|
Fek al Esperanto
|
|
Versoj perversaj al sterka verko | 2009. №5-6 (175-176) |
Ĉi-foja recenzo kruelos beste…
Mi repon ne ŝatas, diru honeste.
Laŭ mi, sin okupi pri stulto hiphopa
maldignas por klera junul' eŭropa.
Prefere afrika maŝin' muskola
strebu domini en tiu skolo,
ol aŭdi la francojn per slang' bandita
fanfaroni pri aŭdac' kaj heroeco mita.
Do, pagas nun — ‘stas mia kulpo,
ke agresivas la karno pulpa,
ke grumblas voĉ' juna, preskaŭ ina,
ja tiu arest' en la jar' dumilkvina
kaj sekve longdaŭra enu' prizona
okazis pro prova dozo Klingona,
kiun mi ŝanĝis je ekvivalento mona
(konspire, kiel sovetia spiono)
al ĉi naivaj adoleskoj kun rozaj lipoj bubeskaj.
Mi tiam sukcese komercis Volapukon en nigra getto
kaj ruze tentis junularon al debuta danĝera injekto.
Se virgan vejnon pikis aidosa dorno,
do pipro subventron fikis en etoso porna.
Mi ĉiam aprezis forte drogi
kaj lertis diletantojn delogi —
bezonis gesklavojn por ĉio pretajn,
ja distribuon atribuas narkoreto.
Do, tiuj ŝatantoj de bum bum kanabumo,
Tokiponon pogrande vendis kaj gajnis solidan monsumon,
subite ekrealis koŝmaro malica —
iĝis viktimoj de plana provoko polica.
En malliberejo plej naturis geja stilo —
ĝuste de tiam Platano kun Katakana ekrevis pri pafiloj.
Kaj verdan lingvon ili ne plu fumas —
blasfemas, se Esperanta cigaredo eklumas.Ŝajne mi pruvis, ke ĉi-tipa ri(t)mumo facilas —
decidu mem: kiom sensencas, kiom utilas,
des pli ne mankas fama prononco terura,
nur francajn orelojn ial neniel tortura.
Aldonu la sakrojn amasajn, probable en vian adreson —
ĉu sufiĉas kaŭzoj por perdi la intereson?!
Tamen tempas demeti prokuroran mantelon —
surfeki l' albumon ne havas mi celon.Malgraŭ la harmonio malfilharmonia,
Pafklika destin' — por vasta aŭditorio:
eblas danci, amuze fingrojn pozi,
kun junino sursofe brakume ripozi.
L'uloj viglas, ion modan rakontas —
furze tiklas, neniun hontas.
Sonpaletro abundas, akuratas bruoj/drumoj/notoj —
eĉ Mazi ne gratas kaj Putina anekdoto pri malseka pispoto.
Gratule por (mem)ironio restis libera loko —
ne nura Tian'An'Men-ajn klaŭnojn el ViTubo primoko.Ĝenerale, oni kakis aktuale, do normale (ne male) —
subtenu produkton del' disk' populara per leda monuj' malavara.
Gustoj estas diversaj... | junio 2009 |
Komence de marto okazis mallonga perreta diskuto. Dum ĝi iu kontribuinto skribis: "Gustoj estas diversaj..." La diskuto temis pri la unua KD kun repo centprocente en esperanto. Ĝi nomiĝas Fek al Esperanto kaj registris ĝin la muzikgrupo La Pafklik.
Fakte estas malfacile verki recenzon pri ĉi tiu albumo. Ĝi enhavas multe da interesaj kaj pensigaj tekstoj, sed la ĉefkanto - Fek al Esperanto - estas tro blasfema. Prefere mi ne imagu kiun opinion havus L. L. Zamenhof, se li aŭdus la kanton...
