul Neergaard: La sencovasteco de kelkaj vortoj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto; Geraldo Mattos: Esenco kaj estonteco de la Fundamento de Esperanto; Detlev Blanke: Germana societo Gesellschaft für Interlingvistik; Sabine Fiedler: Pri Esperanto-frazeologio; Marc van Oostendorp: Syllable structure in Esperanto as an instantiation of universal phonology.
  • Pages: 80
  • Largeur: 200 mm
  • Hauteur: 283 mm
  • Poids: 120 g
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Feniksa ESPERANTOLOGIO

Honoran lokon en mia modesta libraro pri esperantologio, lingvistiko kaj interlingvistiko okupas kvar „orfaj” numeroj de la revuo ESPERANTOLOGIO — Internacia revuo por la lingvistiko kaj bibliografio de Esperanto, kiu bedaŭrinde ĉesis aperi antaŭ 38 jaroj. Mi skribas „bedaŭrinde”, ĉar, kvankam la tiama eldonanto de tiel relative esotera periodaĵo apenaŭ povus esperi gajni vastan legantaron, aparte gravas, ke daŭre ekzistu solida sciencnivela organo por publikigado de esperantologiaj studoj verkitaj de fakuloj. Pri aliaj lingvoj konstante aperas scienca materialo, kaj rilate al Esperanto ĝi estas havenda, krom se ni estas kontentaj, ke Esperanto estu rigardata kiel nura ŝatokupo aŭ manio de amatoroj kaj diletantoj.

La origina revuo Esperantologio estis eldonita dum la jaroj 1949-1961 de la karmemora Paul Neergaard. Aperis entute nur ses kajeroj, kaj la kontribuaĵoj estis preskaŭ senescepte de la plej alta kvalito.

Nun simile alte kvalifikita redaktantaro respondecas pri la nova periodaĵo ESPERANTOLOGIO/ESPERANTO STUDIES, kiu rajtas esti rigardata kiel daŭrigo, aŭ, pli ĝuste, revivigo de la revuo de Neergaard. La unua kajero ĵus aperis, kaj neniu povos plendi, ke ĝi ne daŭrigas la akademian nivelon de la antaŭa periodaĵo.

Numero 1 enhavas kontribuaĵojn de Marjorie Boulton („Paul Neergaard 1907-1987”), Carl Støp-Bowitz („Paul Neergaard kaj la problemoj de la scienca lingvaĵo”), Paul Neergaard („La sencovasteco de kelkaj vortoj de PIV”), Geraldo Mattos („Esenco kaj estonteco de la Fundamento de Esperanto”), Detlev Blanke („Germana societo Gesellschaft für Interlinguistik ”); kaj Marc van Oostendorp („Syllable Structure in Esperanto as an instantiation of universal phonology”).

Omaĝo al la redaktoro de la originala Esperantologio ne povus manki, kaj tion taŭge faras Marjorie Boulton (tipe, ne forgesante mencii siajn amatajn katojn!). La artikoloj de Boulton, Støp-Bowitz kaj Paul Neergaard estis verkitaj longe antaŭ la apero de la nova Esperantologio.

Mattos lerte kaj konvinke argumentas, ke „estas eble turni sin al la Fundamento de Esperanto por la solvo de la lingvaj malfacilaĵoj”.

La artikolo de Fiedler konsistas el rezultoj de esploroj pri frazeologio de planlingvoj, kaj prezentas plurajn klasifikojn, kiujn ŝi aplikas al Esperanto. Ĉar malofte oni trovas poezian lingvaĵon en scienca teksto, plezurigis min, ke por unu el la tipoj de frazeologiaĵoj, ŝi prunteprenis la homeran frazon epea pteroenta „flugilhavaj vortoj”.

Estas plia simptomo de la konstante kreskanta influo de la angla lingvo, ke la nova Esperantologio havas titolon kaj en Esperanto kaj en la angla. Ne estas surprize, do, ke la plej longa artikolo en la revuo — tiu de Marc van Oostendorp — estas en la angla. Van Oostendorp mencias la relativan mankon de intereso pri Esperanto inter fonologoj, pro la fakto, ke unuavide Esperanto ne posedas la tipon de fonologia sistemo, kiu „ekscitas” fonologojn (ĉu fonologo iam ekscitiĝas?). Kontraŭ tiu antaŭjuĝo, li trafe kaj detale argumentas, ke, kvankam la silaba strukturo de Esperanto estas ja tre simila al tiu de la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, neniu alia fonologia sistemo estas ekzakte egala al ĝi. Resume, Esperanto havas aŭtonoman fonologian sistemon, kiu meritas pluan studadon.

redakcio

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.