|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
La graveco de la fideliĝo
- Auteur: Oscar Wilde
- Type: DVD, théâtre
- Disponibilité: Non en stock
- Prix: ±€15.00
- Année de publication: 2006
- Forme: DVD
- Description: La jaro estas 1900. Du junaj sinjoroj ambaŭ prenas la saman kaŝnomon
"Fidel", kaj la rezulto estas komedio de konfuzo.
Oni filmis ĉi tiun version, tradukitan de William Auld, en la Teatro
Bloomsbury, Londono, la 4-an de julio 1987, dum la Brita Esperanta
Jubilea Festo.
La reeldono kiel DVD estas provizita per elekto de subtitoloj en
Esperanto aŭ la angla.
La unua disko enhavas ankaŭ la anglalingvan kaj esperantan tekstojn de
la dramo, kun notoj klarigaj pri la angla burĝaro en la fino de la
deknaŭa jarcento. - Specimen: Joĉjo. — Ho, Gvendolena estas tute en ordo. Laŭ ŝia opinio ni
gefianĉiĝis. Ŝia patrino estas tute netolerebla. Neniam mi renkontis
tian gorgonon ... Mi fakte ne scias, kia estas gorgono, sed mi tute
certas, ke Lordino Braknel estas tia. Ĉiuokaze ŝi estas monstro, tamen
ne mito, kio estas iom maljusta ... Mi petas pardonon, Algeĉjo.
Supozeble mi ne devus paroli tiamaniere pri via onklino en via ĉeesto.
Algernono. — Kara mia, mi ŝatas aŭdi insultadon pri miaj parencoj. Nur
pro tio mi entute toleras ilin. Parencoj estas tutsimple enuiga grego
da personoj, kiuj neniel komprenas, kiamaniere oni vivu, kaj malhavas
instinkton pri kiam estus konvene morti.
Joĉjo. — Ho, tio estas sensencaĵo!
Algernono. — Tute ne.
Joĉjo. — Nu, mi ne argumentos pri tio. Vi ĉiam emas argumenti pri la
aferoj.
Algernono. — Ĝuste por tio estas kreitaj la aferoj.
Joĉjo. — Kredu min, se mi supozus tion, mi mortpafus min ... [Paŭzo.]
Vi ne supozas, ke Gvendolena eble eksimilus sian patrinon post iaj
cent kvindek jaroj, ĉu, Algeĉjo?
Algernono. — Ĉiuj virinoj eksimilas siajn patrinojn. Tio estas ilia
tragedio. Neniu viro tion faras. Jen lia tragedio.
Joĉjo. — Ĉu tio estas sprita?
Algernono. — Ĝi estas perfekte esprimita! kaj almenaŭ tiel vera, kiel
iu ajn komento en la civilizita vivo devus esti.
Joĉjo. — Mi naŭziĝas pri la spriteco. Nuntempe ĉiu estas sprita. Ĉie
ajn oni renkontas spritulojn. Tio fariĝis jam absoluta publika ĝeno.
Se nur troveblus plu kelkaj stultuloj.
Algernono. — Ja troveblas.
Joĉjo. — Mi vere tre ŝatus renkonti ilin. Pri kio ili parolas?
Algernono. — La stultuloj? Ho, pri la sprituloj, kompreneble.
Joĉjo. — Kiel stulte. - Durée: 145 min
- Notes: Regionoj: ĉiuj. Normo: PAL (625 linioj/50 Hz)
- Évaluation: Ajouter mon évaluation
|
|