La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĉio fareblas

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Temoj taŭge traktitaj


majo 2010
Bele estas konstati, ke nuntempe aperas en Esperanto pli kaj pli da belaj kaj ĉarmaj libroj, kiuj celas junajn infanojn. Diversformaj, kaj prezentantaj rakontojn diversstile, ĉi tiuj libroj riĉigas la librobreton de infano.
Libroj por legi enlitiĝe estas certe aprezataj de infanoj, sed ne malpli utilaj estas tiuj, kiuj ne timas pritrakti tiklajn, kaj por infanoj ofte ege ĝenajn kaj enormajn, problemojn de la ĉiutaga vivo.
Ĉi tiuj du libroj estas ĝuste tiaj, kvankam ili tute malsimilas en siaj prezento kaj stilo. Ambaŭ, tamen, postulas legadon en komforta etoso kun la apudeco de plenkreskulo preta respondi al postaj demandoj.
Ĉio fareblas estas la pli leĝera el la du, tute taŭga kiel amuza rakonto por legi enlitiĝe. Sed malantaŭ la amuzo kaŝiĝas la celo komuniki al la infano vivofilozofion. Tamen, ne timu, certe ne temas pri io truda. Ĉiuj ni scias, ke aperas en la vivo de ĉiu infano momento kiam tiu subite konstatas, ke la simpla esprimado de forta deziro ne estas garantio, ke tiu deziro plenumiĝos. Plenkreskuloj, jam plurfoje spertintaj la malagrablan senton de ‘nepovo’, malhelpas foje al siaj infanoj, kiuj volas ankoraŭ fidi ke ĉio fareblas. Ĉi tiu rakonto, la unua en Esperanto el serio titolita "Historioj por pensi ĝustasence" (kial ‘historioj’ kaj ne ‘rakontoj’?), celas kuraĝigi infanojn (kaj ne nur) adopti ian pozitivan perspektivon. Ĉu ne veras, ke pensante pozitive oni multon atingas? La libro bunte belas, ĝi eĉ prezentas iom tro da okulfrapaj koloroj, sed eble kelkaj infanoj bedaŭre trovos nek la feinan rakonton nek la bildojn laŭ sia gusto. Malgraŭ tio, la libro transdonas vere belan mesaĝon.
Ĉu mi malplaĉis al vi? estas alistila libro. Ĝi prezentas tre kortuŝan rakonton pri neatendita rompiĝo de interamika amo. Sciuro kaj musino pasigas kune belajn momentojn, sed venas subita kaj neatendita fino al tiu belo. La sciuro dolore sin demandas kial. Foje nescio estas pli terura ol scio, ĉar oni bildigas al si ĉiaspecajn kialojn por la forpuŝo. Kaj ne nur, oni sin demandas kion fari, kiel pretervivi. Plenkreskuloj povas alvoki al sia helpo racian pensadon kaj kapablas, se ili deziras, klare esprimi siajn sentojn. Ĉi tiu rakonto helpas al juna infano, kiu plej ofte simple ‘sentas’ kaj ne kapablas eldiri siajn plej timigajn pensojn, kompreni ke ankaŭ aliaj spertas similajn dolorojn, kaj ke tamen ja estas iaspeca solvo. Ĉi tiu rakonto simplas kolore kaj stile. La bildoj estas nigrablankaj kaj kvazaŭ invitas infanon ilin kolorigi.
Neniam estas tro frue diskuti pri ajna temo kun infano, kondiĉe ke oni tion faru en manieroj kongruaj kun la aĝo kaj percepta evoluo de la juna aŭskultanto. Ĉi tiuj du libroj havigas ĝuste tre taŭgajn enkondukojn al gravaj temoj. Plenigu la librobreton.

Angela Tellier

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.