La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Japana Esearo n-ro 1

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Libroteko Tokio esee jubileas

En la konciza postparolo de Japana Esearo n-ro 1 Syôzi Keiko klarigas, ke la eldono de ĉi-esearo havas la modestan taskon nur celebri la dekjaran jubileon de Libroteko Tokio.

La jubileo vere estas bona okazo kolekti eseojn de konataj japanaj esperantistoj kaj riĉigi la originalan Esperanto-literaturon per ankoraŭ unu neampleksa, tamen sufiĉe interesa libro.

Inter la aŭtoroj de la eseoj elstaras la nomoj de Itô Kanzi, pli konata kiel Ludovikito, de Doi Ĉieko, longjara japana esperantistino, kiu redaktis la bultenon Esperanto en Azio kaj verkis kelkajn librojn, de Mine Yositaka, kiu ne nur redaktis la kulturan revuon Riveroj, sed kompilis la verkaron de Vasilij Eroŝenko kaj verkis je „La vivo kaj verkoj de V. Eroŝenko”, la biografion de Miyamoto Masao en Verkoj de Miyamoto Masao kaj eldonis kelkajn librojn sub la nomo La Kritikanto. Inter la pli junaj estas Kitagawa Hisasi, kiu redaktas La Revuo Orienta kaj Tutui Kazauyuki, kiu kelkajn jarojn oficis en Japana Esperanto-Instituto.

La eseoj traktas diversajn temojn, sed laŭ mi la plej interesaj estas la eseo de Itô Kanzi „Metamorfozo de la mistera serpento”, kiu detale pristudas la problemon, kiun povas kaŭzi la preseraroj, kiel okazis jam en la dua eldono de Universala vortaro, la eseo de Mine Yositaka „Eroŝenko kaj mi”, la eseo de Takeuti Yosikazu „Itiki Seiya, mia unua gvidanto de Esperanto”, la eseo de Tutui Kazuyuki „La profesia lingvo de Cezaro Rossetti”.

Tiuj ĉi eseoj vekis mian atenton, ĉar la ĉeftemo en ili estas esperanta kaj ilia enhavo el diversaj vidpunktoj profundigis miajn konojn pri la esperanta literaturo, historio kaj pri la lingvo mem.

La aliaj eseoj havas pli ĝeneralajn aŭ personajn temojn. Ekzemple tre trafa estas la eseo de Izumi Yukio „Mia Ultra Heroo - Ul' Tre Kara”, tamen la aŭtoro, kiu prezentas unu el la gravaj problemoj de nia nuntempa kulturo, ne sukcesis bone motivi la fenomenon Ultra Heroo kaj ĝian signifon por nia nuntempo.

Japana Esearo n-ro 1 sendube estas utila libro, kiu direktas nian atenton al la esperanta kultura vivo en Japanio.

Julian Modest

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.