La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La familio Zamenhof

  • Auteur: Zofia Banet-Fornalowa
  • Type: autre livre
  • Disponibilité: Non en stock
  • Prix: ±€24.50
  • Année de publication: 2011
  • Forme: libro
  • Description: Detala prezento (rezulto de plurjara esploro) pri la familianoj de L. L. Zamenhof, samtempaj kaj postaj al li.
  • Pages: 265
  • Hauteur: 210 mm
  • ISBN: 3906595234
  • Notes: Kun fotoj, mapoj kaj genealogia arbo
  • Critique:
    • De Harold Brown: Ne nur pri Ludoviko
    • De Sunfloro: La familio Zamenhof
    • De Majo (Koreio): La Familio Zamenhof
    • La familio Zamenhof de Zofia Banet-Fornalowa: Mi amis ĉi tiun libron sed mi ne povos resumi ĝin, ĉar ĝi enhavas la biografiojn de 16 membroj de la familio Zamenhof. La aŭtorino sukcesis skizi la eksterordinaran vivon de ĉiu kaj aldoni multajn aliajn informojn: referencoj, datoj, lokoj, familiaj ligoj, ktp. Mirinda libro leginda de iu ajn esperantisto! (Pervenche (Belgio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2021)
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ne nur pri Ludoviko


2001. №12 (86)

La familio de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la homoj plej proksimaj al li, tiuj kiuj kreis la medion en kiu li vivis kaj laboris: pri tio temas en ĉi tiu ĝisfunda kaj longe atendita studo. Ni sekvas iliajn vivojn de la komencoj al la — por kelkaj tragikaj — finoj.

La libro ampleksas 15 biografiojn, ĉiu plenplena de personoj kaj eventoj, faktoj kaj datoj. Krom tio la aŭtorino provizas informojn pri pli ol 20 posteuloj de la familianoj. Ĉiu biografio enhavas fotografaĵon.

Jen Marko Zamenhof, la patro de Ludoviko, pedagogo, lingvisto, historiisto, klera liberulo kaj pensulo. “... kvieta, evitas konfliktojn, singardema en ĉiuj siaj vortoj... Viro ne altkreska, rekta kiel palmtrunko, kun alta frunto, ovala kapo, grandaj okuloj kaj blankaj okulvitroj... Homo laboranta kaj talenta, honesta kaj disciplinita”, kaj homo, pri kiu oni rajtas diri, ke li ne ricevas de la historio la renomon, kiun li meritas. Estis fakte li, kiu kuraĝigis Ludovikon pri lia lingva projekto kaj saĝe persvadis lin prokrasti la publikigon de ĝi, ĝis ĝi estis ĝisfunde provita en la praktiko. (Granda novaĵo por mi estas ke la anekdoto pri la bruligo de la manuskripto, kiu iom nigrigis la reputacion de Marko, restas nenio pli ol onidiro.)

Jen Adamo, filo de Ludoviko, unu el la unuaj kiuj faris operacion pri la retino kaj kontraŭ glaŭkomo. Jen Leono, frato de Ludoviko, elstara laringologo, kiu paralele al la longa kuracista kariero (kiu inkludis la periodon en la rusa armeo dum la rusa-japana milito) profunde engaĝiĝis en la Esperanto-movado. Jen Felikso, Henriko, Aleksandro, Augusta, Fania kaj Ida, fratoj kaj fratinoj de Ludoviko, kaj iliaj infanoj.

Ni sekvas la vivojn, karierojn kaj esperojn de la 15 personoj, kiuj aperas antaŭ ni vivantaj sur la paĝoj de tiu libro. Ni vidas ilin kadre de la socio, en kiu ili vivis. Samtempe ni ricevas bildon de kelkaj sociaj tavoloj de Pollando dum cent jaroj. Aldone ni informiĝas pri la kontribuo al Esperanto de la malpli konataj membroj de la familio.

Banet-Fornalowa verkas per stilo rekta kaj eleganta. Ĉiu biografio legeblas preskaŭ kiel biografia novelo. Multe de la materialo en ĝi neniam antaŭe publikiĝis. La teksto baziĝas sur grandega kaj profunda esplorlaboro. La aŭtorino evitas hagiografion, kaj estas ŝia avantaĝo ke ŝi posedas la polan lingvon kaj kapablas senpere uzi siajn fontojn. La fonto de ĉiu fakto estas klare montrata. Se aserto estas konjekta, ŝi indikas tion.

