|
Regestilo
|
|
Unu horo da regeo kun Jonny M | 2014/06, p. 25 |
Post sia senpage disdonita disko Pli ol espero nun Jonny M kreis plenan albumon, nomitan Regestilo. Tio estas trafa titolo, ĉar krom la du kunlaboraj kantoj Eternan lumon kun Tone kaj Majstroj de l' diskej' kun Eterne Rima ĉiuj estas tipe regeaj kantoj. Bona novaĵo do por la ŝatantoj de tiu stilo, sed aliaj facile enuos pri la ritmoj ripetemaj. Unu favora escepto, krom la du menciitaj kantoj, estas la unua numero Dankon. Ĝi vekas nerezisteblan ĝojon en ĉiuj aŭskultantoj, kaj tiel post la sukcesa En Somero Jonny M konfirmas sian talenton por verki senhezite optimismajn kantojn sen soni kliŝe. Konsiderante ankaŭ la junan aĝon de la artisto (nur 20!), ni certe povas esperi je riĉa kariero de Jonny M.
Regestilo celas esperigi kaj pensigi |
Jonny M ekfaris regean muzikon jam en 2006, unue an la angla kaj germana, en la propra hejma studio. En 2010 aperis lia unua albumeto en Esperanto, la senpage elŝutebla Pli ol espero. Ĝi kondukis al turneo kun koncertoj interalie en Japanio kaj Francio, kaj partopreno en la dua hiphopa kompildisko de Vinilkosmo.
Ĵus aperis lia unua propra plenlonga albumo en Esperanto kun la nomo Regestilo. La albumo enhavas 16 kantojn, el kiuj kelkaj jam estas konataj post liaj koncertoj en Festo 2012 kaj JES 2012.
Libera Folio: Kiel via muziko diferencas de tio, kio antaŭe estis farita en Esperanto, kaj kial?
Jonny M: – Mia muziko donas multege da espero - do ĝi perfekte kongruas laŭ mi kun la ideo kaj idealismo de Esperanto. Mia disko enhavas multajn kantojn, kiuj energiigas, sed ankaŭ pensigas. La stilo estas tute nova. Regeo ja estas malofta muzikstilo en esperantujo - sed mia stilo estas alia, mi nomas ĝin moderna regeo. Ĝi estas miksaĵo el regeo, repo, bona etoso kaj senlimaj pensoj… Ĝi batalas por unuigi la mondon - kaj tio bone efikas en Esperantujo. Mi pensas, ke la diferenco radikas en mia persono… juna, dinamika, sen bariloj kaj sen penso-kadroj.
Kiel okazis, ke vi lernis Esperanton?
– Mi trovis Esperanton en la reto, kiam mi legis pri aliaj lingvoj, specife artefaritaj aŭ planitaj. La idealismo tuj plaĉis al mi, kaj mi lernis ĝin dum kelkaj monatoj – tiam mi jam skribis la unuan kanton en Esperanto!
Kial laŭ vi estas bezonata muziko en Esperanto? Ĉu ĝi povas esti interesa al neesperantista publiko?
– Ho, muziko ege bezonatas. Mi ekzemple lernis Esperanton kvazaŭ per muziko. Mi faris kelkajn retajn studojn kaj lernis libre… Sed la plej granda kaŭzo estis, ke mi volis kompreni kanton de la grupo Kaj tiel plu. Mi tradukis la tutan tekston kaj tiel lernis Esperanton.
– Kaj jes, kial ne ĉiuj aŭskultu Esperanto-muzikon… En ĉiu lando oni aŭdas anglan muzikon en la radio. Sed mi ŝatas aŭskulti muzikon ekzemple en la hispana kaj la itala, la franca aŭ la pola. Kial do ne en Esperanto? Oni ja sentas la energion en la muziko, ankaŭ se oni ne komprenas la tekston.