|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Fabeloj de Botaemon
- Auteur: Botaemon
- Traducteur: Maeda Ŝigeki
- Type: pour enfants
- Disponibilité: Non en stock
- Prix: ±€4.47
- Année de publication: 1992
- Forme: libro vinktita
- Description: amuzaj kaj pensigaj fabeloj interesaj al infanoj de ĉia
aĝo. Ilustrita.
- Specimen: Apro kaj Porko
Apro kaj porko ie renkontiĝis.
Apro: "He porkaĉo! Kvankam vi ja similas al mi laŭ aspekto de korpaj
membroj, vi estas nur obeema kaj tamen tute senkuraĝa!"
Porko: "Hm, vi tute pravas! Ankaŭ mi deziras fariĝi pli forta, tamen,
ial mi nur restas ĉiam senŝanĝa..."
Apro: Tute ne povas esti ke vi ne fortiĝos! Venu kune kukn mi al monto
kaj vin iom refreŝiĝu. Cetere, kia estas via vivmaniero! Vi nur
moviĝas malrapide en tiom malgranda stalo kaj manĝas eĉ hundan fekaĵon;
kaj apenaŭ vi grasdiĝas modere, oni abrupte vin mortigas kaj manĝas, jen
kio estas tro mizera, ĉu ne?"
Porko: "Aha! Mi nun ekkuraĝiĝis pro viaj vortoj; mi do ĉion konfidas al
vi. Sed tamen, se mi forestos, mia mastro havos suspekton pro la manko de
nia nombro; tial, dum mi faros asketismon en la monto, vi restu en ĉi tiu
kaĝo anstataŭ mi ĝis kiam mi revenos."
Jen tiel ili interkonsentis: la apro eniris la kaĝon kaj la porko forkuris
al la monto.
Nu, forpasis kelkaj jaroj kaj la porko, kiu plenumis la asketismon en la
monto, fariĝis jam komplete maturiĝinta brava apro kaj revenis de
malproksime al la vilaĝo, je kiu ĝi sopiris. Kaj ĝi iris al la kaĝo
kaj enrigardis.
"He frato!" ĝi diris. ... - Pages: 85
- Largeur: 148 mm
- Hauteur: 210 mm
- Poids: 151 g
- Notes: Botaemon estas la plumnomo de Deguĉi Hidemaru.
- Évaluation: Ajouter mon évaluation
|
|