Por ni, kiuj uzas Esperanton, la vorto “Zamenhof” posedas specialan resonon. Dum cent jaroj ĉi tiu vorto estas en la fokuso de la diskuto pri Esperanto. Esperanto kaj Zamenhof fariĝis preskaŭ sinonimoj, sekve “Zamenhof” signifas iom pli ol nura nomo en historiaj libroj.

Kiel diris Giorgio Silfer en sia postparolo, tiu nomo estas ponto al ni de la pasinteco. La pasinteco, kies distancon de ni oni ne povas mezuri per jaroj, ĉar ĝi estas ankoraŭ ekzistanta forto sub kies influo ni vivas aktuale, kaj sub kiu niaj infanoj vivos.

Oni ja povas aserti, ke Esperanto estas ilo kaj nenio plu, tamen restas la fakto ke Esperanto estas neapartigebla de la nomo Zamenhof, kaj tial la sorto de la familio Zamenhof havas por ni signifon. Tiu sorto kondukas nin rekte en la plej teruran kaj malhoman manifestaĵon de la politika katastrofo de la dudeka jarcento en Eŭropo.

Jam nur kelkajn tagojn post la nazia invado al Pollando en septembro 1939 Adamo Zamenhof estis arestita kaj en januaro 1940 mortpafita. Sofio kaj Lidja, filinoj de Zamenhof, kaj Ida, lia fratino, estis gasumitaj en Treblinka en 1942, Wanda, la edzino de Adamo kaj ŝia filo, mirakle eskapis lastmomente kaj supervivis la militon kaŝite sub falsaj nomoj. Se Zamenhof mem vivus en tiu tempo, ankaŭ li estus murdita.

Oni sendas milionojn da vortoj en Esperanto en la mondo ĉiutage sen pensi pri tiuj eventoj. Ni simple uzas la lingvon sen multe cerbumi pri ĝi. Supozeble Zamenhof mem dezirus, ke tiel estu. Sed la Historio havis kaj havas aliajn planojn. Stalin, Hitler, Maŭ kaj Pol Pot supozis, ke ili rajtas murdi milionojn, ĉar neniu memorus tiujn agojn post dudek jaroj, kaj ke la Historio forviŝos la memoron pri iliaj krimoj. Konscio pri tio malhelpas malfortiĝi al niaj moralaj sentoj. Emfazo de la homaj rajtoj kaj protestoj kontraŭ malhomeco estas averto-signalo al tiuj, kiuj volus okupiĝi pri grandiozaj utopiaj projektoj. Ĉu ne tio estas la esenco de la interna ideo?

Konatiĝo kun la familio Zamenhof memorigas nin pri tiu interna ideo kaj iomete pliproksimigas nin al ĝi.

Harold Brown

La familio Zamenhof


Novembro 2014
La libro rakontas pri unuopaj familianoj de granda familio Zamenhof. Komence oni povas rigardi genealogian arbon; ĝi poste - dum la legado - helpas orientiĝi. La familio estis tre kore ligita malgraŭ pli malpli longaj distancoj inter ili. Parto de la familianoj, la edzino de L.L.Zamenhof, kaj la gefratoj, krom la plej juna Ida, forpasis antaŭ la dua mondmilito. Liaj infanoj, kune kun la lasta fratino kaj multaj aliaj membroj de la familio, fariĝis viktimoj de naziaj germanoj kaj nenie havas sian tombon. La aŭtoro de Esperanto havi ok gefratojn; la familio apartenis al plej progresema parto de la socio. Edukitaj surbaze de klerismo, en intelekte altnivela hejmo, la familianoj estis apertaj al la mondo; plenigitaj de idealismo, sentema pri sociaj problemoj, ili ĉiuj estis engaĝitaj en aktivadoj favore al socia justo. Ili distingiĝis per alta pozicio, kiun ili akiradis pro sia fakeco, engaĝemo, nobleco kaj intelekto en siaj profesioj. Temas pri homoj signifaj kaj influaj en siaj medioj.