Mi ŝatas ŝerci pri mi mem, eĉ mem-ironion mi ne rifuzas. Sed tio devas resti inteligenta ŝerco. Kvankam mi estas junulo, mi ne kapablas trovi saĝecon en aro da fivortoj:
... vomon sentas mia abdomeno
Mi parolas pri merda lingvo
Elpensita de stulta avo
Mi nur lernis esperanton por insulti vin
Esperantisto boras kiu mortigas sin
Se vi denove nomas min samideano
Sciu ke mi endanĝerigos vian sanon
Mallernu, forgesu, fikiĝu
Fek al Esperanto
Mi denove citas de la ret-diskuto: "Ĉu tio estas muziko? Ili ne vidis muzikinstrumenton!"
Sed mi mensogus, se mi dirus, ke en la diskuto estis nur negativaj opinioj. Iuj kontribuintoj skribis, ke La Pafklik plaĉas al ili.
Mi persone estas iom konfuza. La muziko tute ne estas malbona. La sono estas altkvalita kaj devenas rekte el suburba Parizo. La albumo enhavas diversajn stilojn: de G-funka repo kun dolĉaj virinaj ritmenblusaj (R&B) voĉoj, rep-matala ĝis hardkora stiloj. Oni povas aŭskulti 14 kantojn kaj kvar "alvokojn" kiuj vigligas la aŭskultadon. Karaokemuloj ĝojos ankaŭ pro karaokeversioj en la formo mp3.
La unuaj du kantoj estas sinprezentaj. Aŭskultanto sciiĝas, ke la celo de La Pafklik estas provoki. Do tiel oni ekkomprenas, kial la tekstoj estas tiom maltrankvilaj.
La kanto Forkapta Operaco estas inspirita de la anarkiista grupo nomita "1a de Majo", kiu forkaptis la vatikanan ambasadoron en 1966 dum la diktatoro Franko regis super Hispanio. Pafklikanoj ensentiĝas en la kaptintojn kaj deklaras, ke homoj vivas en mizero (ankaŭ Jesuo certe vivis kiel simpla homo), dum pastroj kaj hierarkianoj vivas lukse. Kun ĉi tiu kritiko mi konsentus, tamen mi kontraŭas la perforton uzitan de la anarkiistoj.
Belsonas kaj beltekstas la kanto Bum Bum Kanabis. Unuavide oni povas pensi, ke Pafklikanoj subtenas kanabon, sed se oni aŭskultas pli atente, oni ekscias, ke Pafklikanoj fakte diras: "Jes, fumu kanabon, se vi volas pigri, enui kaj pri nenio pensi". Dependas de la aŭskultanto kion rilate al tio ekkompreni.
Mi tuj ekŝatis la kanton Urbo Paranoja. Krom bela ritma muziko, ĝi havas pensigan tekston. Reklamamaso ŝtelas pensadon propran. Aldone, ke por vivo sufiĉas komputilo - perrete oni povas babili, amikumi, amumi, muziki... Se ne sufiĉas al vi, prenu kontraŭdeprimilojn. Ĉu vi malkontentas pri tio, ke vi estas facile trovebla kaj oni povas facile ekscii, kion vi faras? Ĉu vi malkontentas pri kameraoj, militistoj? Pri la kialo de ilia uzado kulpas eksterlandanoj. Ĉiu suspektas ĉiun. Ni vivas en urbo paranoja.
La Pafklik ankaŭ donas al ni ironian proponon: ĉu vi volas esti respektata kiel diktatoro, timigi per via vesto, malliberigi kaj samtempe esti koruptema, ebriema, kanabema? Aliĝu al Polico.
Do kio estas La Pafklik por mi? Junuloj, kiuj malkontentas. Junuloj, kiuj volas montri malbonaĵojn kaj maljustaĵojn. Verdire - anarkiistoj. Sed ili alportas pensigon ankaŭ Esperantien - Ĉu en niaj vicoj estas ĉio en ordo? Ĉu tamen ne gravas por ni mono, ekonomio? Ĉu ni ne fermas la okulojn antaŭ la mondo?
Ne pri ĉio mi kun Pafklikanoj konsentas. Tamen ili povas esti por la esperantistaro instiga alvoko. Nun Fek al Esperanto krias ili; ni ne permesu, ke tion bonkiale kriu la mondo.
La KD-n de La Pafklik Fek al Esperanto eldonis Vinilkosmo kaj menciendas gepatra averto pri ofenda enhavo de la albumo.