La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esprimaro
Promenoj en Edeno

  • Auteur: Petro Desmet'
  • Type: manuels/dictionnaires, FEL
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €12.00
  • Année de publication: 2019
  • Forme: libro glubindita
  • Description: Ĉu vi deziras esprimi, ke iu estas iom ebria? Dekojn da esprimoj vi trovos ĉe "ebria" en Esprimaro. Kaj tio por pli ol 550 nocioj.
    Ĉu vi volas scii, kiuj bestoj roras aŭ kvivitas aŭ krikrias? Plena listo troveblas en Esprimaro!
    Kiel oni bilde substrekas, per komparo, ke io aŭ iu estas bela? Esprimaro instruos vin!
    Esprimaro estas inversigita PIV! PIV klarigas la sencon de la vortoj. Ĝi iras de vorto al nocio. Esprimaro inverse, iras de nocio al vortoj ... liveras vortojn por esprimi nociojn.
  • Pages: 140
  • Largeur: 135 mm
  • Hauteur: 208 mm
  • Poids: 171 g
  • ISBN: 978-90-77066-60-7
  • Notes: Filmeto en kiu la aŭtoro parolas pri „Esprimaro” estas trovebla en Jutubo.
  • Critique:
  • Évaluation: 5.5/6 Ajouter mon évaluation
    ★★★★★★ Tiu ĉi libro estas vera trezorejo. Ĝi helpas min multege ĉe mia vortarfarado. (Jozsef Horvath)
    ★★★★★☆ La vortaristo Desmet' estas ankaŭ vortartisto. (Hans-Georg Kaiser)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Galope tra Edeno


2019/10, p. 26

Ĉu vi scias, per kiu voko oni haltigas ĉevalon en Esperanto kaj kiel oni reirigas ĝin? Ĉu vi konas la blekojn (bestsonojn) de ĉevalo? Kaj krome: kie kaj kiel oni trovas respondojn al tiuj demandoj? – Nu, ĉiuj troveblas en PIV, sed – ho, ve – ofte kaŝite kaj en nesistemaj lokoj. La ĵus aperinta Esprimaro – Promenoj en Edeno de la konata flandra leksikografo Petro Desmet' 1 malkaŝas ilin en rapide konsulteblaj registroj.

En la ĉapitro pri „bestoblekoj” ni legas ekzemple: „ĉevalo: henas, ronkas, snufas, snufegas, nazobruas, blovas” – kaj samspece pri pli ol 470 aliaj bestoj. Ankaŭ inversigita listo ekzistas: „heni: ĉevalo, mulo, mustango, poneo, stalono, zebro”. Simile kiel bestoj, ankaŭ objektoj „blekas”. Kiam pezaĵoj kunpuŝiĝas ili „diras” bac! kaj la trumpeto konsole vokas trateratra! – jen plia listo de la Esprimaro. Ĝi plusendas nin al ankoraŭ plia ĉapitro, nome tiu pri interjekcioj. Kaj tie ni intuicie kaj tuje trovas la respondon al la tekstkomencaj demandoj: „haltigo de laborbesto, de ĉevalo: pru!” kaj „instigo de ĉevalo al moviĝo: hot hoto!”.

Leporkoro

Kiel variigi adjektivajn esprimojn kun „tre”? Aparta ĉapitro instruas ekzemple „diligenta kiel abelo”, „ĵaluza kiel Otelo”, „stulta kiel ansero, kiel ŝafo, kiel la ŝafoj de Panurgo”. Aparte tiklaj en la internacia lingvo estas esprimoj komprenendaj ne laŭvorte, sed metafore. Ĉu alilingvano komprenos ilin? Esprimaro eltiris el PIV la klasikajn metaforojn, kiuj de jardekoj formas parton de la Esperanta kulturo. Konata ekzemplo estas „leporkoro”. Laŭvorte ĝi signifas la internan organon de tiu besto. Sed metafore – kaj eĉ pli ofte – ĝi estas bilda esprimo por timemulo. Sub tiu kapvorto la Edenaĵo prezentas ĝin, do de la signifo al la vortoformo.

Alia specimeno: „Opinio: Samopiniantoj: Ĥoro: Aro da samopiniantaj personoj: la ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj.

Pri proverboj kaj frazeologiaĵoj temas la plej ampleksa ĉapitro, kiun mi laste volas mencii tie ĉi (estas ankoraŭ pliaj). Kiel ĉe la „leporkoro” ankaŭ ĝi ordigas de la signifo al la vortoj, dum en PIV estas inverse, nome de la vortformo al la signifo. Ekzemplo: akord' – en plena akordo: iri brako en brako. [...] – ne akordiĝi: akordi kiel akvo kaj fajro [...], kaj tiel plu ĝis la sencokomplekso zorg', kiu sola enhavas preskaŭ tridek subideojn; la lasta estas „certigi sin por estonto: gardi kandelon por la nokto”.