La tuta familio apogis la homaranisman idearon de d-ro Zamenhof. La fratoj multe kontribuis al Esperanto en pionira kaj intermilita periodo. Tiuj familianoj, kiuj ne estis rekte engaĝitaj, apogis ĝin per sia membreco en Esperanto organizoj kaj multe subtenante ilin. La unusola nepo de L.Zamenhof vivas, la lasta ĉapitro rakontas pri lia vivo, tre malfacila junaĝo kiel hebreo, dum la dua mondmilito saviĝis same kiel la patrino Wanda. Kiel ĉiuj familianoj de aŭtoro de E-o, la nepo iĝis bonega fakulo mondkonata. Inĝ. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof estas homo ekde sia junaĝo ligita kun la Esperanto movado, pledanto por la homaranisma idearo de sia granda avo d-ro L.L.Zamenhof. Estas grava afero pro E-movado havi moralan apogon flanke de li. La libro estas valora kaj leginda.

Sunfloro

La Familio Zamenhof


Majo 2018
Komence mi planis legadi sume 75 paĝojn po 5 paĝoj ĉiutage, sed mi legadis 137 paĝojn ĝis lasta tago. Ĉar ĝi ĉiumomente allogis min, kiom mi mem ne povas malfiksi miajn okulojn de ĝi.
Pere de tiu libro, mi freŝe spertis, ke kiel Familio-Zamenhofoj devas elteni siajn suferojn en menso kaj korpo dum siaj tutaj vivoj, ke samtempe por Esperanto-movado kiel la tutaj parencoj de Zamenhof fervore kunlaboris kun nezamenhofaj aktivuloj turnigante sin al variaj situacioj, kaj ke kiel ili helpis ombre, sed omaĝe la majstron per siaj profesiaj talentoj ĝis respektiva forpaso! Sed se ni rigardas la vivojn de la Familio-Zamenhofoj en homa vidpunkto, flanke ili ne estis feliĉaj, sed tuj la korŝiritaj historioj, kiuj tute ne eblas pesi per nuntempa normo, fine Esperanton ekzistigis antaŭ ni.
Fakte, la familio-Zamenhofoj estis altniveluloj, ne nur en siatempa socia fono, sed ankaŭ nuntempa spegulo! Kaj kiaj belegaj homoj ili estis diversflanke, ekz. en anima, religia, scienca, literatura, lingva, medicina, farmacia, instrua, vivstila, pensmaniera, ideala kaj ĝis arta naturo! Kaj kiel ĉiuj Zamenhofoj estis elstaraj tiele!
Ĉu pro tio Dio kaj ankaŭ mondo ĵaluzus ilin? Kiaj malakcepto, rasismiteco, malestimo, migrado, malsato, timego, atakitado, forpeliteco, soleco, malsaniĝo, kaj ho ve, ĝis gasumito, tiaj suferigaĵoj ĉiam celis al la familio-Zamenhofoj. Foliumante tiuj historioj dolore batis mian koron, ĉar ankaŭ nun tiaj malfeliĉaĵoj daŭras ĉie en la mondo, kiel sciate, nomo de potenco, kapitalo, forto de inter personoj kaj landoj.
Tiu ĉi libro konstatas al ni, ke antaŭ ol, familianoj de la iniciatinto varme kaj dediĉe laboris por propagandi Esperanton, kaj due, ĝi al ni montras, ke la kialon, ke kial la mondo devas preni komunan interkomunikiĝilon, kaj trie, starante antaŭ kio familio-Zamenhofoj kontraŭbatalis al kio, kaj fine jes, ĝi alkondukas konscii nin, ke kio kaj kiuj estas niaj efektivaj kontraŭuloj.
Ĉu la internacia lingvo Esperanto estas ĉiopovilo? Ne! sed almenaŭ ĝi povus funkcii per utila helpilo malmultiga semojn kaj indicojn de iaj diskordoj. Kaj en tiu ĉi libro legantoj povus ektrovi, ke siatempe kiuj kaj kiaj homoj akompanis ĉe familio-Zamenhofoj, kaj nun ĉe kiu ni devas stari. Plie legantoj ankaŭ povas spekti do nestabilan, sed belan iradsistemon de Esperanto-movado en komenca periodo de Esperanto.

Majo (Koreio)

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.