|
Kolera afero
|
|
Bona distrilo kaj memlernilo |
Mi ĉiam opiniis, ke la plej bona rimedo por lerni lingvon estas legi krimromanojn. Kaj jen nia aŭstralia samideano Ronald Gates aperigas ĉe Flandra Esperanto-Ligo jam duan ĉi-specan verkon. Ĉi tiu romaneto daŭrigas la sinsekvon de krimrakontoj komencitan per La septaga murdenigmo, kaj baldaŭ sekvos tria: Morto de sciencisto.
La samaj ĉefrolantoj refoje kunlaboras por solvi murdon okazintan apud fikcia aŭstralia provinca universitato. Kiel kutime en la ĉi-specaj romanoj, sur la unua paĝo okazas enigma murdo kaj certe neniu ion vidis. Laŭ la leĝoj de l' ĝenro, polico havas nenian alkroĉaĵon kiel solvi la enigmon, nek povas identigi la viktimon kaj suspektas ĉiujn. La tumulto daŭras precize dum duono de l' libreto. Poste abunde aperas valoraj atestantoj, materiaj pruvoj, sagaca edzino de unu el la policanoj atentigas al li (kaj al la tuta policanaro) pri la ĉefa el ili kaj la enketado alproksimiĝas al sia fino.
Tamen, denove laŭ la leĝoj de l' ĝenro, nur sur la lasta paĝo oni subite ekscias, ke la ĉefa kulpulo estas tute alia persono. Normala krimromano. Tutcerte, la aŭtoro ne estas Dostojevskij aŭ Conan Doyle - mankas psikologio, ne tiom profunde desegnitaj estas la karakteroj de l' ĉefrolantoj. Puristoj povas trovi ĉe li kelkajn erarojn - ĉu lingvajn, ĉu faktajn. Sed ankaŭ tio povus esti pluso - ja spertaj instruistoj povas priparoli kaj klarigi al siaj lernantoj regulojn de pli ĝusta vortouzo, pri eraroj de polico/aŭtoro. Kompense tamen oni ekscias novajn fakajn terminojn: enketado, ricelado, kaŭcio, ks. La romaneto estas verkita en simpla, facila lingvo, en vigla, dinamika maniero. En Esperantujo aperis nova talenta krimromanisto, kies nova libro pliriĉigos nian literaturon.
Valora, viva ĉiutageco | oktobro 1997 |
Verkoj de Ronald Cecil Gates: Kolera afero. Morto de sciencisto. Refoje krimnoveloj sep. Tria kolekto da krimnoveloj.
Temas pri entute du krim-romanetoj kaj 21 krim-noveloj. En la romanetoj, same kiel en la pli frua La septaga murdenigmo (1991), polica komisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson kune solvas la murdokazojn de juna ano de ŝtelista bando kaj de mikrobiologo. La aŭtoro uzas tre simplan, bonan kaj fluan stilon dialogecan, kaj li enfokusigas pli la okazaĵojn ol la rolulojn kaj ties psikologion, kiujn li iom supraĵe skizas. Sed Gates celas ne tiom beletron kiom distron, kaj li ja sukcesas teni la scivolon de la leganto pri la identeco kaj motivoj de la kulpulo. Ekzemple, en Morto de sciencisto sursceniĝas almenaŭ ses suspektatoj kaj diversaj eblaj krim-motivoj. La romanetoj okazas en fikcia aŭstralia kampara urbo kaj la proksima universitato. Gates, eks-estro de ĝuste tia institucio, lerte kaj elvoke priskribas la intrigejojn kaj la etoson.
La novelojn la aŭtoro senpretende nomas "tranĉaĵoj el la teksaĵo de la homa vivo, prezentitaj laŭpove en simpla, ĉiutaga Esperanto". Nu, ĝuste la ĉiutageco kaj dialoga viveco estas la plej valoraj aspektoj en ĉiuj verkoj de Gates. Kvankam informo pri anstataŭa piŝto de ventpumpilo, tute senliga al la intrigo (Kolera afero, p. 55), povas ŝajni sencela detalemo, tamen ni konsideru ke -- ĉar la plej multaj e-istoj ne parolas la lingvon ĉiutage kaj ĉiasituacie -- tia detalemo ludas en nia literaturo ian paroligan rolon, apenaŭ necesan en nacilingvaj verkoj.
La formojn sidonemo, sidemandado k.a. en Tria kolekto... mi unue pensis tipografiaj misoj, sed Gates ja uzas ilin intence, spite ke pli frue li skribis singardeco, sindorlota k.a. Mi rimarkis kelkajn anglismojn, kiel kaplampo anstataŭ lumĵetilo/reflektoro. La uzo de formoj kiel manĝantis kaj ricevantis feliĉe malpliiĝas en la pli freŝdataj verkoj. Ĉi tiuj estas ja pli bonaj ankaŭ el struktura kaj enhava vidpunktoj.
Por distriĝi kaj samtempe plivastigi nian ĉiutagan vortprovizon la verkoj de Gates estas tre legindaj.
Kolera Afero | nov-dec 1994 |
Nia verkadoplena samideano Gates informis min ke li nun prilaboras sian okan romanon en la serio komencita per La Septaga Murdenigmo! Ĉi tiu Kolera Afero estas la dua eldonita romano el tiu serio. Baldaŭ Profesoro Gates rivalos István Nemere-n rilate al sia multverkado esperanta; kaj, ĉu mi aŭdacas diri?, Profesoro Gates verkas pli kredeblajn romanojn.
Samkiel la unua en la serio, ĉi tiu estas facile legebla; la agado rapidas, la scenejo denove estas fikcia aŭstralia universitato. Kadavro troviĝas jam sur la unua paĝo de la rakonto. La stilo estas pli glata ol en la unua romano, kaj la kulmino malpli antaŭvidebla. Ĉar la aŭtoro profitas sian rajton priskribi ĉion okazantan (anstataŭ prezenti la eventojn laŭ la vidpunkto de nur unu rolanto), la leganto sentas sin egala al la verkinto-sen blufoj, neatenditaj rivelacioj kaŝitaj de dektektivo, kc.
Oni sentas, nu ne surprizon sed ankaŭ ne trompiĝon, kiam la solvo de la murdenigmo ekaperas. Ĉirilate la aŭtoro tre lerte verkis.
Profesoro Gates verkas egalbone novelojn kaj romanetojn (angle oni nomus ĉi tiun verkon novella). Se vi deziras legi interesan romaneton kaj samtempe plibonigi vian legokapablon de Esperanto, mi rekomendas ĉi tiun. Sed se vi deziras distri vin enlite nur por endormiĝi, nu ĉi libro ne dormigos vin.