Vortaro neniam estas plena

Ĉu misoj kaj mankoj? Nu, vortaro neniam estas „plena”, ĉiam estas nur etapo. Dum jaroj mi feliĉe kunloĝadas kun testuda paro, do mi unue serĉis, kiel testudoj blekas, sed fi!, ve! kaj fek! – mankas!? (ĉiuj postaj kursivoj ĉerpitaj el la libro kaj adaptitaj). Kia abismo de mizero mi tuj volis ekboji, sed poste decidis el la mizero virton fari kaj alporti mian ŝtoneton por la venonta eldono: testudo: blovas, pepas (la vireto dum seksumado). La „manko” kompreneble dependas de la principo, fidele kiel hundo sekvi PIV, kiu jam delonge estas maljuna knabino (kerne de 1967, 1987). Avantaĝo estas la firma grundo de klasikeco, malavantaĝo ioma postrestinteco. Ni tamen ne dancu laŭ PIV-a fajfilo, se ĝi mem instruas al ni kontraŭfundamentajn herezojn: la vorto „kŭaksi” (bufo) estas simple malĝusta. Esperanto ne havas la sonon [w] kiel en angla [water] kontraste al [v], simile kiel ĝi ne havas la sonojn [ä], [ü], [ö] kaj multajn aliajn. La litero „ŭ” do ne povas indiki sonon neekzistantan nialingve. Tial estas ĝustaj nur „kvaksi” aŭ „kuaksi”, eĉ se PIV la misan formon (dubinde) atribuas al Zamenhof 2.

Por resume tiri la medolon de l' Esprimaro: Por tiu, kiu plaŭde-feliĉe naĝetas en la kiel-vi-fartas-lago, ĝi ne havos apartan gravecon. Ĉiuj, kiuj partumas kun la aŭtoro la amon al esprimriĉa, sukplena, variflora Esperanto, ĝin danke, tuje kaj ĝue akiros. Por leksikografoj-kolegoj ĝi estas nepraĵo kaj kontribuu al pliriĉigo de laŭeble multaj vortaroj.

Bernardo Pabst

Petro Desmet' prezentas sian verkon Esprimaro

Publikigita ĉe
Jutubo

Petro Desmet'

La vortaristo Desmet' estas ankaŭ vortartisto

Publikigita ĉe
Facebook
Petro Desmet‘ : Kun senpacienco kaj iom da timo mi atendas vian unuan prijuĝon de la Esprimaro! Ne lasu min elsalti el mia haŭto pro avido! Se vi ne sciigas ion mi tute ne dormos ĉi-nokte! * Hans-Georg Kaiser: Mi petas vin, ne troigu mian analizan kapablon, mian influon kaj vortaristan scion entute. Nepre lasu ĉirilate la preĝejon en la vilaĝo, kiel dirus germano. Tamen, mia unua impreso estas bonega, kvankam juĝo estas malfalcila. La Esprimaro, jen la unua problemo, estas multe pli ol esprimaro, la nomo eble vojerarigas, ĝi ankaŭ ne estas inversigo de PIV, sed avangarda plivastigo, krome kondukilo pri PIV, ankaŭ bukedo de la vortarista arto, kaj esence ĝi estas ankaŭ helpilo por tradukistoj kaj verkistoj. Pri Edeno mi imagis ĝis nun io tute alian, certe ne la PIV-on, kio estas ja de mi ŝatata, sed kiel Edenon mi vidis ĝin ankoraŭ neniam, Edeno estas tio, kion min ĉiam imagas kiel Insulon de la Feliĉuloj, la perditan paradizon, kiu iam ekzistis, kaj pri kiu mi nur povas revi. PIV estas por mi io alia, ĝi estas tio, kion min jam havas ĉiutage je mia flanko, kaj mi certe ne povus vivi sen la PIV aŭ mia edzino; ankaŭ tio povas esti belaj spertoj, sed ĉu tiuj realaĵoj estas Edeno? Mi imagas ĉeokaze , ke mi iam migrados kun mia edzino en la Elizeaj Kampoj, sed Edenon mi imagas entute kiel hipiparadizon, kiel utopian landon, kie ĉiam mielo kaj lakto fluas, kaj kie oni ne devas pluki la fruktojn, ĉar ili mem falas en nian buŝon, kaj kie ĉiuj inoj amas ĉiujn virojn kaj ĉiuj viroj ĉiujn inojn, kie la policanoj havas lignogambon ktp... kie trampo povas trampi sen matene retroviĝi en polica ĉelo. Sed en ordo, por vi, tion mi en via kazo vere povas imagi, estas PIV la jam-nun-Edeno en kiu vi plezure promenas, kaj kie vi ne havas la senton esti en punkolonio de Kafka. Kelkaj, kiel vi mem mencias en via broŝuro, pensas ja tiel, ke scienca laboro pri vortaroj estas punlaboro, sed mi, kiel vi, ne pensas tion. Ankaŭ mi promenas volonte en vortaroj kaj ĝuas la belajn pejzaĝojn, la strangajn insulojn kaj surprizejon, kiuj tie troviĝas. Tamen via surpriza titolo povus esti frapa signo, frapa marko, do la titolo certe tamen taŭgas. Ĉar viaj rimarkoj kaj klarigoj kaj listoj en tiu via nova broŝuro estas tiom utilaj, mi nepre iam rastos m(n)iajn Grimm-fabelojn per viaj listoj, speciale helpe de la Simfonio de la bestoblekoj, de la blekoj de samlingvuloj, de la Esprimaro Inversa, mi uzos ilin de nun ĉiutage dum la tradukado, la fabeloj estas ja plenŝtopitaj de tiaj bestoblekoj, sentencoj kaj proverboj. Kelkfoje mi vere cerbumis, kiun blekvorton, kiun proverbotradukon mi uzu. VIA ESPRIMARO INVERSA estas laŭ mia scio io tute nova en Esperanto, ĝermo metita de vi, kiu nepre trovu adeptojn, ja eĉ vortaristojn, kiuj daŭrigos vian verkon. Ankaŭ pri tiu esprimaro mi havas la impreson, ke la vortaro ne estas efektive inversa, tio estas por mi tro teknika optikeca esprimo, ĝi estas laŭ mia opinio speco de STILVORTARA ESPRIMARO , do vortaro, kiu helpas al la uzanto trovi pli sukajn vortojn,sentencojn, proverbojn ktp, por esprimi sin, do tiu ESPRIMVORTARO estas farita por homoj, kiuj volas plibonigi sian E-stilon, kiuj volas enpenetri en tion, kion oni povus nomi la spiriton de la lingvo. VIA INVERSA VORTARO estas la ŝloslilo al pli bona stilo, al pli bonaj tradukoj, al pli esprimriĉa Esperanto. Estus tiel grave, ke troviĝos vortaristoj, kiuj ekkomprenas, ke vi metis novan vojforkon en la arto de la vortarfarado. Do, mi gratulas al vi, vi povas fieri pri via verko! POR INTERESIĜANTOJ: Petro Desmet' ESPRIMARO, Promenoj en Edeno, broŝuro, aperis 2019 ĉe FEL, mendebla en la retbutiko de FEL. (Ankoraŭ! Oni mendu rapide! Tiaj gravaj verkoj ofte ne tro longe disponeblas. Kaj reeldonoj tamen ne okazos aŭ reaperos nur post jaroj.) PS: Por la membroj de la humurgrupo mi aldonas, ke la broŝuro de Petro Desmet' estas tiom saturita de trezoretoj de E-humuro, ke mi ne povus nomi paĝon, kie ĝi mankas. Desmet' amuze verkas kaj facile legeblas. La vortaristo Desmet' estas ankaŭ vortartisto. *

Hans-Georg Kaiser

Esprimaro, promenoj en Edeno de Petro Desmet


Septembro 2019
Mi multon lernis el la libro. Estus utile relegi ĝin, ofte uzadi ĝin. Interese estus legi ĝin en grupo de progresintoj el diversaj landoj aŭ kulturoj, pridiskuti, elektadi esprimojn kaj libere esprimi, kiujn esprimojn oni ŝatus uzi kaj kiujn ne, donante kialojn por siaj elektoj.
Estis stulte de mi decidi legi 5 paĝojn tage. Tiu ĉi libro ne estas romano sed ia vortaro. Unu du paĝoj sufiĉus por taga laboro. Tial mi legis en porcioj: iom matene, pli tagmeze kaj iom vespere. Zorgema leganto farus notojn por si por ne forgesi siajn eltrovitaĵojn.
Kelkaj esprimoj en tiu ĉi Edena promenejo estas ĉarmaj, memorindaj, dum kelkaj aliaj estas tro bibliaj (por mia uzo), tro laŭ malnovaj vivmanierojsed certe zamenhofaj. Ekzemple kelkajn terkultivistajn aŭ brut-bredistajn esprimojn la nuna urbanaro eble ne komprenus. Kelkajn esprimojn en mia finna kulturo oni komprenas iom alimaniere ol en tiu ĉi Esprimaro. Ĝuste pri tiaj detaloj kaj diferencoj estus tre interese paroli en internacia grupo. Tiun ĉi libron oni devas posedi, ne nur pruntepreni.

Nebulino (Finnlando)

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.